skriboj de la mondo / originoj de skribo, eldono 1a, de 2000-07-16, auxtoras: l. lo, elangligis: jx. vasxe

originoj de skribo

skribo en multaj antikvaj socioj rolis speciale kaj grave. tiom oni respektis gxin, ke klarige pri gxia deveno implikigxis mitoj kaj dioj.

enhavo: egipta mito - mezopotamia mito - majaa mito - cxina mito - pra-origino kaj evoluo - nunaj opinioj

egipta mito

antikva egiptio konsideris la dion tot, alinome tehuti (en la egipta lingvo dhwty), kiel inventinton de skribo. li oficis ne nur kiel skribisto kaj kronikisto de dioj, sed ankaux zorgadis pri kalendaro, pri invento de artoj kaj sciencoj. kelkaj egiptaj mitoj portretas lin kiel ankauxa iniciatinto de parolo kun kapablo sxangxi vorton al ajxo. tio intime rilatas kun la antikva-egipta kredo, ke iun senmortigas la cxiama eldiro aux enskribo de ties nomo.

mezopotamia mito

en antikva mezopotamio la sumeranoj agnoskis la dion enlil kiel kreinton de skribo. poste dum asiria kaj babilona epokoj la dio nabu responsis pri invento de skribo kaj estis skribisto de la dioj. simile al la egipta tot mezopotamiaj skribo-dioj kapablis krei per parolo.

majaa mito

inter majaoj la plejsupra dio itzamna estis sxamano, sorcxisto, kaj kreinto de la mondo. (la radiko de lia nomo, itz, proksimume signifas "magian substancon kutime de ajxo eligatan, kiu nutras la diojn".) itzamna ankaux responsas pri kreo de skribo kaj de tempo-mezuro. strange tamen, itzamna ne skribistas. la respondan taskon surprenas kutime duopo de simiaj dioj, kiel bildigite sur multaj majaaj vazoj kaj menciite en la montara majaa eposo popol vuh.

kunikla skribisto sur klasika majaa vazo laux desegno de michael coe

en majaa arto
ekzistas unu ekzemplo
de skribanta kuniklo

cxina mito

antikva cxinio originon de skribo ne atribuis al dio, sed al legenda sagxulo fu xi. tiu ankaux iniciatis auxguradon per testudaj sxeloj, de kiu devenis auxguran uzon de ostoj. li cetere ege efikis kiel merkatisto. je venonta vizito de cxina domo kiam vi staros antaux la cxef-pordo, rigardu supren. sxancoj estas, ke vi rimarkos etan spegulon kiun cxirkauxas 8 plur-strekaj signoj. tiuj 3-strekajxoj uzigxas en komuniko kun fantomoj, kaj kune kun la spegulo ili funkcias kiel repusxiloj de misa sorto. imagu, kiom da tiaj objektoj vendigxis en la pasintaj 4 000 jaroj! bill gates kompare estas sxerculo. se fu xi patentigus sian inventon li nun posedus la mondon.

nu... kiel ajn, en tiuj antikvaj socioj kreo kaj uzo de skribo tre rilatis kun dia potenco. per eldirata aux notata vorto ajxo estigxas, aux homo senmortigxas. tio stampis skribon kiel ion magian kaj sekve solidigis la apartecon de la skribistaro.

pra-origino kaj evoluo

bone, ni transsaltu rekte al la 1800aj jaroj. tiamaj kleruloj tro-diligentaj kaj euxropocentrismaj (tre modere dirite) asertadis ke skribo inventigxis nur unufoje en mezopotamio, kaj ke cxiuj postaj sistemoj estis ties idoj. la cxina kaj la indusa laux ili devenis de okcident-aziaj modeloj, kaj la majaan ili konsideris kiel kalendaran kaj memorigan notadon, ne kiel veran skribon.

pli mise, ili ecx devojis la darvinan evoluismon. ili klasigis skribojn laux funkci-kieloj, kio ja science tauxgas. sed kun tio ili taksis, kiom cxiu klaso evolue progresis. konsonant-vokala skribo atingas la pinton, kaj estas la plej bona sistemo. tiaj vort-skriboj, kia la cxina, primitivas, arkaikas, post-restas, kaj silabaj skriboj situas mez-voje. ili pravigo estis, ke konsonant-vokalaj skriboj havas oportune por memorado malpli da signoj kaj ebligas notadon de cxia, ecx tre fajna son-valoro de la koncerna lingvo.

tiu teorio de unufoja nasko kaj rekta evoluo de skriboj gxene havas kulturan kun-sonon. gxi trankvile montras euxropon kiel avangardon de civilizo, kaj la ceterajn kontinentojn kiel "primitivan", "ne-evoluintan" naturon. gxi tiel kontribuis al pravigo de la imperiisma epoko de euxropo.

la tuton sxancelis la kresko de pruvoj pri originaleco de la cxina skribo, nome kun la trovo de ost-auxgurajxoj kaj la manko de cxia pli frua teksto ie ajn inter la irana alt-ebenajxo kaj la flava rivero.

nunaj opinioj

nuntempuloj pli-malpli akordas pri jenaj asertoj: