skriboj de la mondo / parolskriboj / gota skribo, eldono 1a, de 1999-08-01, auxtoras: jx. vasxe

gota skribo

epoko 300aj gxis 500aj jaroj
loko bulgario, poste italio
tipo fonem-skribo
signoj 27 literoj: 25 sonaj, 2 vortaj (ciferaj)
direkto de live dekstren kaj de supre infren
uzo gota lingvo, nombrado

historio

la gota skribo uzigxis por verki en la gxerman-familia lingvo de la gota nacio. en la 200aj tiu popolo logxis sinsekve en ukrajno, en rumanio, en bulgario. en la 300aj la konstantinopola cxef-episkopo misiis al vulfilo (cx. 311 gxis 383) prediki la kristanan religion (laux la ariana skolo) inter la gotoj. la nova episkopo iniciatis tradukon de la biblio, kaj por tio adaptis la grekan skribon al la gota lingvo. gotoj poste disigxis al vizigotoj, kiuj almigris sudan francion kaj hispanion, kaj al ostrogotoj, kiuj almigris italion.

gota aboco kun precipaj valoroj

gota aboco kun precipaj valoroj - per tiparo "gothic 1" el yamada language center, 1994

la gota skribo restas en nur deko da dokumentoj. cxi tiuj karas al lingvistoj, pro ke ili registras plej fruan ekzemplon de gxermana lingvo. plej famas la argxenta libro (latine codex argenteus), luksa evangeliaro probable farita en raveno, italie, en la 500aj jaroj por la regxo de gotoj kaj romianoj teodorihxo la granda (cx. 455 gxis 526). la restaj folioj de gxi konservatas en la upsala universitato en svedio. ekzistas krome kelkaj gotaj reskribajxoj, margxenaj notoj, kaj etaj dokumentoj.

signaro

la manoskripto de salcburgo konservata en la viena nacia biblioteko, auxstrie, entenas du got-skribajn abocojn. ili vidigas ordon tian, ke la pruntitaj grekaj literoj konservu sian originan rangon, kaj per tio sian nombran valoron. ankaux pro tio la du nur ciferaj literoj okupas la 18an kaj 27an lokojn mikse kun son-literoj.

pri liter-nomoj nenia informo.

ortografio

kelkaj reguloj konindas. ekzemple ei valoras longan i, inter-vokala b kaj d igxas frotaj sonoj, au sxangxas sian voloron depende je sekva konsonanto, ktp. cxio laux prononc-historiaj supozoj!

en latinida transskribo, fakuloj ofte uzas þ aux th por la 9a litero, y por la 15a, ch por la 24a kaj hw por la 25a. ili ankaux uzas dekstran kornon sur unu aux alia vokalo por distingi diversajn prononcojn de vokal-grupoj.

aspekto

en la gota skribo nombra uzo de litero estas indikita per supra streko aux ambauxflankaj punktoj, kiel en multaj sam-epokaj euxropaj skriboj.

la kontrakto de napolo kaj parte la manoskripto de salcburgo entenas stilon pli fluan, ol tiu de aliaj manoskriptoj.