skriboj de la mondo / skribiloj kaj skribajxoj / auxtentigiloj, eldono 4a, de 2001-07-10, auxtoras: jx. vasxe

auxtentigiloj

dokumentojn, varojn, aliajn ajxojn homoj volonte markas pri farinto aux posedanto. tion plenumas sura bildo aux notajxo. la celataj rekoneblo kaj neimiteblo de la marko favoras apartan, ofte belan prezenton.

enhavo: sigelo - kolofono - monogramo - akvo-marko, alinome filigrano - tugro - - subskribo - referencoj

sigelo

loko cxiuj antikvaj aziaj civilizoj, antikva mediteraneo, mezepoka euxropo, nuna orienta azio
epoko -3500 kaj plu
uzo auxtentigo de dokumentoj, marko de posedanto, ornamado de dokumentoj

sigelo estas enprema marko de ies simbolo aux moto, de homa aux institucia nomo. en multaj epokoj kaj lokoj gxi funkcias kiel auxtentigilo de dokumentoj.

sigelilo estas auxtentigilo kun inversa reliefo de figuro. la ilon oni povas rekte premi en molan materialon, argilon, vakson, plumbon (prem-sigelo). aux oni sxmiras gxin per inko aux cinabro kaj poste premas al la markota surfaco (stampo).

ekzemploj ekzistas de sigeloj kun nur ilustro, kun ilustro kaj teksto, aux kun nur teksto. ofte la sigelilo havas truon por kol-cxena porto aux estas adaptita al fingra ringo. laux la lokaj tradicioj, sigeliloj familie aux ofice heredigxis, aux male igxis detruitaj je la morto de posedinto por eviti eblan falsadon per ili.

en la biblio (genezo 41, 41-42) sigelilo sxajne same mem-evidentas al antikvaj egiptoj kaj hebreoj.

41 kaj faraono diris al jozef: vidu, mi estrigis vin super la tuta egipta lando. 42 kaj faraono deprenis sian ringon de sia mano kaj metis gxin sur la manon de jozef [...]

sigeliloj havas diversajn formojn:

sigeliloj ekzistas el cxiaj materialoj. mezopotamiaj el sxtonoj kiaj steatito, hematito, klorito, jaspo, bazalto, alabastro, skisto, lazur-sxtono, marmoro, gagato. hititaj ankaux el metaloj, kiaj bronzo, argxento.

kolofono

loko cxie
epoko de -3000 kaj plu
uzo tehxnikaj informoj pri la produktado de la dokumento

kolofono estas gxenerale fina auxtentigo de dokumento, kiu mencias la skribiston, la mendinton kaj aliajn cirkonstancojn de gxia faro.

kolofono informas pri loko, dato, farinto, foje materia konsisto de dokumento. gxi aperas en iom ampleksaj dokumentoj de diversaj skrib-tradicioj, garantie kontraux kripligoj kaj damagxoj.

en argilaj tabuloj de antikva mezopotamio kolofonoj preskaux senescepte aperas. en papiraj volv-libroj de antikva mediteraneo, gxi kutime kusxis je la interna, plej sxirmata ekstremo, kaj menciis la nombron de folioj, kolumnoj kaj lignoj de la volumo. nun-tempaj titol-pagxoj kaj finaj mencioj gxenerale funkcias simile. ankaux la legxe deviga nomaro de redaktistoj kaj redaktejo de gazeto estas ofte nomata kolofono.

monogramo

loko euxropo
epoko 500 gxis 1700
uzo auxtentigo de regxa dokumento, poste nobela aux artista reklamo

monogramo estas forma kombino de la literoj de ies nomo. gxin oni pliofte mane skribas, sed ankaux faras per sigelilo, aux skulptas bareliefe.

en norda francio kaj germanio en la 500aj jaroj eke uzis monogramon la sekretarioj de la merovidaj regxoj. ili tiel auxtentigis tiujn dokumentojn, kiujn la regxoj ne mem subskribadis. la postaj karolidaj regxoj ekde la 800aj jaroj mem subskribis monograme. la tipa formo en tiuj epokoj estas kruco cxe kies brancxoj greftigxas la literoj de la persona nomo.

en postaj epokoj euxropa monogramo evoluis al kombino de nur nom-komencaj literoj. nobeloj uzadis gxin en monumentoj. artistoj per gxi auxtentigis pentrajxojn aux art-objektojn.

ekzistas ankaux aliaj tradicioj de monogramo, ekzemple tiu de nomoj de sud-arabiaj regxoj.

akvo-marko, alinome filigrano

loko euxropo
epoko 1100 gxis 1800 kaj iomete plu
uzo fabriko-marko de paperistoj, auxtentigo de bank-biletoj

akvomarko estas reliefa marko en paper-folio, tralume videbla.

euxropaj paper-fabrikistoj de la komenco gxis nun (almenaux en prestigxaj produktoj) markas siajn produktojn per figureto de mano, vizagxo, floro, besto aux alia. tion ili faris antikve per desegno el latunaj dratetoj fiksita en la fundo de la paper-filtrilo. la desegno do ete kavas, kaj videblas en densa tralumado.

fakuloj studantaj la devenojn de antikvaj paperoj helpas sin per akvo-markoj. kopiojn ili faras mane per uzo de polietileno-tereftalataj folioj, masxine per fotado aux beta-radiografado. ekzistas katalogoj de akvo-markoj.

tugro

loko osmanida regno
epoko 1300 gxis 1900
uzo auxtentigo de regxa dokumento, poste kaligrafia gxenro

tugro estas aparta speco de monogramo. gxin uzis la osmanida regno (1290 gxis 1923) alinome otomana regno. gxi mencias la nomon de la reganta sultano kaj de ties patro. origine per gxi auxtentigis sultanajn dokumentojn la oficialaj sekretarioj. gxi ankaux markis monerojn. gxi poste evoluis al skrib-arta gxenro kun ajna teksto.

la formo de tugro estas centraj vertikaloj, maldekstraj elipsoj kaj dekstraj pendaj strekoj.

tugro de sultano adbul-hamid 2a

tugro de sultano abdul-hamid 2a (1842 - 1918)

subskribo

loko euxropo, poste euxropaj kolonioj kaj eks-kolonioj
epoko 1500 kaj plu
uzo auxtentigo de dokumentoj

subskribo estas mem-notado de ies nomo. personan nomon oni ofte stumpas al komenca litero, kaj familian nomon oni konservas tuta. autentigo nome de iu institucio okazas ne per la nomo de la institucio, sed per persona subskribo kaj ordinar-skriba mencio de funkcio, ekzemple r. hufo, prezidanto de la glupa pied-pilka klubo.

ekde renesanco (cx. 1500) euxropaj administroj trudis la uzon de familia nomo kaj de persona subskribo. longtempe nekleraj homoj subskribis per nura kruco aux nur kapablis desegni siajn nomojn sen vera not-kapablo.

subskriba stilo evoluis laux modoj: tre ornamita de la 1600aj gxis la 1800aj jaroj konforme al tiama skrib-arto, gxi igxis pli spontano-sxajna en la 1900aj.

plejofte la stilo estas flua, kaj la aspekto iel ornamita aux personigita. iulandaj legxoj permesas nelegeblan subskribon, alilandaj ne.

referencoj

  1. biblio 1978
  2. chapelle 1996
  3. fraenkel 1992