epoko | -1500 gxis -400 |
---|---|
loko | cipra insulo en mediteranea maro, kelkaj dokumentoj el egiptio |
tipo | silab-skribo |
signoj | 54 literoj plus kelkaj |
direkto | plejofte de dekstre liven (okaze de live dekstren) kaj de supre infren |
uzo | antikva cipra lingvo (nekomprenata), arkadia-cipra greka lingvo ekde -1200 |
cipra notado de la greka lingvo - desegnis l. lo
insulo cipro dum pluraj jarmiloj enlogis divers-kulturajn popolojn. gxia nomo parencas kun la vorto kupro en pluraj euxropaj lingvoj. historie gravas gxiaj antikvaj ne grekaj kaj ne alfabetaj skribajxoj. la unuaj ekzempleroj datumas sxajne la -1500ajn jarojn kaj ne komprenatas. komparoj klare montras, ke la cipra silabaro derivas de la pra-kreta, kaj sekve iel gxemelas kun la micena.
unuajn tekstojn hodiaux komprenatajn produktis la grekaj koloniantoj ekde la -1200aj jaroj.
la skribo uzigxis plu gxis en la -400aj jaroj. fine la forta greka influo pro la konkeroj de aleksandro la 3a el makedonio (-356 gxis -323), alinome aleksandro la granda, kadukigis gxin.
malfruajn, grek-lingvajn tekstojn decxifris g. smith [smit] en 1872.
la valoroj [xa] [xe] [zo] estas hipotezaj. [ga] aperas nur en kelkaj dokumentoj.
cipra skribo 1 - desegnis l. lo.
cipra skribo, 2 - desegnis l. lo.
la cipra skribo