skriboj de la mondo / skribiloj kaj skribajxoj / notiloj, eldono 2a, de 2001-08-29, auxtoras: jx. vasxe

notiloj

 

enhavo: grifelo - prem-kalamo - kalamo - cxina peniko - birdo-plumo - metalplumo - tajpilo - plumkrajono - glob-krajono - felt-krajono - referencoj

grifelo

epoko -2000 (?) aux pli antikve gxis 1400
loko de euxropo al hindio
uz-kielo gravuro en molaj materialoj: vakso, palm-folio k.a.

grifelo estas notilo kun akra pinto por strekado kaj grando tauxga por man-teno. la dua ekstremo povas esti trulet-forma por glatigi la vakson de vaks-tabulo.

grifelo uzigxis kun vaks-tabulo en antikvo kaj mezepoko de mez-oriento gxis euxropo. gxi uzigxis por skrapi palm-foliojn, lignon aux arban sxelon en centra azio, hindio kaj sud-orienta azio. el diversaj epokoj kaj lokoj oni retrovis grifelojn el malmola ligno, metaloj kiaj kupro aux bronzo, eburo.

prem-kalamo

epoko -3200 gxis 100
loko mezopotamio kaj najbaraj landoj
uz-kielo en-premo en argilon

la nomo prem-kalamo celas distingon disde kalamo preparita por inka notado.

premkalamo estas mezopotamia notilo triangula je unu ekstremo kaj ronda je la alia. per la triangula ekstremo oni en-premas ordinarajn literojn, per la ronda ciferojn. prem-kalamo uzigxis en mezopotamio kun argila tabulo kiel surfaco.

kalamo

epoko -3000 gxis ? (plue nuntempe en arabida skribarto)
loko antikva egiptio, poste de euxropo gxis etiopio kaj de mediteraneo gxis nord-hindio, nune de nord-afriko al sud-orienta azio almenaux kiel art-skribilo
uz-kielo inkado sur glatajxo: papiro, vaz-peco, pergameno, papero

kalamo estas mezorient-devena notilo trancxita en tuba tigo de kano. kalamoj frue uzigxis kun fulga inko kaj papiro en egiptio. ili vastigxis poste en tutan mediteraneon kaj en mez-orienton kun inkaj skriboj. kalamoj prosperas gxis sud-orienta azio kun la arabidaj skriboj kaj restas ilo de arabida kaligrafio. euxropo probable uzis kalamojn, sed iam inter la 600a kaj la 1100a jaro ekpreferis birdajn plumojn.

pluraj kanaj specioj pli aux malpli tauxgas por skribo. antikva egiptio uzis marajn junkojn juncus maritimus kun macxita ekstermo funkcianta kiel penik-simila kvasto. ekde la grekaj kaj romiaj regnoj gxi uzis egiptajn fragmitojn phragmites aegyptiaca kun abrupta trancxo de ekstremo, almenaux por notado en grekidaj skriboj. modernaj arabidaj kalamoj ofte estas el kan-specio arundo donax l.

la preparo ekas jam antaux rikolto. oni senfoliigas la tigojn de la kanoj jam sur la viva vegetajxo, ke ili firmigxu en sun-lumo. post rikolto oni sekigas ilin en fermita budo dum 6 monatoj. la maniero trancxi la bekon dependas je la celata uzo.

kalamoj

arabidaj kalamoj el irano, jaro 2000a

cxina peniko

epoko -1500 (probable, sed -200 lauxlegende) gxis 1900 (plu en cxinida skrib-arto)
loko cxinio kaj cxirkauxaj landoj
uz-kielo inka spurado sur sorba surfaco: papero, sxtofo

cxina peniko notilo el ligna aux ali-materia tenilo kaj hara kvasto. gxi uzigxas en cxinio kaj en cxirkauxaj, cxine influitaj landoj. gxi longe funkciis kiel ne nur arta, sed ordinara notilo. en la 1900aj jaroj glob-krajono igxis komuna. peniko restas la ilo de arta skribo.

blankaj haroj de la kvasto estas nomataj kapraj haroj, ecx kiam ili kreskis sur alia besto. ili pli molas kaj desegnas pli ronde, tauxgas ankaux por pentrado. brunaj haroj estas nomataj lupaj haroj, kaj gxenerale ne kreskis cxe lupo, sed cxe mustelo aux cxe parenca besto. ofte haroj de pluraj bestoj estas miksitaj en sama kvasto.

de -500 gxis 1000 la kvasto de peniko konsistis el tri partoj. la interna tianoma koro enhavis harojn longajn de la tenilo gxis la pinto, baze ligitajn per silka fadeno. la tianoma ventro cxirkauxis la koron de bazo gxis du-triona alto, kaj havis similan bazan ligon. la ekstera mantelo, ankaux ligita, longis preskaux gxis ekstremo lasante la pinton al la koro. rezulte, la vako inter koro kaj mantelo ensorbis inkon kaj funkciis rezerve.

depost 1000 la kvasto de peniko mikse entenas longajn kaj kurtajn harojn. la rezerva funkcio sekve disas en la tuta kvasto.

birdo-plumo

epoko 600 (? aux pli antikve) gxis 1900
loko euxropo, poste aliaj latinid-skribaj landoj
uz-kielo inkado sur glatajxo: pergameno, papero

birdoplumo estas eksa euxropa notilo el longa man-plumo el la ekstremo de birda flugilo tauxge trancxita. oni preferis anserajn plumojn, sed uzadis ankaux cignajn, meleagrajn, fazanajn, pelikanajn, aglajn, pavajn, korvajn.

euxropo longatempe uzis kalamon, kiun gxi heredis kun latina skribo el la mediteranea areo, laux iuj auxtoroj gxis proksimume 1500. kiam gxi preferis la uzon de birdo-plumo, estas neklare, cxar la respektiva rezulto de cxiu ilo ne distingeblas en dokumentoj. cetere sxajnas, ke birdo-plumo jam estis konata en egiptio kaj romio.

pluraj metodoj de preparo. post kelkaj monatoj de sekigo cxiuj celas unue per hejtado forigon de la sur-tuba membrano kaj firmigon de la plum-tubo. due fin-purigon de la tubo per visx-tuko. trie malvarmigon kaj sekigon. kvare trancxadon.

la plum-trancxilo evoluas inter la 1300aj kaj la 1600aj jaroj al kurba klingo. post forigo de la barboj oni faras per gxi kurban trancxon en la ekstremo de la tubo, ambaux-flanke maldikigas la pinton, preme kauxzas lauxlongan fendon por la inko-fluo, kaj fine trancxas la pinton orte aux oblikve (laux la praktikota skribostilo).

metalplumo

epoko 1800 gxis 1900 (plu en latinida skrib-arto)
loko latinid-skribaj landoj
uz-kielo inkado sur papero

metalplumo estas eksa europ-devena notilo el metala lameneto pinte aux beke formita simile al birda plumo. gxia centra lauxlonga fendo fluigas la likvan inkon, kiun oni cxerpas rekte el poto. eventuale gxi surportas plusan lameneton, tiel ke la intera spaco funkcias ink-rezerve. metalplumo adaptigxas al solida, ligna aux ali-materia tenilo per tio ke oni sxovas gxian bazon en cirklan fendon en la tenila ekstremo gxenerale fortikigitan per metalaj lamenetoj.

patente registris uzeblajn metalplumojn la anglo johano mitchell [micxel] en jaro 1823a en birmingham [bamingm]. en jaro 1830a anglio inauxguris tiun novan notilon, antaux gxia vastigxo al francio, germanio, usono kaj cxiuj latinid-skribaj landoj. en jaro 1900a gxi jam forcedigis birdajn plumojn pro siaj pli facila haveblo, pli konstanta kvalito, pli diversaj formoj adaptitaj al cxiuj uzoj. ankaux metalpluma desegnado amase praktikigxis interalie por magazinoj antaux la invento de foto.

metalplumoj

skrib-artaj metal-plumoj usonaj kaj euxropaj el la 1990aj jaroj

tajpilo

epoko 1900 gxis 2000
loko industria mondo
uz-kielo inkado sur maldika folio: papero

tajpilo estas uson-devena notilo enhavanta klavaron, inko-bendon, foli-portan cxareton, kaj reliefajn literojn (tipojn). premo al klavo movas reliefan literon, tiel ke gxi alfrapu la inko-bendon al la folio kaj tiel sur-stampu sian formon. la cxareto auxtomate sxovas la folion prete por la sekva tajpo. kiam linio plenas, aparta mehxanajxo movas la cxareton prete por la sekva linio.

inter 1700 kaj 1900, cento da patentaj aux nepatentaj provoj koncernas ian tajpilon. patente registris eksperimentan tajpilon en 1868 la usonano kristoforo latham sholes [sxolz] (1819 gxis 1890). laux liaj planoj uzeblajn masxinojn dat-fare konstruis en 1873 la usonano philo remington [ramingtn] (1816 gxis 1889). lia firmao produktis ilin industrie ekde 1874. la usona firmao ibm (plennome international business machine) faris elektrajn tajpilojn en 1933. fine de la 1900aj jaroj la uzo de tajpiloj sxrumpas fronte al komputiloj.

tajpilo

tajpilo linea 101 de marko olivetti el franca vend-katalogo, jaro 2001

plumkrajono

epoko 1900 kaj plu
loko industria mondo
uz-kielo inkado sur glata surfaco: papero

plumkrajono estas uson-devena notilo kun metala pinto kaj ujo de likva inko en la tenilo. inko lauxbezone fluas el la ujo al la pinto.

patente registris plumkrajonon en 1884 la usonano lewis edson waterman [wotaman] (1837 gxis 1901). centoj da plibonigoj sekvis. iujn auxtoris homoj, kiuj lasis siajn nomojn kiel komercajn markojn: interalie la usonanoj georgo parker [paka], kaj walter sheaffer. ekde la 1950aj jaroj stabilaj grandaj markoj el pluraj landoj vendas plum-krajonojn kiel prestigxajn skribilojn.

glob-krajono

epoko 1900 kaj plu
loko industria mondo
uz-kielo inkado sur glata surfaco: papero

patente registris glob-krajonon en 1943 la argxentine logxanta hungaro laszlo biro (laux iuj fontoj kun frato georgo biro). gxin vaste popularigis en la 1950aj kaj 1960aj jaroj la marko bic [bik] lancxita de la franca barono marcelo bich [bisx] (1914-1994).

glob-krajonoj

glob-krajonoj softfeel jumbo de marko bic phd de marko sanford el franca vend-katalogo de jaro 2001a

felt-krajono

epoko 1900 kaj plu
loko industria mondo
uz-kielo inkado sur glata surfaco: papero

ekvendis feltkrajonojn unue la usona firmao pentel en 1963.

referencoj

  1. billeter 1989
  2. devynck 1996