aldonaj signetoj bezonas komputajn kodojn ekzemple en tex (redaktilo) aux en html (normo de ttt-dokumentoj), sed ankaux nomojn. la auxtoro cxi tie prezentas kromsignojn uzatajn kun grekidaj, alivorte grekaj, latinaj kaj cirilaj literoj.
enhavo: tabelo - gxeneralaj notoj - dekstra korno, maldekstra korno - cirkumflekso - tremao - superstreko, superpunkto, subpunkto, substreko - ronda hoketo, pinta hoketo - longa tremao - arko - subhoko - ringo - trastreko - referencoj
En la unua kolumno estas Esperanta nomo de la kromsigno.
La dua kolumno montras la TeX-komandon por aldoni tian kromsignon al la sekvonta signo; se TeX ne povas aldoni la kromsignon al ajna signo, mi metis inter krampoj TeX-komandon por fari literon, kiu havas la kromsignon.
La tria kolumno enhavas HTML-kodajxon por Latin-1-litero, kiu havas la kromsignon, se tia ekzistas.
La kvara kolumno havas SGML-nomon de signo, kiu enhavas la kromsignon.
nomo | tex | html | sgml | ekzemplo |
---|---|---|---|---|
dekstra korno | \' | ó | ||
maldekstra korno | \` | ò | ||
cirkumflekso | \^ | ô | ||
tremao | \" | ö | ||
tildo | \~ | õ | ||
superstreko | \= | ō | ||
superpunkto | \. | ż | ||
ronda hoketo | \u | ŭ | ||
pinta hoketo | \v | č | ||
longa tremao | \H | ő | ||
arko | \t | |||
subhoko | \c | ą | ç | |
subpunkto | \d | |||
substreko | \b | |||
ringo | {\aa} | å | ||
trastreko | {\o} | ł | ø |
La nomoj akuto kaj malakuto sugestas vokalkvaliton kaj ne estas bonaj tipografiaj terminoj.
Bona gxenerala termino estas cirkumflekso, sed cxapelo estas la kutima nomo, kiam temas pri Esperantaj literoj.
(En la antikva greka lingvo cirkumflekso signis levigxan-falan tonon, kaj en PIV aperas sub tono la esprimo cirkumfleksa tono, kiu supozeble aludas tion. pokrovskij 1995 asertas, ke en la rusa lingvo cirkumflekso estas speco de akcento, kaj volas pro tio eviti la Esperantan vorton!)
En la SGML-normoj trovigxas ĉ
, sed ň
.
Laux PIV dierezo estas alternativa nomo, tamen pli bone estus diri, ke tremao signas dierezon en la franca kaj umlauxton en la germana.
Evidentaj neologismoj. Oni povus ellasi la prefikson super- aux sub- en la kunteksto de lingvo, kiu uzas nur unu el la du specoj. Kaj oni povus uzi la prefikson sur- anstataux super-.
La kromsignon super la Esperanta litero ux oni tradicie nomas
hoketo; laux la cxehxa-esperanta vortaro (hromada
1989) ankaux h\'a\v{c}ek
estas hoketo. La adjektivo
ronda aux pinta distingas ilin, sed en klara kunteksto suficxas
simple hoketo. Anstataux ronda hoketo la vortaro angla-esperanta
(benson 1995) proponas la neologismon brevo. Anstataux
pinta hoketo PIV havas la esprimon duobla korno, kiun benson
1995 sxangxis al dukorno. Laux pokrovskij 1995
iuj uzas por ronda hoketo la nomon bireto.
Cxi tiu signo estas uzata nur en la hungara, laux mia scio. Oni povus nomi gxin duobla dekstra korno. (Mi ne scias, cxu duobla maldekstra korno estas efektive uzata en iu lingvo, sed LocoScript-2 kapablas presi gxin.) Tamen hungaroj manskribas gxin kun vertikalaj, ne oblikvaj strekoj, do versxajne la nomo longa tremao, kiun oni jam uzas en programo de Monato, estas pli bona.
Cxi tiu signo estas kurbo kun la kavo direktita malsupren kaj kutime ligas du vokalojn. benson 1995 proponas la neologismon ligaturo por la similaspekta (kaj similsenca) muzika signo. Ligsigno estas alia eblo.
Kromsigno kun la formo de hoko sub litero. Oni povas distingi tri formojn:
La vorto cedilo estas uzata por ambaux specoj de subhoko sub konsonanto;
sxajne pluraj normoj ne distingas inter tiuj du specoj, ekzemple en SGML:
ç
ş
&gcedil;
ţ
. Tamen la SGML-normo ja distingas inter franca cedille
kaj pola ogonek
: ç
ą
.
A-ringo ekzistas en la dana, norvega kaj sveda, kaj en la komune finnlanda alfabeto. En la sveda oni rigardas gxin kiel apartan literon, kies nomo estas gxia sono (fermita o-sono, dum o sonas kiel Esperanta [u]); la sveda alfabeto finigxas per: ... z, å, ä, ö. Majuskle Å estas ankaux internacia simbolo de anstromo.
En la finna oni nomas a-ringon ruotsalainen o
, "sveda o"; gxi
ne estas uzata en la finna lingvo mem. Sxajne ne ekzistas Esperanta nomo de
la litero en gxenerala uzado inter svedaj esperantistoj; ili uzas la svedan
nomon (iom konfuze). La supersigno havas la nomon ring
en la
sveda (ringen
= "la ringo").
U-ringo ekzistas en la cxehxa (sed TeX ne konas gxin). En la
cxehxa la nomo de la litero estas u s krou\v{z}kem
[uskrouxjxkem],
"u kun rondeto/cirkleto", kaj la supersigno mem estas krou\v{z}ek
,
"rondeto/cirkleto".
En fonetiko ringo super konsonanto indikas senvocxecon; supre dekstre gxi havas almenaux du aliajn signifojn.
El la diversaj ebloj, cirkl(et)o, rond(et)o, ring(et)o, mi nun emas elekti la nomon ringo, cxar ringo implicas ion konkretan, kaj por mi gxi implicas ion malpli grandan ol cirklo, kaj gxi estas mallonga vorto, kiu pli tauxgas do por literumado ol ekzemple cirkleto.
L-trastreko estas uzata ekzemple en la pola, kaj o-trastreko
estas uzata ekzemple en la dana. Ekzistas ankaux aliaj literoj kun trastreko
en diversaj lingvoj. Evidente la pozicio de la trastreko forte dependas de
la litero, al kiu gxi estas aldonata, kaj plej ofte oni konsideras la trastrekitan
literon kiel apartan literon, ne kiel literon kun kromsigno. La SGML-nomo
ne montras rilaton inter ł
kaj ø
.