skriboj de la mondo / indeksoj / skriba terminaro laux aboca ordo, eldono 6a, de 2003-07-31, auxtoras: jx. vasxe

skriba terminaro laux aboca ordo

 

enhavo: a b c cx d e f g h i k l m n o p r s t u v

a

aboco
ordiga listo de signoj de iu skribo.
abocajxo
gxenro de latinida skribarto, kiu konsistas el grafika kunmeto de aboco.
akvomarko
auxtentiga marko de paperfabriko ete enreliefa en la folio, ofte videbla nur per tralumado.
alfabeto
  1. ano de skribfamilio el mezoriento, rekonebla per aboco ekanta per a, b...
  2. = aboco
  3. = fonemskribo
alineo
kompakta serio de orde legotaj linioj.
antauxfaco
unua, preferata aux iel cxefa flanko de folio.
arabesko
ornamo el implikitaj elipsoj aux aliaj strekoj kiu plilongigas literan strekon ekster la linion.
argiltabulo
skribsurfaco konsista el mantenebla tabuleto el sekigita argilo. oni surnotas gxin per premkalamo.
argiltabuloj tipe 5cm largxaj kaj 10cm altaj estas la klasikaj mezopotamiaj skribsurfacoj. en ili la antauxa faco rektas kaj la dorsa faco iom konveksas.
averso
= antauxfaco

b

balgolibro
libro el bendo de rande kungluitaj folioj alterne falditaj al unu kaj al la alia flanko.
belskribado
= manskribarto
betulpapero
skribsurfaco el basto de betularboj trancxita, glatigita kaj oleumita, poste kungluita en foliojn.
betulpapero uzigxis en centra azio de norda hindio gxis rusio inter 300 kaj 1600.
bibliofilio
= librokolektismo
bibliologio
= libroscienco
bibliometrio
= dokumentstatistiko
bildosigno
signo kiu rekoneble bildigas ajxon.

c

cifero
vortlitero, kiu notas nombron.

cx

cxantosigno
signo kiu provizas tekston per cxantindiko.
teamim estas la nomo de la cxantosignoj kiuj akompanas la hebrean skribon por sinagoga diservo.
cxefareo
centra parto de pagxo inter la pagxaj margxenoj, en kiu estas la cxefa teksto.
cxefsigno
skribosigno okupanta propran spacon en linio.
 
en araba skribo kelkaj cxefsignoj igxas literoj nur post aldono de punktoj.
cxiuliterajxo
frazo kiu entenas cxiujn literojn de skribo, aux almenaux cxiujn literojn de gxia kutima aboco.

d

dancoskribo
skribo per kiu oni povas noti gestojn, precipe dancajxojn.
rudolfo von laban publikigis unuafoje en 1928 dancoskribon poste kromnomatan labanotacio.
desxovo
distinga komenco de la unua linio de alineo iom ekster ties ortangulo.
diakrito
  1. = kromsigno
  2. = litermodifilo
dokumentstatistiko
kvanta studado de eldonado tra historio.
dorsofaco
dua flanko de folio.

e

ekrano
provizora skribsurfaco el ajna glata, hela, maldiafana surfaco kiun markas lumjxeta aparato.
ekslibriso
ornama etikedo surgluita sur la internan facon de libra kovrilo kaj indikanta la posedanton.
enpagxigo
kunmeto de la elementoj de dokumento sur gxian spacon.
ensxovo
distinga komenco de la unua linio de alineo iom interne de ties ortangulo.
epigrafiko
= gravurscienco

f

faskolibro
libro el stako de folioj kungluitaj, kudritaj aux iel tenataj je unu rando kaj sekve foliumebla.
plej fruaj retrovitaj faskolibroj estas el egiptio de la 0aj jaroj. de tiam ili universaligxis.
felpapero
dauxrema skribsurfaco el hauxto plejofte de sxafo, kapro aux bovo. gxin oni preparas per lavo, senharigo, priskrapo, malrapida sekigo en strecxita teno, kaj fina glatigo.
felpapero uzigxis en malfrua romio kaj okcidenta mezepoko.
filigrano
= akvomarko
flua stilo
skribostilo en kiu signoj senrompe kunigxas, precipe per literligajxoj.
herba stilo estas la tradicia nomo de japanaj fluaj stiloj skribartaj.
fonemlitero
litero kies valoro estas fonemo de la koncerna lingvo.
fonemskribo
sonskribo kiu uzas precipe fonemliterojn.

g

gestskribo
skribo, kiu notas homajn gestojn, ekzemple de dancado aux de manipulado de muzikilo.
globkrajono
notilo provizita per inkkartocxo kaj ekstrema globeto, kiu ruligxe glitas sur la surfaco postlasante egallargxan spuron.
grafologio
= skribopsikologio
gravurscienco
studado de antikvaj gravuritaj skribajxoj cele al ilia decxifro kaj historia interpreto.
euxropa gravurscienco ekis per latinaj kaj grekaj monumentoj kaj moneroj. malkovro de aliaj kulturoj vastigis gxian aplikon.
grifelo
rigida notilo kun pinta ekstremo uzata por skrape noti en molan surfacon.
mezopotamiaj kaj antikvmediteraneaj grifeloj estis uzataj por noti sur vakstabuloj.
gvidsigno
signo kiu nur helpas leganton en la grupado de aliaj literoj.
komo gvidsigne markas limon inter vortgrupoj.

h

hieroglifo
= bildosigno

i

ideografio
= vortskribo
indento
  1. = desxovo
  2. = ensxovo
  3. = krommargxeno
inksorbilo
ilo por premi sorbofolion al la surfaco.
inkstangeto
en tradicia cxina skribo inko konservata kiel solida stangeto.
ornamitaj aux parfumitaj inkstangetoj igxis ankaux kolektismajxoj.
inksxtono
en tradicia cxina skribo sxtono kun glata, iomete dekliva kavajxo uzata por prepari inkon el inkstangeto kaj akvo, kaj poste por penike preni gxin.
inktabulo
provizora skribsurfaco el gxenerale ligna tabuleto sur kiu oni notas inke kaj forlavas antaux reuzo.
inkujo
vazeto por konservo kaj pernotila preno de likva inko.
inkunablo
= prapresajxo
interlinia gloso
komento aperanta inter la linioj de la cxefteksto, ofte entenanta tradukon alilingvan.
interpunkcio
gvidsignoj kaj ties uzreguloj.
franca interpunkcia regulo postulas spacon antaux demandosigno.
intertitolo
titolo de tekstoparto aperanta ene de kolumno.

k

kajermarko
margxena marko sur kajero por eviti orderaron dum bindado. gxenerale kajermarko konsistas sur la unua pagxo el la lastaj vortoj de la antauxa kajero, kaj sur la lasta pagxo el la unuaj vortoj de la sekva kajero.
kalamo
strekilo farita el fragmita, junka, malpli ofte bambua tubeto tauxge trancxita por skribado.
kaligrafio
= manskribarto
kalkulskribo
skribo per kiu oni povas noti aritmetikajxojn.
katodekrano
provizora skribsurfaco interne tegita per etaj lumsensiloj, kiujn frapas malantauxaj elektronjxetiloj.
klaslitero
litero kies valoro estas nur senca. gxi helpas en la kompreno de najbaraj literoj, sed ne realigxas en legado.
litero ® notas ke apuda nomo estas komerce rezervita.
kodekso
= faskolibro
kojnforma skribo
= kojnoskribo
kojnoskribo
skribo ordinare strekata per enpremo de triangulekstrema kalamo en argilon, tiel ke gxiaj signoj konsistas el kojnoformaj eroj.
kolofono
informa, gxenerale fina parto de dokumento, kiu mencias cirkonstancojn de gxia faro: skribiston, mendinton, daton, lokon kaj similajn.
kolumno
vertikala spaco en kiu vicigxas linioj. pagxo povas esti unu aux plurkolumna.
komposto
= enpagxigo
konsonantskribo
fonemskribo, kiu kutime ne notas vokalojn.
kontinua skribo
vicigo de literoj sen intervorta spaco aux alia interpunkcio.
kontrauxformo
internaj blankoj inter la strekoj de skribajxo.
observo de kontrauxformoj helpas en gxusta desegnado de signoj.
koregrafio
= dancoskribo
korektosigno
signo postmetita al redaktita teksto por indiki korektindajxojn.
krajono
  1. notilo el stangeto de grafita aux alia grasa substanco en ligna tenilo.
  2. ajna notilo kiu mem portas sian rezervon de spurajxo.
krommargxeno
pligrandigo de margxeno apud aparta alineo aux grafikajxo.
kromsigno
skribosigno kiu aperas nur aldone al cxefsigno. kromsignoj kutime funkcias kiel litermodifiloj, sed ili ankaux povas esti plenaj literoj, ekzemple se ili notas vokalojn.
dekstra korno en é estas kromsigno.

l

lauxtlego
lego kun efektiva plenumo de notitaj agoj, ekzemple en parolskribo kun vocxa elparolado.
lego
plenumo de skribitan serion de agoj.
 
legosigno
karto aux sxtofa bendeto sxovata inter foliojn de libro iom elstare, marke pri loko de relego.
libro
ampleksa dokumento home portebla kaj kutime destinita al publika aux plurpersona uzo.
librokolektismo
sxato kaj akirado de belaj aux raraj eldonoj de libroj, ofte pri unu temo, el unu epoko aux iel laux komuna eco.
libroscienco
studado de fartehxniko, eldonado kaj uzado de libroj tra historio.
ligaturo
= literligajxo
lingvoskribo
= parolskribo
linio
senrompa vico de signoj orde legotaj.
linidirekto
direkto de linio en pagxo normale tenata por lego.
linidistanco
= linispano
linipasxo
= linispano
linispano
distanco inter du sinsekvaj bazlinioj.
litero
signo de parolskribo kun propra valoro.
literligajxo
kombino de pluraj literoj en unu signobildon.
litermodifilo
kromsigno aux alia grafikajxo kiu modifas la valoron de litero.
en la etiopa skribo, kelkaj vokalaj modifiloj konsistas en mallongigo de iu litera streko.

m

 
manskribarto
skribarto praktikata per nepresa tehxniko.
margxeno
spaco cxirkaux la cxefareo de pagxo.
spaco cxirkaux ajna pagxelemento, ekzemple cxirkaux ilustro.
margxena noto
noto en flanka margxeno.
mezurpunkto
en arabida kaj latinida manskribartoj, kvadrato farita per la largxo de la strekilo, uzata por mezuri la grandaojn de literaj partoj.
monogramo
auxtentiga marko el propra literligxajo de ies nomo, ofte nur de komencaj literoj.
monokondilo
= unustrekaxjo
mutlego
lego kun nur mensa plenumo de notitaj agoj, ekzemple en parolskribo kun kompreno de teksto sen vocxa elparolado.
muzikskribo
skribo per kiu oni povas noti muzikajxojn.

n

notacio
= nelingva skribo
notado
prisignado de serio de agoj per skribo.
noto
komento ligita al iu loko de la cxefteksto, grafike apartigita.
notilo
ilo per kiu oni strekas skribsurfacon.
nulsigno
senvalora signo kiu aperas nur pro literumado.
la vokala nulsigno de araba skribo nomatas sukun, tiu de hindidaj skriboj virama aux halant.

o

ortografio
= skribregularo
ostrako
= vaznotajxo

p

pagxo
faco de folio.
pagxokrado
difino de normaj bazlinioj ecx trans kolumnoj por pagxoj de dokumento.
en otomana administro pagxokrado igxis enpremita en paperon per drata modelo nomata mustar.
pagxosxablono
pagxmodelo kiu difinas spacojn de kolumnoj, margxenoj ktp, eventuale ankaux tiparajn gradojn, fasonojn, interliniojn ktp.
pagxoparo
flankcxeflankaj pagxoj de malfermita kajero.
pagxotitolo
teksteto aperanta gxenerale en supra aux malsupra margxeno kun kuntekstaj informoj, pagxnumero, cxapitrotitolo aux similaj.
paleografio
= praskriboscienco
palimpsesto
= reskribajxo
palmopapero
skribsurfaco el folioj de talipoto aux de palmira palmarbo trancxitaj, bolumitaj, sekigitaj kaj glatigitaj. oni notas per inko aux per skrapa grifelo, kaj en tiu dua okazo poste nigrigas la sulkojn.
palmopapero uzigxis en klasika hindio, gxi estas la cxefa materialo de tredolibroj.
pangramo
= cxiuliterajxo
paperpremilo
peza, ofte ornama objekto por meti sur folistakon kaj eviti gxian forgliton aux disblovadon.
papiro
skribsurfaco preparita el tigsxeloj de papirusoj (science cyperus papyrus l.).
papiro estis la klasika skribsurfaco de antikva egiptio, kaj restis en uzo en araba kaj euxropa okcidento gxis la veno de papero cxirkaux jaro 1000.
papirologio
= papiroscienco
papiroscienco
studado de antikvaj surpapiraj skribajxoj cele al ilia decxifro kaj historia interpreto.
papirologio interpretas precipe dokumentojn el egiptio, okaze ankaux el najbaraj kaj mediteraneaj landoj.
paragrafo
numerhava aux iel referencebla alineo.
parolskribo
skribo per kiu oni povas noti parolojn.
pergameno
= felpapero
piednoto
noto en malsupra margxeno de pagxo.
plugoskribo
skribo de direkto tia, ke sinsekvaj linioj legatas en inversa direkto unu de alia, plejofte kun renverso de signaj formoj.
kelkaj antikvaj grekaj dokumentoj uzas horizontalan plugoskribadon.
plumujo
skatoleto por sxirme konservi metalplumojn.
prapresajxo
libro el la frua epoko de preso.
en euxropa historio libroj presitaj antaux jaro 1501a nomatas prapresajxoj.
praskriboscienco
studado de antikvaj skribajxoj cele al ilia decxifro kaj historia interpreto.
euxropa praskriboscienco ekis en la 1600aj jaroj pro la jura bezono auxtentigi malnovajn dokumentojn.
premkalamo
rigida notilo uzata por preme noti en molan surfacon.
mezopotamiaj premkalamoj estis triangulaj je unu ekstremo kaj rondaj je la alia. per la triangula ekstremo oni enpremadis en argiltabulojn ordinarajn literojn, per la ronda ciferojn.
preso
notado per masxina premado de inversaj formoj al skribsurfaco.
preso inventigxis plej frue en cxinio aux en koreio.
presareo
centra areo de pagxo inter la tehxnikaj margxenoj, kiun presilo aux printilo kapablas surskribi.

r

registrado
masxina spurado de okazajxoj.
magneta fonografo registras sonojn en maniero far homo ne legebla.
reskribajxo
dokumento kies unua teksto igxis forskrapita antaux reuzo.
felpaperaj kaj papiraj reskribajxoj konservis antikvajn tekstojn en siaj enaj tavoloj.
reverso
= dorsofaco

s

sigelo
ies auxtentiga marko sur dokumento aux ajxo, reliefe enpremata en molan substancon per inversforma figureto.
signaturo
= kajermarko
signobildo
unu el la eventuale pluraj formoj de signo. la elekto de uzota signobildo dependas ofte je kuntekstaj skribreguloj, malpli ofte je estetikaj aux pure fantaziaj konsideroj.
etuskla a kaj granduskla A estas du signobildoj de sama litero.
silabskribo
sonskribo, kiu uzas literojn precipe kun silabaj valoroj.
silenta lego
= mutlego
skribo
signaro kun uzreguloj, per kiu oni povas materie prezenti serion de agoj.
skribarto
uzo de skribosignoj por grafika efekto.
skribdirekto
skribregulo kiu indikas kiel vicas legotaj signoj.
la frua greka skribo uzis ambaux allivan kaj aldekstran skribdirekton, kelkfoje la alternan.
skribilo
ilo rekte uzata en notado, kiel notilo, skribsurfaco aux spurajxo.
skribmasxino
= tajpilo
skribmaterialo
skribilo aux alia ajxo implikita en skribado.
skribopsikologio
induktado pri ies personeco el ties manskriba stilo.
skribregulo
regulo pri la uzo de signoj: kiajn valorojn ili havas, kiel oni vicigu ilin, ktp.
laux korea prononca skribregulo la literkombino o plus i elparoligxas [we].
skribsistemo
= skribo
skribsubajxo
leda aux alisubstanca moleta tapisxo kusxa sub la skribsurfaco.
skribsurfaco
materialo kiu post notado konservas skribosignojn.
sonlitero
litero kies valoro estas sonajxo.
en la lingvo internacia la litero a notas la sonon [a].
sonskribo
skribo kiu notas precipe auxdeblajn sonojn, ekzemple de lingvo aux de muziko.
sorbofolio
folio el sorbopapero uzata por fordabi troan inkon el jxusa notajxo.
sorbopapero
papero farita sen gluo kaj sekve tre ensorbiva.
spurajxo
substanco kiu dauxre markas skribsurfacon post notado.
stampo
ies auxtentiga marko sur dokumento aux ajxo, surpremata per inkizita inversa figureto.
strekordo
skribregulo kiu indikas en kiu ordo kaj direkto notanto desegnu la diversajn partojn de signo.
en antikvaj latinaj lernejoj strekordo estis instruata per lignaj tabuloj kun literformaj sulkoj.
subskribo
auxtentiga notado de sia nomo sur dokumenton aux sur ajxon.

t

tabelo
arangxo de teksto laux horizontalaj kaj vertikalaj vicoj por prezenti kombinojn aux kalkulojn.
tabelnotacio
= gestskribo
tabuleto
ink aux vakstabulo.
tajpilo
tujprinta aparato regata per klavaro.
tehxnika margxeno
flanka rando de pagxo, kiun presilo aux printilo ne kapablas surskribi.
tipografio
preso per litertipoj.
titolpagxo
pagxo el inter la unuaj, kiu surhavas la verkan titolon, auxtornomon kaj eldonindikojn.
transliterado
redono de teksto el unu skribo per alia skribo.
transskribado
notado de lingvo per kutime por gxi ne uzata skribo.
tredolibro
libro el folioj kuntenataj per sxnureto tredita tra unu aux du truetoj.
tredolibroj el palmfolioj estis komunaj en klasika hindio.
tusxoskribo
skribo kies signoj estas destinitaj al palpado prefere ol al vidado. tusxoskriboj uzatas precipe de blinduloj.
brajlo igxis en la 20a jarcento la plej vaste uzata tusxoskribo.

u

unustrekajxo
gxenro de greka skribarto konsistanta el kontinua, tutteksta literligajxo.

v

vakstabulo
provizora skribsurfaco el gxenerale ligna tabuleto kun malprofunda kavajxo tegita per malhela vakso. oni notas per grifelo, strekante la vaksan tavolon, kaj oni forigas glatige.
vakstabuloj uzigxis en romio kaj euxropa mezepoko, probable ankaux pli antikve.
vaznotajxo
notajxo sur ruba vazpeco.
tekstoj el cxiutaga vivo de antikva mediteraneo retrovigxis en vaznotajxoj.
vocxlego
= lauxtlego
volvlibro
libro el unu bendo de rande kungluitaj folioj spirale kunvolvita dum neuzo, kaj elvolvata dum lego.
volvlibroj uzigxis en antikvaj egiptio, cxinio kaj romio.
vortlitero
litero kies valoro estas vorto.
la vortlitero $ notas la vorton dolaro.
vortskribo
lingva skribo kiu uzas precipe vortliterojn.