skriboj de la mondo / skribiloj kaj skribajxoj / skribiloj de la mondo, eldono 4a, de 1999-12-26, auxtoras: jx. vasxe

skribiloj de la mondo

al peto "donu al mi skribilon!" vi ordinare respondas per enmanigo de glob-krajono kaj paper-folio. en aliaj loko kaj epoko vi probable transdonus aliajn objektojn. skrib-materialoj diversas tra historio kaj mondo.

enhavo: skribiloj - substancoj - krom-materialo - skribo plus registro - referencoj

skribiloj

cxinoj parolas pri 4 specoj de skribiloj:

per 4 specoj de skribiloj oni origine aludis kvar objektojn gxenerale uzatajn de cxinoj dum skribado kaj pentrado, kiaj peniko, tucxo, papero kaj tucxfrota sxtonplato. poste xuan-papero, hui-tucxo, hu-peniko kaj she-sxtonplato farigxis la plej famaj pro sia kvalito kaj tiel la kvar specoj de skribiloj jam farigxis speciala nomo por tiuj produktajxoj.

li 1994

iom pli gxenerale oni povas distingi 3 specojn de skribiloj rekte uzataj en skribado, nome:

substancoj

la cxina listo kun papero, peniko, tucxo, mencias klasikajn substancojn. laux lokoj kaj epokoj homoj skribis per multaj aliaj, foje ne tiom kvalitaj materialoj.

ofte homoj notis pli improvize: per trancxilo en sxelon de arbo, per sxtoneto sur monumento, per fingro en sablo aux sur polva glaco. tiajn efemerajn rimedojn ni facile forgesas pro baldauxa nuligxo.

krom-materialo

al la skribiloj povas aldonigxi cxiaj feticxoj de skrib- kaj dokument-amatoroj: ink-sxtono, ink-botelo, skribil-rako, skrib-subajxo, paper-tena pezajxo, ktp.

skribo plus registro

se registrado okazas not-surfaco kaj legsurfaco disas

okaze de registrado, not-surfaco kaj leg-surfaco ordinare disas.

tri skribiloj, surfaco notilo kaj spurajxo, suficxas pri mana skribado. en tia situacio la sama surfaco akceptas signo-bildojn, konservas ilin, kaj ilin prezentas poste al leganto.

auxtomata registrado, ekzemple de parolo per magneta bendo, estas alia afero. gxi ne postulas kompetenton pri signoj aux reguloj. nur kapablon funkciigi masxinon. kondicxe ke oni havu la masxinon!

mikrodokumentoj kaj komputiloj kombinas skribon kaj auxtomatan registradon. ili konservas la notajxon en registra, home nelegebla formo. en-registra aparato kaj el-registra aparato tiam necesas. ekestas distingo inter not-surfaco (ekzemple ekrano), registrajxo (ekzemple magneta disko), kaj leg-surfaco (ekzemple papero). implikitaj iloj do pli multas ol en rekta mana skribado.

referencoj

  1. aventure 1998
  2. li 1994