skriboj de la mondo / skribiloj kaj skribajxoj / kalam-historieto, eldono 1a, de 2001-07-31, auxtoras: jx. vasxe

kalam-historieto

epoko -3200 kaj plu
loko antikva mez-oriento, poste de euxropo gxis etiopio kaj de mediteraneo gxis sud-orienta azio
konsisto rigida vegetajxa tubo kun tauxge trancxita ekstremo
uzo ordinara inka notado, de la 1900aj jaroj nur skribarto

historio

sur antikvaj egiptaj bildoj videblas skribistoj kun kalamo sida sur orelo. gxuste tiel tenas sian globkrajonon ankoraux nun iuj butikistoj en multaj landoj.

egiptoj uzadis ekde -3000 marajn junkojn (science juncus maritimus) kiel notilojn. ili macxis aux dispremis la ekstremon tiel farante penik-similan kvaston. ili uzis gxin kun inko kaj papiro. ekde la grekaj kaj romiaj regnoj oni preferis fragmitojn (science phragmites aegyptiaca). la preparo sxangxigxis al neta, proksimume orta trancxo de la ekstremo.

ankaux la mezopotamiaj najbaroj de egiptio same antikve uzis tubojn de marcxaj plantoj por skribi. tiuj estis triangulaj je unu ekstremo kaj rondaj je la alia. per la triangula ekstremo oni notis ordinarajn literojn, per la ronda ciferojn. tiuj estis prem-kalamoj uzataj sen inko por marki molan argilon.

la sukceso de alfabetaj skriboj en tuta mediteraneo kaj gxis en azio vaste diskonigis kalamojn. la prospero de islamo kaj kune de araba skribo, ofte praktikata per kan-specio arundo donax l., plu vastigis tiun ilon gxis sud-orienta azio. nur glob-krajono limigis en la 1900aj jaroj gxian funkcion al skrib-arto.