epoko | 800aj gxis 1200aj jaroj |
---|---|
loko | ukrajno, bulgario, makedonio |
tipo | fonem-skribo |
signoj | 40 literoj |
direkto | de live dekstren kaj de supre infren |
uzo | slavona lingvo |
de pli ol 1000 jaroj uzigxas diversaj cirilidaj skriboj por noti slavajn kaj kelkajn centr-aziajn ne-slavajn lingvojn. paralele dum la frua epoko de skribo en orienta euxropo ekzistis alia skribo, la glagolica, nomata laux la slavona glagol kiu signifas vorton.
strangete, sxajnas ke la slavonan glagolican skribon inventis sankta cirilo, kaj tute ne la laux li nomitan cirilan. iuj pensas, ke studentoj de li iniciatis la cirilan por anstatauxi la glagolican. cxu ia monahxa mastra-discxipla konkurado?
bernard comrie el la universitato de suda kalifornio trovis pli versxajnan tialon, kial glagolica kaj cirila skriboj konkuris. li teoriis, ke la glagolica inspirigxis de grekaj fluaj skriboj, dum la cirila derivigxis de bizancaj t.n. uncialaj stiloj jam uzataj en manoskriptoj. povas esti, ke studentoj de sankta cirilo jugxis la glagolican malsolena kaj ne konvena por eklezia uzo (diris s. hersey) pro ties fluaj formoj, kaj la cirilan faris laux jam rite uzata modelo.
preskaux cxie la glogolica skribo cedis antaux la cirila post la 1100aj jaroj. nur en kroatio gxi estis plu uzata gxis en la 1800aj jaroj far la katolika eklezio kiel "kroata glagolica".
la plej antikvaj slavaj dokumentoj registras la lingvon konatan kiel eklezian slavonan. gxi aperas kaj en 44-litera cirila skribo, kaj en glagolica skribo simila al la cxi tie bildigita.
slavona glagolica aboco - desegnis l. lo, 1997
la kroata stilo similas al la slavona, sed gxi enhavas malpli multaj literoj kaj gxiaj formoj pli ortas.
koran dankon al s. hersey (shersey@mindspring.com) pro sciigoj pri la cirila-glagolica konkurado.