skriboj de la mondo / skribiloj kaj skribajxoj / krajon-historieto, eldono 1a, de 2001-08-02, auxtoras: jx. vasxe

krajon-historieto

epoko 1600 kaj plu
loko euxropo, poste tuta mondo
konsisto stangeto de grasa substanco en ligna aux plasta ingo
uzo desegnado, provizora notado

historio

1300aj jaroj - en euxropo oni desegnas aux provizore notas per kalko (blanke), plumbo (nigre), hematito (rugxe). por ne makuli la fingrojn oni tenas la stangetojn de tiuj substancoj en paperaj, ledaj aux metalaj tubetoj.

1564 - en regiono cumberland, anglie, oni trovas grafiton kaj ekuzas gxin por nigraj krajonado.

1600aj jaroj - en anglio kaj germanio plumbon oni ekmiksas kun sulfuro, antimono aux gumo. la rezultan bastoneton oni sxirmas en ligna, pinte trancxebla ingo. el tio la unuaj lauxaspekte modernaj plumb-krajonoj, hematit-krajonoj, grafit-krajonoj.

1795 - la franco nikolao-jakobo conté [kõte] (1755 gxis 1805) kaj paralele en 1804 la cxehxo jozefo hardtmuth [hartmut] trovas ke miksado kun argilo konsumas malpli da grafito kaj rezultas en lauxvolan molecon. tiu recepto plu validas.

19?? - aperas grafitingo, kun solida ingo gxenerale plasta. cxar plasto ne trancxeblas laux la for-uzigxo de la grafita bastoneto, grafitingoj havas mehxanajxon por grade elsxovi la bastoneton.

grafitkrajono

grafit-krajonoj tradition 110 de marko staedtler - el franca vend-katalogo de jaro 2001a

grafitingo

grafitingo softsider de marko bic - el franca vend-katalogo de jaro 2001a

aspekto

grafit-krajonoj kun ligna ingo plu uzigxas desegne kaj skribe. ili sukcese rezistas la konkuradon far grafitingoj. iliajn pintojn oni trancxas en deziratan formon per trancxilo, raz-klingo aux per speciala akutigilo. grafitingojn preferas iuj personoj pro la konstanta longo de tenilo.

krajonakutigiloj

metalaj krajon-akutigiloj - el franca vend-katalogo de jaro 2001a

skrapgumoj

skrapgumoj de marko tipp-ex - el franca vend-katalogo de jaro 2001a

ambaux grafit-krajonoj kaj grafit-ingoj havas la avantagxon kaj malavantagxon de provizoro. kion oni notis per ili, tion oni facile forigas per skrap-gumo.

la moleco de grafit-stangetoj estas normita laux h-numerojn por malmolo kaj b-numerojn por molo. la amplekso estas de 5h gxis 5b. mezan molecon markas simbolo hb.