skriboj de la mondo / aboco / la alfabesto, eldono 2a de: 1999-07-04, auxtoras: f. stephan

la alfabesto

 

enhavo: referencoj

En praaj tempoj, kiam la Eternulo liberigis sian popolon de la sklaveco kaj anstatauxigis la lauxfortan ordon per la legxo, moseo ankaux ordonis ami la savanton per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto. Se viro amas virinon, li verkas poemojn por sxi. Same la popolo plenumis la ordonon ami Dion per verki 150 psalmojn, kiujn oni pregxis hejme aux kantis en Diservo. Inter ili, la psalmoj 9, 10, 25, 34, 37 kaj 145 konsistas el versoj, kies unuaj literoj estas lauxvice la literoj de la Hebrea alfabeto; en la psalmo 119 tiu arto trovas ecx pli perfektan formon: 22 strofoj konsistas el 8 versoj, kiuj cxiuj komencas per la sama Hebrea litero. Same la Plorkanto de jeremia (plorkanto de jeremia, 1-5) konsistas el kvin alfabetaj poemoj, jen Esperanta traduko de la lasta kvina plorkanto, malpli lauxvorta ol tiu de lazaro ludoviko zamenhof (1859 gxis 1917) kvankam gxi bazas sur lia traduko. Ne forgesu, ke la Hebrea alfabeto nur konas konsonantajn literojn.

1 Bonvolu memori, ho Eternulo, kio farigxis al ni,
Bonvolu rigardi: nia malsorto videblu al vi.
2 Cedis ni heredajxojn al fremduloj,
Certe en niaj domoj nun logxas aligentuloj.
3 Cxiuj ni farigxis senpatraj orfoj kaj orfinoj.
Cxi tiam niaj patrinoj estas kiel vidvinoj.
4 Doni monon ecx por akvo ni devas,
Drakone ni nur pagite nian lignon ricevas.
5 Forte oni nin je nia kolo pelas,
Fiuloj post laciga laboro ripozon sxtelas.
6 Genuigxinte al Egiptujo ni etendas manon,
Genton Asiran ni petas por ricevi panon.
7 Gxoje pekis niaj patroj ne plu vivantaj,
Gxuste tiaj malbonagadoj igas nin suferantaj.
8 Hordoj da sklavoj rajtas al ni cxion ordoni,
Hodiaux neniu kuragxas liberecon al ni redoni.
9 Hximeraj dangxeroj mortigetas nin akirante panojn,
Hxaosa dezerto sendas al ni glavumajn militanojn.
10 Jam kiel forno varmegigxis nia hauxto sen pauxzo,
Jejuneco, ecx malsato, tio estas la kauxzo.
11 Jxus oni en Cion senhonorigis la virinojn,
Jxus ankaux en la urboj de Judujo la junulinojn.
12 Krimuloj sendas la princojn al pendumilo,
Kaj ili traktas la maljunulojn per malhumilo.
13 Laux ordono la junuloj muelsxtonojn portas.
La knaboj pro lignosxargxo preskaux mortas.
14 Maljunuloj niaj ne plu cxe pordego sidas,
Malaperis junulaj kantoj, ili ne plu ridas.
15 Nenia gxojeto en niaj koroj restas,
Ni funebras kaj ne plu dancrondojn festas.
16 Perdis ni la kronon, de la kapo gxi falis,
Pekoj niaj tiam kontraux ni mem ekbatalis.
17 Restas pro tio forto nek en koro nek en korumo,
Revenas tial ne plu al niaj okuloj la lumo.
18 Sur la monto la kauxzo: dezerta farigxis Cion.
Solaj vulpoj vagas tie, enlogxantoj havas nenion.
19 Sxtono solida estas Vi, ho Eternulo, dum jarmiliono.
Sxangxas multaj generacioj, sed restas via trono.
20 Tamen ni volas scii, kial ni forgesitaj estas?
Tempegon longegan nun ni forlasitaj restas.
21 Voku nin al Vi, ho Eternulo, ke revenu ni.
Vi revenigu niajn tagojn, kiel pasinte helpu Vi.
22 Zorgomarkite ni demandas: Cxu vi nin forpusxadas?
Zenitas Via kolero, tro forte Vi nin kontrauxadas!

Dum la jarcentoj la arto de alfabetaj poemoj - kiel multaj aliaj aferoj - profanigxis kaj Esperantigxis. Ili nun laux la Esperanta alfabeto havas 28 anstataux 22 versojn kaj ili ofte temas pri bestoj. Tial la nomo "alfabesto". En la komenca klasika periodo, alfabestoj sekvis striktan formon. Jen ekzemplo:

Azeno sukcesas per agi rigide Bovo somere sur la alpon iras
Cervo kuras tra arbaro rapide
Cxevalo multpezan cxaron fortiras

Delfenoj helpas homojn en la maro
Elefanto famas pro sia grando
Fisxoj idigas per granda ovaro
Gepardo plej rapidas sur la lando

Gxirafo altarbajn foliojn mangxas
Hamstro logxemas en subtera loko
Hxameleono la koloron sxangxas
Igvano gxuas sunbrilon sur roko

Jaguaro estas de kata raso
Jxunglosimioj kauxzas multan bruon
Kato cxiam revas pri musocxaso
Leporo ne uzas subteran truon

Muso mangxas restojn de homa lukso
Najtingalo kantas longe kaj bele
Orangutano grimpas pro la nukso
Papilioj ofte aspektas hele

Rano akvodevena logxas sur ter'
Skaraboj flugadas tra multaj landoj
Sxafo neniam estis stulta en ver'
Testudoj nagxadas cxe maraj strandoj

Urso bongustege mangxas mielon
Uxauxas hundo kiam kato cxeestas
Vermo ecx neniam vidas cxielon
Zebroj en Afrikaj dezertoj restas

Tiu klasika alfabesto havas kvar formalajn aspektojn: La versoj komencigxas lauxvice per la 28 Esperantaj literoj. Cxiam la unua vorto estas nomo de besto. Cxiu verso konsistas el 11 silaboj. Cxiuj kvar versoj formas strofon, kies rimo havas la formon ABAB. Normale la bestoj estas bone konataj, sed oni vidas je la literoj "jx" kaj "ux" la limon de la verkado: Ne ekzistas besto, kies nomo komencigxas per "jx" aux "ux" - tial je "jx" oni trovas la kunmetitan vorton "jxunglosimio" kaj je "ux" la vorton "uxauxi", kiu similas al la gxusta vorto miauxi kvankam hundoj normale bojas. Tiu klasika alfabesto versxajne devenas el infanlibro: Oni povas imagi libreton kun belaj bildoj por la etuloj, kiu sur cxiu pagxo prezentas kvar bestojn kun iu tipa por ili. Kelkfoje la informoj pri la besto estas iel nula, cxar rimaj aferoj plenumendas, ekzemplo estas la frazo pri la helaj papilioj.

En pli modernaj tempoj, homoj igxis pli kaj pli malseriozaj kaj liberaj. Same la arto, kiel la dua alfabesto montras:

Azeno la lakton de Bovino sxatas
Cervo per kornoj
Cxevalon batas

Delfeno sole en maro nagxas
Elefanton batali neniu kuragxas

Fisxon kaptitan
Gorilo mangxas
Gxirafo longade
Hamstran felon trancxas

Hxameleono krias
Igvano ebrias
Jaguaro nur iras
Jxunglosimio pri vento miras

Kato ne sxatas la esprimon
Leporo ne komprenas la rimon
Muso sxatas esti poeto
Najtingalo kantas pri floreto

Orangutano stultumas
Papilio cxirkauxflorumas
Rano lagon ensaltas
Skarabo cxe skarabino haltas

Sxafa lano plimoligas
Testudan karapacon
Urso donas al
Uxao-Uxao donacon

Vermo en la lasta linio
Zebro - nun poema fino

En la dua alfabesto nek la strofoj nek la versoj havas fiksitan longecon. La strofoj konsistante el kvar versoj aux havas la riman formon AABB aux nur la dua kaj kvara verso rimas (ABCB), la du duversaj strofoj rimas AA. Tamen restas la plej grava eco: La versoj komencigxas per bestaj nomoj en alfabeta ordo. Kvankam gxi estas pli libera, gxi ankaux ne solvis la "ux"-problemon: Uxaui kaj uxao-uxao ne estas anstatauxeblaj - ankaux ne en la aliaj alfabestoj.

La enhavo de la dua alfabesto estas pli sxerca ol serioza. Kvankam kelkaj versoj kiel najtingalo kantas pri floreto kaj rano lagon ensaltas similas al tiuj de la unua poemo, la plimulto ne multe rilatas al la besto kaj oni povus anstatauxigi bestan nomon per alia. Tamen trovigxas ankaux rilatoj al la auxtobiografio de la verkisto: ekzemple pro la fakto ke sxi tradukis libron pri poeta muso al Esperanto, trovigxas la verso muso sxatas esti poeto.

Kvankam la unuaj du alfabestoj ne havis veran enhavon, sed cxefe intencis plenumi la formon, la tria alfabesto rakontas pli seriozan aferon en formo de alfabesto. Oni skribis gxin en la dudeka jarcento, kiam la sola serioza temo estas kruelajxo:

Alvenas ofte multegaj hundoj
Belaspektaj kun svingigxaj vostoj.
Celoj iliaj estas kasxitaj grundoj
Cxar ili scias kie kusxas la ostoj.

Dank' al bonaj hundaj memoroj
Eltrovas ili, kie ripozas restoj
Forgesitaj kiam regadis teroroj.
Geviktimojn nun mangxas bestoj.

Gxoje ili gxuas ostojn de malfelicxaj.
Hundaj animoj la homajn malegalas.
Hxoroj nur kantadas je morto de ricxaj.
Ien la korpoj de malricxaj nur falas.

Jam frue merkrede hundojn oni alportis,
Jxauxde hundoj kuniris al sekreta loko.
Kruelaj murdistoj pafadis, multaj mortis,
Lauxdire tiu okazis inter arbaro kaj roko.

Mangxigitaj per viktima viando,
Ne forgesis ili gxin, estis tro bongusta.
Oni povas observi, ke cxe arbara rando
Pro malsato al hundoj placxas la maljusta.

Revenante ofte je kreskanta mangxemo
Silente la loka hundaro evoluas al nova raso.
Sxaf- kaj porkmortigo por ili ne plu estas temo,
Tra la arbaro al sekretejo gvidas la cxaso.

Unufoje jxurnalisto sekvis ilin al alia arbara lado,
"Uxao" estis je alveno la sola sono kaj nura vorto.
Vere impresas lin, ke la hundoj sxajnis esti sen edukado.
Zorgeme li plendis pri misedukado en sia raporto.

Ne nur kruelajxoj, sed ankaux la amo estas cxefa temo en homa vivo kiel la multaj kiss-and-kill-filmoj montras. Tial ekzistas alfabetaj ampoemoj, kvankam ili perdis cxian rilaton al originala besta temo:

Antaux multaj monatoj aux jaroj
Belega virino konatigxis al mi.
Certe placxas al mi la belaj haroj,
Cxarmas via rideto, mirinda estas vi.

Dum la enua longa tempo sola
Estis en cerbo nur espera vento.
Forgesita la patrina mano mola,
Gepatrojn ne sercxas la sento.

Gxojon kauxzas la reva plenumo
Hele brilas encerbe la suno.
Hxoroj kantas je cxiu brakumo
Inundas fluso tirita de la luno.

Jam ofte trafas nin malcxeesto,
Jxetas nin en malvarmegan veteron.
Kaj nur telefono ebligas ama resto,
Ligon donas ankaux sendi leteron.

Mirinde postvivas tion la amo
Neniam sxajnas fini la sentado.
Ofte oni konatigxas pri la samo
Per vortoj nur en poeta verkado.

Restas nur revoj pri mia amikino
Samideanino, nur vi min interesas.
Sxajnas ke la atendo estas sen fino.
Tamen mi vin vere neniam forgesas.

Unufoje denove tamen renkontigxi sukcesos
Uxao-uxaoj ne akompanos nin al privata cxeesto.
Vere mi faros, kion gxis tiam mi nur promesos:
Zorgi por vi tiel, kiel kuna vivo igxas festo.

Delonge oni scias, ke la vera plej bela amo estas tiu de sxafisto kun juna belino. Pri tiu temas la sekvanta alfabesto, en kiu ne la versoj sed la vortoj komencigxas lauxalfabete. Plue pro la sxafisto revenas la konekto al bestoj, nome al sxafoj kaj hundoj. Cxar cxiu vorto komencigxas per fiksita litero, la enhavo ne plu klare videblas kaj la leganton helpas resumo: Sxafisto amas nesukcese belulinon kaj frenezigxas pro jxaluzo kaj amo. Tial li forgesas sian laboron, sed la fidela hundo plu kunigas la sxafaron. Mallonge dirita, ne virinoj sed hundoj indas esti amataj.

Amatino bela certe cxarmas. Dolcxumo esperanton frenezigas.
Gajulo gxoje heroe hximeran idilion jejxuras jxaluzege.
Kaj laborulo mankas, neniu ordonulo perditajn revenigas.
Sed sxafaron tamen unuigas uxao-uxao vere zorgemege.

referencoj

  1. biblio 1978