skriboj de la mondo / skribiloj kaj skribajxoj / ekslibris-historieto, eldono 2a, de 2001-07-24, auxtoras: v. hämäläinen

ekslibris-historieto

epoko 1500 kaj plu
loko germanio, poste euxropo kaj industria mondo
konsisto posed-etikedo algluita al la interna antauxa kovrilo de libro
uzo indikas la posedanton de la libro, ankaux estas celo de kolektistoj kaj mem-stara artajxo

historio

Certe la leganto iam auxdis aux vidis ekslibrison (ex libris) en iu libro. Se ne, nun estas tempo ion studi pri gxi. Ekslibriso estas malgranda artajxo kiun oni gluas malantaux la unuan kovrilon de la libro, gxi montras la posedanton.

ekslibriso de kalman kaloscay

Por kálmán kalocsay kaj ada csiszár faris Ada Csiszár 1986, UEA-delegito hungaro (P7/ofseto). Temo: Kálmán Kalocsay, fama hungara poemisto kaj esperantisto. Formato: 62 x 80 mm. Teksto: gxismorte ja doloras mizero, krimo, frosto, sed -- la printempo floras sur via polva osto!

Oni diras, ke la supra termino komencis esti uzata depost la jaro 1699 en Vieno kaj Linzo, Auxstrio. Ekzistas pli fruaj ekslibrisoj, kaj ili estis faritaj en la 1400aj jaroj en Germanio. Sed estis en la 1800aj, kiam ili farigxis vaste konataj inter popolo. Ankaux kelkaj libroj pri ekslibrisoj publikigxis en Francio, Britio kaj Germanio en tiu jarcento. Post de tiam ekslibrisoj popularigxis en Euxropo. Pro la kauxzo de du mondmilitoj granda nombro da esperantaj materialoj enhavinte ekslibrisojn de fruaj esperantistoj forbrulis. Pro tio ni ne povas sercxi la plej fruajn, kaj ankaux estas nekonata cxu Zamenhof havis sian ekslibrison.

Nuntempe Internacia Ekslibrisa Asocio (france Fédération internationale des sociétés d´amateurs d´exlibris, mallonge FISAE) agadas por pligrandigi la uzadon de ekslibrisoj, organizas kursojn kaj cxiun duan jaron kongreson. Venonta kongreso okazos 2002 en Fredrikshavn en Danio, antauxaj okazis en Cxehxio 1996, en Sankta Peterburgo, Rusio 1998 kaj en Boston en Usono 2000 . En la kongreso oni povas vidi novajn art-liniojn, kiuj estas en la modo. Sed partoprenantoj estas plej-parte kolektantoj, kiuj intersxangxos markojn. Ankaux kelkaj artistoj reklamas kaj vendas siajn artajxojn. En personaj kontaktoj kongresanoj uzas la anglan, aux tiun lingvon kiun ambaux diskutantoj iomete scipovas, aux ili parolas nur "permane" kaj per ekslibrisoj.

aspekto

Gxi estas presita, skribita, kaligrafiita aux desegnita sur papero aux aliaj materialoj. Ofte ekslibriso estas vera artajxo, mult-kolora kaj lerte farita. La marko ordinare bildigas la posedanton. Kelkaj volas havi plurajn ekslibrisojn, kiujn ili gluas en libroj laux ties temoj, ekzemple unu por beletrajxoj, unu por sciencaj libroj ktp.

En la ekslibriso devas esti almenaux nomo de posedanto kaj teksto ex libris. Ni povas uzi ankaux tekstojn "ekslibriso" aux "mia libro" cxar la latina vortajxo signifas "mia libro, el mia libraro, el la libroj".

ekslibriso de katrin demény

Por doktoro katrin demény, hungarino faris japana esperantisto fukuzo hosokawa 1983. (X1/5) Ligna gravurajxo 5-kolora. Temo: "ajatori" knabina ludo per sxnureto formante desegnon inter fingroj. Formato: 80 x 90 mm.

kolektismo

Kolektantoj estas duskolaj. Iuj aprobas nur intersxangxon de marko kontraux marko. Aliaj volas ankaux acxeti kaj vendi por grandigi siajn kolektojn.

Ne cxiuj markoj estas samvaloraj, valoro dependas de ege diversaj punktoj, ofte personaj opinioj kaj voloj. Markoj malnovaj kaj de famaj personoj kompreneble estas pli valoraj ol tiuj de ordinaraj homoj, kvankam art-klaso eble estas alia. En produkt-teknikoj estas kelkaj valor-klasoj, ekzemple ligno- kaj sxtal-gravurajxo estas plurfoje pli valoraj ol serigrafio kaj ofseto. Tio signifas, ke se iu volas akiri iun ligno-gravurajx-markon li devas doni eble multajn serigraf-markojn.

arto

Kelkaj pentristoj, grafikistoj kaj aliaj artistoj faras ankaux ekslibrisojn, sed ekzistas specialaj ekslibris-artistoj kiuj faras centojn da markoj. Gxenerale artisto faras ekslibrison laux mendo, sed ankaux sen mendo, se iu persono interesas lin, ofertas acxeti gxin aux donacos sen pago. Li ofte faras centojn da markoj dum sia aktiva vivo.

En Tampereo logxas ekslibris-artisto, kiu estas ege produktema. Li faris dum 20 jaroj jam preskaux 700 markojn, plej parte kaligrafie kaj serigrafie, kiujn li presis mem. Nuntempe li estas pensiulo kaj faras nur menditajn ekslibrisojn. Li ankaux instruas en civitanaj institutoj sian kaligrafio-teknikon en kursoj, kiujn partoprenis multaj lernantoj.

Mia esperantaj ekslibrisoj estis kolektitaj por la Esperanto-kongreso de Tampere 1995. Nur kelkajn mi trovis poste, per helpo de amikoj. Ne cxiuj havas Esperanto-temon.

ekslibriso de olavi kantele

Mem faris olavi kantele, arkitekto, presidanto de Finna Kristana Esperanto-asocio. (P7/ofseto). Temo: kristana simbolo. Formato: 50 x 50 mm.

En Finnlando agadas du Ekslibris-societoj. Unu en Helsinki jam pli ol 50 jarojn (Suomen eklibris-yhdistys) kaj havas cxirkaux 150 membrojn. En Turku agadas 10-jare aktiva societo (Exlibris Aboensis) kun preskaux 600 membroj, kiu eble estas la plej granda societo en la mondo.

En la jaro 2000 en Finnlando oni fondis kaligrafi-asocion kiu ankaux iomete reklamas pri ekslibrisoj.

Parte laux artikolo de fokuzo hosokava, Japanio.