skriboj de la mondo / parolskriboj / meroa skribo, eldono 1a, de 1997-06-18, auxtoras: l. lo, elangligis: jx. vasxe

meroa skribo

epoko -200aj gxis 400aj jaroj
loko nubio (sud-egiptio) kaj sudano
tipo silab-fonema skribo
signoj 24 literoj: 15 konsonantaj, 4 vokalaj, 4 silabaj, 1 interpunkcia
direkto prefere de supre infren, aux de dekstre liven kaj de supre infren
uzo meroa lingvo (ne plene decxifrita)

historio

meroa skribo, bilda stilo 1

meroa skribo, bilda stilo 1 - desegnis l. lo, 1997

la meroa skribo uzigxis de la -200aj gxis la 400aj jaroj en la regxlando kusx. cxi tiu situas en la nila valo inter filao en nubio kaj hxartumo en sudano.

oni retrovis malpli ol mil meroajn tekstojn.

decxifro

de la brita klerulo francisko llewellyn griffith (1862 gxis 1934) venis la precipa kontribuo al decxifrado de la meroa skribo. li divenis la son-valorojn de signoj komparante proprajn nomojn en tekstoj meroaj kaj egiptaj. tamen kleruloj vocxe legas, sed ne komprenas la tekstojn. la meroa lingvo sole staras, sen parencaj lingvoj, vortoj kaj gramatiko restas neinterpreteblaj.

signaro

meroa skribo, flua stilo 1

meroa skribo, flua stilo 1 - desegnis l. lo, 1997

siajn formojn la meroa skribo depruntis de la egipta, sed gxi funkciis suficxe malsimile.

laux unua ekrigardo la son-valoroj sxajnas stranga miksajxo de fonemaj kaj silabaj signoj.

fakte la sistemo estis ia minimumisma silabaro simila al la pra-persa.

ortografio

meroa skribo, bilda stilo 2

meroa skribo, bilda stilo 2 - desegnis l. lo, 1997

signoj sxajne konsonantaj fakte staras por la respektiva konsonanto plus vokalo a. sed la sama signo nur konsonantas, se gxin sekvas vokalo i, e aux o. la bildo por a aperas nur vort-komence, kie a eventuale sonas kiel tuta silabo. ankaux nudan, sen-vokalan konsonanton indikas la litero e post la konsonanto. gxi markas la foreston de la implicita vokalo a.

aspekto

meroa skribo, flua stilo 2

meroa skribo, flua stilo 2 - desegnis l. lo, 1997

du precipaj stiloj aperas, nome la bilda (hieroglifa) kaj la flua. bilda stilo linias de supre infren kaj aperas preskaux nur sur monumentoj.

la pli ofta flua stilo kutime horizontalas de dekstre liven. en cxiuj okazoj leg-direkto frontas al la figuroj (ekzemple se bov-aspekta signo rigardas al dekstro, tiam eklegu de dekstre liven).

referencoj