enhavo: por kio aboco? - specoj de abocoj - kelkaj miliardoj da miliardoj da miliardoj da ordoj - kvizo - referencoj
aboco listigas la signojn de iu skribo, ilin provizante per konvenciaj ordo kaj nomoj.
ordigi literojn laux formoj, laux sonoj, aux arbitre, helpas en diversaj taskoj, kiaj
vort-ordigo postulas ke ordu ankaux literoj ene de vorto. kio ne tiom evidentas, kiom vi kredas.
pluraj abocoj eblas por unu signaro. ne nur cxar eblas pluraj ordoj, sed ankaux depende de tio, kion oni enlistigas: cxu signojn aux sonojn? cxu literojn bazajn aux ankaux modifitajn? tion ekzempligu la moderna franc-lingva skribo kaj poste kelkaj aliaj latinidaj.
oficiala franca aboco - per tiparo lucida sans unicode 20 far bigelow & holmes, 1993
la oficiala aboco uzata en franc-lingvaj lernejoj kaj vortaroj nombras 26 literojn. gxi tute similas al la angla.
jen kiel lernejanoj papagas gxin (se vi scivolas):
[a be se de e ef jxe asx i jxi ka el em en o pe ky er es te y ve dublve iks igrek zed]
franc-lingva aboco
kun krom-signaj literoj
per tiparo
lucida sans unicode 20
far bigelow & holmes,
1993
demandate pri la ceteraj, krom-signaj literoj, franc-lingvanoj perpleksas. ili bezonas longan cerbumadon antaux ol ili sukcesas kun-fliki pli longan poemon. malofte ili atingas la kompletan 38-signan liston en kiu rolas maldekstra korno, cxapelo, dekstra korno, tremao kaj cedilo. cetere neniu propra rango ekzistas por tiuj krom-signaj literoj.
dubeto cetere restas pri u kun tremao, y kun tremao troveblaj en kelkaj famili-nomoj kaj neoficialaj ortografiajxoj. kun n kun tildo el hispan-devenaj vortoj ili eventuale sumigus al 41 literoj.
aboco kun krom-signaj literoj ne finas la debaton. gxi ja montras signojn, sed neniel la sonaron de la franca lingvo. cxi tiu havas komplikan ortografion, en kiu interalie unu sonon povas prezenti litergrupo. ekzemple la sono [ø] ofte aperas kiel eu. por instruaj celoj, pli tauxgus listo entenanta tiujn grupojn.
franc-lingva aboco kun liter-grupoj - per tiparo lucida sans unicode 20 far bigelow & holmes, 1993
tia listo povus indiki ankaux variojn, ekzemple ke sono [o] aperas jen kiel o, jen kiel au, jen kiel eau.
sed ankaux tio ne elcxerpas la aferon, cxar entute cxiuj supraj listoj ignoras ciferojn, interpunkciojn kaj aliajn. scias pri la problemo librotekistoj, kiuj delonge pripensas kien sxovi la verkon 100-leciona enkonduketo al go-ludo en titol-listo. cxu antaux abismoj, post zorgo-forpela metodo de doktoro fajf, aux apud cent jaroj da soleco?
komputikaj normoj kia askio iom popularigis la listigon de ciferoj de 0 gxis 9 antaux literoj. sed pri ceteraj signoj nenia tradicia listo stabiligxis.
eble sugestas la supra ekzemplo, ke ekzistas unu racia aboco, la simpla-litera, kaj kelkaj derivaj perversajxoj. tute male ecx inter parencaj latinidaj abocoj regas granda diverso. ni forlasu la francan ekzemplon kaj vidu aliajn.
orient-euxropaj lingvoj kutime prezentas en siaj abocoj supersignajn konsonantojn. konsekvence ili ordigas tiujn literojn propra-range en vortaroj, kiel ankaux faras la lingvo internacia. ekzemple la cxehxa aboco, kompetente adaptita al la lingvo far jan komenio (cxehxe jan komenský, latine comenius) (1592 gxis 1670), prezentas el 34 literoj 8 cxapitajn per pinta hoketo. (la hoketon anstatauxas apostrofo cxe etusklaj stangaj literoj.)
cxehxa oficiala aboco - per tiparo lucida sans unicode 20 far bigelow & holmes, 1993
cxiu supersigna litero orde sekvas la respondan nudan literon. sed mankas en la listo longaj vokaloj: a e i o u y kun dekstra korno kaj u kun ringo. la grupo ch, per kiu oni notas sonon [x], havas propran lokon.
ankaux la norvega lingvo notigxas per krom-signaj literoj, nome literligajxo ae, o kun trastreko kaj a kun ringo. tiujn gxi lokis fine de la aboco, post z.
pri liter-grupa listado suficxe multas ekzemploj. la kastilia skribo tradicie donas rangon al ch (post c) kaj ll (post l). la tagaloga mencias ng (post n). ktp.
laux siaj aldonoj kaj komprenoj pri la literoj de la antikva latina skribo, postaj sistemoj adaptis gxin. krom-signojn kaj ligajxojn akompanis ankaux tute novaj eroj.
norvega oficiala aboco - per tiparo lucida sans unicode 20 far bigelow & holmes, 1993
en la islanda uzigxas ekzemple du runaj literoj, edo ð, kaj dorno þ. (la samajn uzadis ankaux la mezepoka angla.) simile pluraj afrikaj lingvoj provas ensxovi literojn el la internacia fonetika aboco. male ol hindaj lingvistoj, kiuj volonte replanis tutan signaron tauxgan por la son-sistemo de cxiu nova lingvo, euxropaj kaj okcidentaj popoloj nur flikis cxirkaux la disponeblaj eroj. el tio fontas kaj la komuna kerno kaj la granda konfuzo de nunaj latinidaj skriboj.
supozu momente, ke ni akordigxis pri signaro 18-era. kiom da abocaj ordoj
eblas? eblas 28!
diversaj ordoj, tio estas 28*27*...*2*1
,
ali-vorte 304 888 344 611 713 860 501 504 000 000 kombinoj. komforte!
diversaj skrib-sistemoj aplikis diversajn principojn:
probable pro infan-agxa lernado homoj konsideras la ordon de sia aboco mem-evidenta. tiagrade, ke plej multaj du-lingvaj vortaroj nenion anoncas pri gxi. la finan lokon de norvegaj literoj mi konstatis en vortaro post vana sercxado en lokoj, kiujn mi intuis pli probablaj.
supozu nun, ke ni ordigis iel nian signaron. do ni povos per tio formale ordigi liston de vortoj, cxu ne? aj! ne tiom haste.
ni unue sciu, kiel niaj literoj kombinigxas. supozu ke simile al la koreaj ili kunformas silabojn antaux ol ili vicigxas al vortoj. tiam ni devos decidi, kiu parto de la kun-meto kalkuligxas unue. plej racie ni sekvos la ordon de prononco, sed gxi povus esti ia spaca ordo ne nepre sama.
sed se temas pri cxina kun-metita signo, povas esti ke gxi enhavas klas-rolan signon kaj son-rolan signon. kiu tauxgas por sercxi en vortaro? laux la cxina kutimo tauxgas la klas-rola signo, evidente arbitre.
almenaux, vi eble diros, pri unu-direkta skribo ni ne hezitos. en latinida skribo ni simple ordigu vortojn konsiderante literojn de live dekstren laux unua litero, se necese laux dua, ktp. prave, tio konvencias (ni same bone ordigus de lasta al unua litero, kiel en rim-vortaroj), sed simplas. tamen, antaux ol mi kredos ke tio solvos cxion, bonvole solvu la sekvan kvizeton.
ordigu jenajn titolojn:
ekzistas almenaux du gxustaj respondoj depende je la regulo kiun vi aplikis.
unua solvo:
dua solvo:
se vi elektis la unuan solvon, vi probable rezonis, ke la vorto volapuko nepre antauxas la vorton volapukogramatiko. pli komputike dirite, vi konsideris la spacojn kiel antauxliterajn en via kalkulado kaj faris po-vortan ordigon. se vi elektis la duan solvon, vi ignoris la spacojn. g en volapukogramatiko sekvas al e en volapuko en svislando kaj antauxas al p en volapuko per praktiko. vi faris kontinuan ordigon. al tio aldonu, ke en kelkaj tradicioj (ekzemple bibliotekista) oni en ordigo ignoras plurajn vortojn, ekzemple artikolojn aux prepoziciojn.
do malgraux klara aboc-ordo, malgraux klara liter-ordo en vortoj, se vi volas entute ordigi aboce, necesos ankoraux aplikaj reguloj. kaj tiam finfine via aboco ek-funkcios.
vi bezonos ankoraux liter-nomojn. sed tio estas alia rakonto.