enhavo: cxiuliterajxo
cxiuliterajxoj estas farataj lude, konkure pri plej mallonga frazo. tipografiistoj uzas ilin en tiparaj samploj.
famas "la vigla bruna vulpo trans-saltas la pigran hundon", 35-litera:
the quick brown fox jumps over the lazy dog.
tre koncizas "rapide ondantaj zefiroj tedas bravan gxim-on", 29-litera:
quick wafting zephyrs vex bold jim.
provizis kaj konservas kopirajton bjørn a. bojesen, bab@spray.se pri jenaj du ekzemploj.
primokas la konatan anglan ekzemplon "nauxza pro drinkejo kaj viskio la vulpo ekmangxis meksikan kecalon", 42-litera:
sløj af pub og whisky åd ræven en mexicansk quetzal.
multpli koncizas "longdauxra televid-kvizo kun jutlanda ularo en - ekzemple - la necesejo de insulo ærø", 29-litera:
lang tv-quiz med jysk hob på fx ærø wc.
famas "portu cxi oldan viskion al la blonda fumanta jugxisto", 37-litera:
portez ce vieux whisky au juge blond qui fume.
famas "du boksistoj trapelas eva-n tra la urbo sylt", 35-litera:
zwei boxkämpfer jagen eva quer durch sylt.
el la sce-forumo, 32-litera:
he, mihxcxj', jxauxdgrafbluzpec' vektsxangxos!
el la sce-forumo, 41-litera, iom pli senca:
eble cxiu kvazauxdeca fusxhxorajxo gxojigas homtipon.
"plena je ricxajxoj kartago prifestis libian triumfon" far jim reeds, 42-litera:
gaza frequens libycos duxit karthagos triumphos.
"sveda eks-gravulo suficxe freneza pri kvantum-fiziko", 40-litera:
zweedse ex-vip, behoorlijk gek op quantumfysica.
kun la ij-ligajxo, "korpe placxa sed timema pro nagx-kostumo", 33-litera:
sexy qua lijf, doch bang voor het zwempak.
"en sudaj veproj estis citruso -- ja, sed falsa ekzemplero", 44-litera: