skriboj de la mondo / parolskriboj / kopta skribo, eldono 3a, de 2001-04-15, auxtoras: jx. vasxe, ilustris: l. lo

kopta skribo

epoko -100aj gxis 1300aj jaroj, poste nur en rita uzo de la kopta kristana eklezio
loko egiptio
tipo fonem-skribo
signoj 34 literoj: 31 fonemaj, 1 silaba, 2 vortaj (ciferaj)
direkto de live dekstren kaj de supre infren
uzo kopta lingvo (alinome nov-egipta), okaze araba lingvo, nombrado

historio

la kopta skribo uzigxis intense de la -100aj gxis la 600aj jaroj en egiptio. gxi notis la indigxenan egiptan lingvon en pluraj popolaj dialektoj. gxi aperis en la greka influo de la egiption reganta lagida regno (-323 gxis -30), alinome ptolemea regno. iom post iom gxi anstatauxis la antikvan egiptan skribon ligitan al la klasika lingvo kaj al la loka religio.

kopta aboco

kopta aboco - desegnis lawrence lo per tiparo coptic el yamada language centre

per la kopta skribo notigxis verkoj de la tiam novaj manihxea, gnoza, kaj kristana religioj. en 1930 retrovigxis la libraro de medînet mâdi kun manihxeaj verkoj el la 300aj jaroj. ekde 1946 la libraro de nag hammadi kun gnozaj verkoj ankaux el la 300aj. la vigla kristana monahxaro kompilis tradukojn de la biblio, legendojn kaj anekdotarojn pri sanktuloj, predikojn, monahxejajn regularojn, apokalipsojn, sanktajn poemojn.

ekde la 600aj jaroj la araba regado en egiptio favoris arabajn lingvon kaj skribon kaj islamon. la koptaj lingvo kaj skribo grade sxrumpis al privata uzo de la kristana minoritato. inter la 1100aj gxis la 1500aj ili atingis staton de nur rita afero de la kopta eklezio.

signaro

la kopta literaro rezultas de provoj noti la popolan egiptan lingvon per grekaj literoj. 24 grekaj literoj ne suficxis, kaj oni pruntis el la egipta flua stilo (demotika) de 5 gxis 11 literoj. tiu pluso stabiligxis al 7 aux 8 literoj en la du precipaj verkaj dialektoj.

la ordo konformas al tiu de la greka aboco. 7 plusaj literoj listigxis fine por sonoj sx f hx h jx cx ti. unu sxovigxis (en unu dialekto) en la 6an lokon.

prova redono de la liter-nomoj en komuna lingvo povus soni jene: alfa vita gama delta ej so zeta eta teta jota kapa lauxla mi ni ksi o pi ro sima taux epsilon fi hxi psi oux sxej fej hxej hori jxenjxa cxima ti.

ortografio

nenia informo.

aspekto

liter-formoj fiksigxis en la 400aj jaroj laux iom formala administra stilo de la greka.

streko super literoj indikas aux mallongigon aux nombran uzon. en nombrado rolas ankaux du praaj grekaj literoj, lauxnome kopa kaj sampi.