skriboj de la mondo / parolskriboj / pra-persa skribo, eldono 1a, de 1997-08-01, auxtoras: l. lo, elangligis: jx. vasxe

pra-persa skribo

epoko -500aj gxis -300aj jaroj
loko irano, suda irako
tipo silaba skribo
signoj 42 literoj: 36 silabaj, 5 vortaj, 1 interpunkcia, plus nombroj
direkto de live dekstren kaj de supre infren
uzo pra-persa lingvo

historio

epoke de la unua granda persa imperio, la ahxemenida regno (-700 gxis -330), cxirkaux jaro -500a, la tiama persa lingvo ek-notigxis per kojneska silab-signaro.

gxi estas la lasta kojneska skribo en historio, probable kreita nur por prestigxaj dokumentoj kaj monumentoj. samepokaj administrajxoj uzas la elaman aux en la aramean skribojn.

pra-persa skribo, nombraj literoj

prapersa skribo, vortliteroj - desegnis l. lo, 1997.

decxifro

pra-persa skribo, vort-literoj

prapersa skribo, sonliteroj 1 - desegnis l. lo, 1997.

la decxifron komencis la germano georgo frederiko grotefend [grotfent] (1775 gxis 1853) kaj plenumis la brito henriko creswicke rawlinson [rolinsn] (1810 gxis 1895). ili studis precipe la 3-lingvan venko-rakonton postlasitan de la persa regxo dario la 1a (da:riusx, -521 gxis -486) sur la klifo de behistun (alinome klifo de bisotun) en la tiam nekonataj pra-persa, elama kaj babilona skriboj. helpis scio de la avesta lingvo.

signaro

cxi skribo ne rekte imitis aux adaptis la sumeran kaj akadan. gxi uzis novajn signojn. pro tradicio ili konservis kojneskan aspekton, sed forme originalis.

pra-persa skribo, silabaj literoj

prapersa skribo, sonliteroj 2 - desegnis l. lo, 1997.

ortografio

la pra-persa silaba skribo restis tre skema en tio, ke sonoj kiaj pu notigxis per pa kaj u. gxenerale konsonantoj aperas per signo x-a, en kiu x estas la celata konsonanto.

referencoj