skriboj de la mondo / skribiloj kaj skribajxoj / skrib-surfacoj, eldono 3a, de 2001-09-03, auxtoras: jx. vasxe

skrib-surfacoj

de la ecoj de surskribitaj materialoj dependas la konservigxo de dokumentoj. palmo-paperon detruis la hindia humido, papirojn savis la egipta seko. la sekvoj de tio sentigxas gxis en nia historia imago.

enhavo: sxtono - argil-tabulo - papiro - vaks-tabulo - - ink-tabulo - sxtofo - betul-papero - palmo-folio - vaz-peco - fel-papero, alinome pergameno - ekrano - katod-ekrano - referencoj

sxtono

epoko -3000 (?) kaj plu
loko preskaux cxie, kie skribo ekzistis
konsisto natura aux tajlita sxtono
uz-kielo gravurado, ofte laux antaux-desegno

sxtono universale uzigxis kiel skrib-surfaco. pro sia dauxrivo gxi konservas plej antikvajn atestajxojn de multaj skriboj. gxi iom filtre atestas favore al solena enhavo kaj formalaj kaj angulaj fasonoj.

argil-tabulo

epoko -3500 gxis 100
loko kerne mezopotamio, poste de orienta mediteraneo gxis nord-okcidenta hindio
konsisto sekigita argila tero
uz-kielo en-premo per prem-kalamo

argil-tabulo estas la klasika mezopotamia skrib-surfaco el sekigita argilo. grando de la tabulo tauxgas por man-teno (ekzemple 5 cm largxe kaj 10 cm alte). la unua faco rektas. la dua faco iom konveksas tiel ke oni facile tenu gxin dum uzo de la unua. oni poste povas meti la unuan facon sur ebenan surfacon kaj plenigi la duan.

turno de la unua al la dua faco okazas ne flanke, sed vertikale. la teksto de la dua faco do staras kapon malsupren rilate al la unua.

skribisto prizorgis mem sian tabulon: formis gxin, preparis la pagxon strekante kolumnojn, redaktis, sekigis.

papiro

epoko -3000 gxis 1000
loko egiptio, mediteraneo
konsisto folio el tigoj de papiruso, vegetajxo kreskinta en egiptio, nun en sudano, etiopio kaj pro antikva enkonduko en sicilio
uz-kielo inka surskribo prefere sur la flanko kun horizontalaj fibroj

cxi tie la nomo papiro aplikigxas al la materialo, la nomon papiruso al la vegetajxo.

papiro suficxe similis al papero, ke gxi transdonis al gxi sian nomon. gxi disetendigxis el egiptio. gxi igxis normala luksa surfaco de alfabetaj skriboj cxirkaux mediteraneo antaux konkuro de pergameno kaj de papero.

papiro estas egipt-devena skrib-surfaco preparita el la tig-sxeloj de papiruso (science cyperus papyrus l.).

manke de originala recepto egipta, la farado de papiro estas supozata laux priskribo far la latina verkisto plinio la olda (23 gxis 79) en lia verko natur-historio. kelkaj modernaj provoj ankaux helpis.

papiro preparigxas el la gxis 6 metrojn longaj tigoj de papiruso. oni sensxeligas ilin, trancxas en sxtipetojn 0.4-metrajn, elvolvas por disigi la internajn tavolojn. la rezultajn pecojn oni vice paralele metas kun eta randa supermeto. duan tavolon oni surmetas, fibrojn orte al la unua. sur humida tablo oni marteladas, tiel ke la suko kungluu la tuton. oni sekigas la folion en libera aero, pumike glatigas gxin kaj nete trancxas 4-angule.

vaks-tabulo

epoko -1000 (aux pli antikve) gxis 1400
loko mezopotamio, mediteraneo, euxropo
konsisto tabulo kun malprofunda vaks-plena kavo
uz-kielo grifela strekado en la vaksa tavolo

vaks-tabulo aperas jam en la unuaj mezopotamiaj bildoj pri skribistoj cxirkaux -1000. gxi forvastigxis al mediteraneo kaj euxropo, kie gxi plu funkciis gxis proksimume en la 1400aj jaroj. pro kutime neformala uzo por kursaj notoj, provizoraj kontoj kaj similaj, vaks-tabuloj ne abunde post-restis.

vakstabulo estas antikva mez-orienta gxis euxropa skrib-surfaco el 4-angula tabuleto kun vasta, ne profunda kavo en la centro. la kavon plenigas tavolo de vakso ordinare nigra. la ordinara largxo estas cxirkaux 0.2 m-a kaj la alto 0.3 m-a. en euxropa mezepoko pli etaj ekzempleroj studentaj aux klerulaj pendis de la zono. la tabulo ordinare estas ligna, en luksaj ekzempleroj osta aux ebura. oni notas per grifelo, strekante la vaks-tavolon. la notajxon oni forigas glatige.

kelkfoje plurajn tabulojn flanke ligas sxnuro. ili tiel konsistigas kajeron ofte du-, tri-, gxis 10-tabulan, maksimume 16-tabulan.

aludo en iliado 6, 168 far homero (-800aj jaroj):

li ne mortigis belerofonon pro pia timo, sed li sendis lin al licio kun tabuloj sur kiujn li strekis fatalajn signojn, por ke li montru al sia bopatro kaj ke tiu lin mortigu.

ink-tabulo

epoko ? gxis ?
loko mez-oriento, mediteraneo
konsisto tabulo kun glata surfaco plejofte tegita
uz-kielo inka sur-notado

ink-tabulo funkcias tre simile al vaks-tabulo. sur bildoj la du specoj apenaux distingeblas, tiel ke oni gxenerale supozas same longan historion.

ink-tabulo estas skrib-surfaco farita el gxenerale ligna, ebena tabulo stukita. oni notas inke kaj forlavas antaux re-uzo.

ink-tabuloj ankoraux uzigxas nord-afrike en koranaj lernejoj.

sxtofo

epoko -200 gxis nun
loko dise en la mondo
konsisto silko, lino, kotono...
uz-kielo inka surskribo

sxtofo okaze igxis not-surfaco.

etruskoj kaj fruaj romianoj konservis linajn librojn. cxi tiuj enhavis sxtatajn arkivojn, auxgurajn aux aliajn referenc-verkojn. pluraj auxtoroj mencias tion. tito-livio (-64 gxis cx. 10) en historio de romo, 4, 7:

... licinius macer asertas, ke li trovis la nomojn en la traktato kun la urbo ardea kaj en la linaj libroj de la templo de juno moneta.

en zagreba muzeo, kroatie, konservigxas la sola moderna restajxo de lina libro. antikve oni reuze per gxi privolvis egiptan mumion. gxi enhavas priskribon de etruska rito.

betul-papero

epoko 300 (probable pli antikve) gxis 1600
loko nord-okcidenta hindio, rusio
konsisto preparita sxelo de arbo betulo
uz-kielo inka surskribo en nord-okcidenta hindio, grifela gravuro en rusio

plej antikvaj retrovitaj dokumentoj sur betul-sxelajxo surhavas la antikvan karosxtan skribon de nord-okcidenta hindio. ili uzigxis kun inko. pri la plua uzo de tiu surfaco cxirkaux himalajo atestas la irana scienculo al-bi:ru:ni: (973 gxis 1048) en libro pri hindio. gxi dauxris gxis 1600 kaj ecx iom transe en kasxmiro.

rusoj cxirkaux la urbo novgorod uzadis betul-sxelojn en la 1300aj kaj 1400aj jaroj, eble ankaux pli frue. la ciril-skribaj dokumentoj estas gravuritaj per grifeloj, de kiuj oni retrovis ekzemplerojn. ili entenas kontraktojn, kontojn kaj similajn aferojn de ordinara vivo en la tiama rusa lingvo, iom alia ol la formala slavona de samepokaj pergamenajxoj.

betul-papero estas ne tute gxusta nomo de tiu skrib-surfaco okaze uzita en nord-azio. gxi nome konsistas el tavoloj de basto (interna sxelo de la arbo) trancxitaj, glatigitaj kaj oleumitaj, poste kungluitaj al folioj, iom simile al papiro.

la latina nomo de basto, liber, krome signifas libron. ne nur hindio kaj rusio resumas la historion de arba sxelo por skribo!

palmo-folio

epoko 300 (probable pli antikve) gxis 1500 en tuta hindio, kaj iom plu en suda hindio
loko hindio, sud-orienta azio
konsisto sekigitaj kaj glatigitaj folioj de talipoto aux palmira palm-arbo
uz-kielo nord-hindie kalama kaj inka surskribo, sud-hindie kaj sud-orient-azie grifela gravuro

talipoto (science corypha umbraculifera) kaj palmira palm-arbo (science borasus flabelliformis) provizadis foliojn por skriba uzo de hindoj. en jaroj 1500aj palmira palmo anstatauxis preskaux tute talipoton. cxi tiu uzigxis plu nur en sri-lanko kaj sud-orienta azio.

palmofolio estas hinda tradicia skrib-surfaco tauxga por skribo post trancxo, bolumo, sekigo kaj glatigo. per gxi oni faris tredo-librojn.

talipoto (laux sanskrita nomo) vivas cxe mar-bordoj. gxi kreskas spontane en sri-lanko kaj en malabaro, kultive laux okcidenta kaj orienta bordoj gxis bombajo, ecx okaze gxis bengalo. la folioj estis eksportataj al norda hindio. ili largxas cxirkaux 15 cm, altas 130 cm. por uzo oni trancxas ilin al 6,5 gxis 9 centimetra largxo. ilin oni plukas antaux plena disfaldigxo, bolumas, sekigas, glatigas. iuj priskriboj mencias ankaux finan fornan kuiradon. norde de goo kaj kalkato oni sur-skribis ilin inke per ligna aux kana kalamo. sude oni grifele gravuras, poste nigrigas per fulgo, karbo aux planto-suko.

palmira palm-arbo laux iuj auxtoroj estis enkondukita el orienta afriko. gxi elportas la klimaton ankaux de norda hindio. folioj largxas maksimume 3,75 cm. oni same preparas kiel talipotajn foliojn, sed sen bolumo. palmir-palmajn foliojn oni nur gravuras, ne inke surskribas.

per palmo-folioj oni preparas tredo-librojn (pustaka-librojn): meze aux en du lokoj oni boras truon, tra gxi tredas sxnureton, kaj tiel kun-ligas stakon da folioj, eventuale enfermonte la tuton inter du lignaj tabuloj.

vaz-peco

epoko ? gxis ?
loko mediteraneo
konsisto rubaj pecoj de vazoj
uz-kielo inka sur-notado
vaz-peco estas la surfaco de vaz-notajxoj, alinome ostrakoj. gxi estas antikva mediteranea skrib-surfaco, simpla reuzo de ruba vaz-peco por inka aux penika malneto.

fel-papero, alinome pergameno

epoko -200 gxis 1500
loko mediteraneo, mez-oriento, euxropo
konsisto speciale preparita best-hauxto, plejofte sxafa, kapra, bova
uz-kielo inka sur-notado

la latina verkisto plinio la olda (23 gxis 79) en natur-historio 13, 21 raportas, ke inventigis fel-paperon regxo euxmeno la 2a (-197 gxis -159) de la urbo pergamo en nuna turkio pro embargo pri papiro en la -200aj jaroj. povas esti, ke gxi pli antikvas aux pli novas. veras almenaux, ke tiu urbo abunde produktis pergamenon, ke gxi transdonis al gxi sian nomon.

fel-papero estas eble tauxga, pli facila samsencajxo por pergameno. kompreneble gxi havas tute alian konsiston ol auxtenta cxin-devena papero.

fel-papero kiel skrib-surfaco disvastigxas en la mediteranea mondo en la 300aj kaj 400aj jaroj. gxi igxas normala materialo -- precipe de libroj -- en euxropo ekde la 600aj. gxi cedas antaux papero ekde la 900aj jaroj mediteranee, kaj en la 1200aj kaj 1300aj en euxropo. pro sia rezistivo kaj spite al granda kosto gxi konservas sxatatecon por luksaj libroj gxis en la 1400aj jaroj. pergamenaj diplomoj kaj juraj aktoj ankoraux troveblas en la 1800aj euxrope.

fel-papero estas tipa mez-epoka mediteranea kaj euxropa skrib-surfaco preparita el sxafa, kapra, bovida, okaze porka, azena aux cxevala hauxto. veleno, el hauxto de mort-naskita aux tre juna bovido, aparte glatas kaj kvalitas.

la hauxton oni unue lavas. en mez-oriento tio okazis per salo kaj faruno, en euxropo en solvajxo de estingita kalko. post tio senharigo pli facilas. oni skrape senkarnigas la karnan flankon. oni sekigas ne tro rapide, strecxe sur kadro, kio paraleligas la kolagenajn fibrojn. la skribisto fin-glatigas per pumiko kaj sursxutas per kalko, kiu evitos dissorbon de inko.

en mez-oriento oni sci-povis trancxi tra la diko de la hauxto por fari plurajn foliojn el sama peco.

ekrano

epoko 1900 kaj plue
loko industria mondo
konsisto ajna glata hela surfaco
uz-kielo lum-jxeto al la surfaco

ajna glata, hela, ne-diafana surfaco povas roli kiel ekrano, ekzemple blanka vando. vera tehxnika problemo: lum-jxeta aparato.

ekrano por lumbildoj

trikrura elrulebla ekrano por lum-bildoj, surfaco 1,5 x 1,5 m el franca vend-katalogo, jaro 2001a

katod-ekrano

epoko 1900 kaj plue
loko industria mondo
konsisto fona lumfonto kaj surfacaj lumsensiloj
uz-kielo interna lum-jxeto al la lumsensa surfaco

katodaj ekranoj ebligis la funkciadon de televidiloj ekde la 1930aj jaroj. ili ankaux ege plibonigis la regadon de komputiloj. ili egale tauxgas por bildoj kaj por skribo.

katod-ekrano estas moderna skrib-surfaco kies internan flankon tegas etaj lumsensiloj. ju pli la sensiloj densas, des pli fajnas la bildoj aux signoj (des pli distingiva estas la ekrano). cxiun lumsensilon pli aux malpli intense frapas elektronjxetiloj. se nur unu jxetilo la ekrano unukoloras. se tri jxetiloj el la bazaj koloroj rugxa verda kaj blua, la ekrano povas prezenti cxiun ajn kolormiksajxojn.

post katodaj ekranoj aperis maldikaj likvakristalaj ekranoj. pliaj aliaj tehxnikoj probable sekvos.

referencoj

  1. walker 1990
  2. payer 1995, 3
  3. lemaire 1989