skriboj de la mondo / aboco / literumaj alfabetoj, eldono 1a, de 1999-12-15, auxtoras: e. grimley evans

literumaj alfabetoj

Mi konstante suferas pro la manko de facile distingeblaj Esperantaj nomoj por la literoj. Cxiufoje, kiam mi parolas telefone kun alilanda esperantisto, kaj iu el ni volas komuniki la literumon de nomo aux simile, multe da mono perdigxas, kaj la komunikita literumo tamen preskaux cxiam enhavas eraron. Nomado de la literoj ne estas pseuxdoproblemo, kiel la landnomoj; gxi estas urgxa praktika problemo, kies adekvata solvo povus tuj sxpari monon. Kion ni faru?

mesagxo de la auxtoro el SCE, 1994-09-27

enhavo: kriterioj por krei literuman alfabeton - proponitaj alfabetoj - nombroj - resuma tabelo - referencoj

kriterioj por krei literuman alfabeton

La elektitaj vortoj estu:

proponitaj alfabetoj

Aliaj ideoj estas:

nombroj

Pri nombroj oni plurfoje proponis la uzadon de "sis" anstataux "ses".

szilvasi informis, ke inter radioamatoroj jam delonge oni uzas (proponas) anstataux "sep" uzi "septe".

resuma tabelo

jaro 1987 rauhamaa 1994 MacG alia eblo Edmundo 1
alfa amo Arteza Aglo Alfo
bravo barbo Bati Birdo Barbo
cigaredo centro Citi Caro Caro
cxefo cxambro Cxirkaux Cxarmo Cxampano
delta danco Dolcxa Dando Delto
ehxo estro Eduki Etno Ehxo
floro fero Firma Fisxo Floro
golfo gasto Gusto Giga Gramo
gxojo gxojo Gxui Gxenevo Gxenevo
hotelo hejmo Haltu Hajko Hajko
hxaoso hxoro Hxoro Hximero Hxaoso
indiano inko Ibiso Ido Ido
Juliet' jaro Jene Jako Jako
jxuro [mankas] Jxauxdo Jxurnalo Jxurnalo
kilo kuko Koni Kubo Kuko
luno lingvo Lasta Ludo Litro
masxino mano Morgaux Mosxto Mosxto
novembro nokto Neuxtra Nepo Nepo
oktobro ordo Oferi Ondo Ondo
papo paco Pace Perlo Papo
rekordo regxo Rugxa Ritmo Romo
sofo songxo Simple Supo Supo
sxilingo sxipo Sxajni Sxafo Sxilingo
triumfo tablo Tute Tetro Tablo
uniformo urso Umbelo Ulo Urso
uniform-hoko uxato Uxato/Vato u-hoko U-hoko
Viktoro vento Vole Vodko Vodko
zuluo zono Zorgi Zebro Zebro

referencoj

  1. broccatelli 1997
  2. jaro 1987
  3. langley 1994
  4. rauhamaa 1994
  5. silfer 1992
  6. simono 1996
  7. szilvasi
  8. tietti 1995