skriboj de la mondo / specoj de skriboj, eldono 2a, de 2000-03-31, auxtoras: l. lo, elangligis: jx. vasxe

specoj de skriboj

lingvajn skribojn oni povas krude klasigi laux la maniero kiel ili prezentas la koncernajn lingvojn. ne cxiu skribo tamen plene kongruas en iun klason.

enhavo: krudaj skribo-tipoj - cxu ankaux ideografia?

krudaj skribo-tipoj

pra-skribo
pra-skribo estas plej baza skribo-sistemo. gxi havas nemultajn signojn kaj lasas vastajn eblojn por interpreto. gxi ne notas plenajn, kontinuajn tekstojn, sed prefere funkcias kiel memorilo por leganto. gxi tamen ja estas skribo, cxar iel kaj iagrade gxi notas la koncernan lingvon, ecx neplene. tiaj:
vort-skribo
vort-skribo uzas teruran kvanton da signoj, el kiu cxiu notas morfemon. morfemo estas la plej eta senc-hava ero en lingvo. vorto-signo, signo de tia sistemo, do simbolas vorton aux vorto-parton (ekzemple pluralan sufikson). pro tio la signo-provizo povas kreski gxis grandega kvanto, kiel en la cxina kun pli ol 10 000 signoj (el kiu pliopo ne aperas en cxiutaga uzo). tiaj:
  • la sumera
  • la cxina
  • la indusa (probable)
  • la pra-jia
  • la gxurcxena
  • la hxitana.
vorta skribo: la cxina

ekzemplo de vorta skribo: la cxina - el museu 2000

vort-sona skribo
vort-sona skribo iel aspektas kiel dispartigita vorta skribo. baze gxi enhavas du klasojn de signoj. iuj notas morfemojn. aliaj notas sonojn. plejofte vort-sona skribo estas vort-silaba skribo, alivorte gxiaj sonaj signoj notas silabojn. esceptas la egipta, kies sonaj signoj notas konsonantojn. tiaj:
  • la pra-hitita (luvia)
  • la la-mohxara
  • la maja
  • la zapoteka (probable)
  • la japana
  • la egipta.
silab-skribo
en silaba skribo pliopo da signoj uzatas nur kun sona valoro. eta kvanto uzatas por nombroj, interpunkcioj kaj oftaj vortoj. tiaj:
  • la ibera
  • la cxeroka
  • la cipra
  • la kreta
  • la micena
  • la pra-persa
  • la meroa
  • la jia
  • la biblosa (probable).
konsonant-skribo
vokalojn ne notas la konsonantaj skriboj, kiuj idas de la pra-kanaana. kelkaj homoj kontestas ilian fonemecon (en multaj lingvoj alfabetecon) argumente ke cxiu signo notas silabon kun difinita konsonanto kaj libera vokalo. tiaj:
  • la ugarita
  • la pra-berbera
  • la berbera (tifinaga)
  • la pra-kanaana
  • la fenica
  • la sud-arabia
  • la aramea.
konsonanta skribo: la berbera
ekzemplo de konsonanta skribo: la berbera - el museu 2000
silab-fonema skribo
silab-fonemaj estas la brama kaj ties idoj. ili kongruas kun la bazaj difinoj kaj de silabaj kaj de konsonant-vokalaj skriboj. ili silabas cxar iliaj fundamentaj signoj po entenas konsonanton kaj vokalon. cxiu signo tamen notas saman vokalon, ekzemple [a] en la brama. ali-vokalan silabon oni notas per krom-signo, kio tre similas al la funkciado de konsonant-vokala sistemo. tiaj:
  • la brama
  • la karosxta
  • la devanagara
  • la tibeta
  • la etiopa.
silaba skribo: la etiopa
ekzemplo de silaba skribo: la etiopa - el museu 2000
fonem-skribo
preskaux cxiujn sonojn de lingvo povas prezenti konvena fonema skribo. tamen okulu al la angla ortografio, kaj vi konstatos, ke ni preskaux reiris al vorta skribo! tiaj:
  • la avesta
  • la runa
  • la glagolica
  • la ogama.
konsonant-vokala skribo: la armena
ekzemplo de fonema skribo: la armena - el museu 2000
ne-decxifrita skribo
pri la klaso de ne-decxifrita skribo oni povas foje hipotezi dank'al la nombro de gxiaj signoj. en iuj okazoj tio ne eblas, cxar tekstoj malabundas. plej fama ekzemplo de tia situacio estas la disko de faistos.

cxu ankaux ideografia?

eble vi jam auxdis la vorton ideografia skribo. gxi celas skribon, kies simboloj prezentas ideojn. sekve notajxon en tia skribo povas legi ajnalingva persono, kondicxe ke sxi aux li sciu, kiu simbolo prezentas kiun ideon. bedauxreble al tiu koncepto pri ideo-skribo respondas nul konata skribo. cxiu skribo en la mondo spegulas apartan lingvon, enplektante sonojn kaj gramatikajn regulojn. ecx en plej primitivaj skriboj, kiaj la nasxia aux la miksteka, kun klare bildaj signoj kiel precipa parto de la sistemo, aperas elturna rebusado por noti proprajn nomojn.

plie, lingvoj funkcias tiel, ke malsimplajn ideojn ili esprimas per kunmeto de vortoj. pro la senfina kombineblo de vortoj signoj neniam suficxe nombras por bildigi cxiun ideon en lingvo. skribo sekve devas imiti la lingvon, kunmetante signojn tiel ke ili kombine prezentu malsimplajn ideojn. kaj tio okazas ja ne per hazarda apud-meto, sed laux preskribita maniero dependa je la gramatikaj reguloj de la lingvo. jam tio estas vort-skribo!

per tio mi celas, ke ideografiaj skriboj ne ekzistas. nur mite. cxiu nova skribo ekas kiel vorta sistemo kaj el tiu bazo evoluas. kompreneble tiel mi nur opinias. laux mia sento tio tamen suficxe sekure konformas al la scioj pri skriboj de la mondo.