skriboj de la mondo / parolskriboj / sud-arabia skribo, eldono 1a, de 1999-09-30, redaktis: jx. vasxe, ilustris: l. lo

sud-arabia skribo

epoko -800aj gxis 500aj jaroj
loko jemeno, kaj dise en najbaraj landoj
tipo konsonant-skribo
signoj 29 konsonantaj literoj, 1 interpunkcio, 2 nombraj literoj kaj nombra uzo de aliaj
direkto de dekstre liven kaj de supre infren, okaze sinue de dekstre liven kaj de live dekstren
uzo sxebaa lingvo, madaba lingvo (alinome minea), katabana lingvo, hadramauxta lingvo, old-araba lingvo, geeza lingvo

historio

la sud-arabia skribo uzigxis de la -800aj gxis la 500aj jaroj en jemeno. komence gxi pli densis en nord-oriento de la lando apud la centr-arabia dezerto. ekde la 0aj jaroj pli aktivis la okcidentaj kaj sudaj bordaj regionoj. en etiopio lasis kelkajn skribajxojn koloniantoj, okaze en la loka geeza lingvo. pro elmigrintoj la sud-arabia sporade aperas en sauxdi-arabio, omano, egiptio kaj en la greka insulo deloso.

monogramo de regxo labu'a:n

monogramo de regxo labu'ân - cxirkaux -700.

opinias iuj auxtoroj ke la sud-arabia skribo tre antikvas, nome ke gxi ekus jam en la -1200aj. pri tio mankas materiaj pruvoj. tamen, ke almenaux praulo de gxi jam ekzistis tiom frue, tion sciigas gxia aboca ordo.

ekde la 300aj jaroj jemenon forte influis enmigroj el centra arabio. judismo kaj kristanismo instaligxis. gxenerala konvertigxo al islamo sekvis. la araba lingvo igxis komuna en la lando. la sud-arabia skribo ne transvivis tion.

restas proksimume 10000 dokumentoj, el kiuj 1000 enhavas iom longajn tekstojn. gravurajxoj enhavas formalajn tekstojn: dedicxojn de oferajxoj en temploj, solenigojn de konstruoj aux agraj posedoj, tombajxojn, dekretojn. grafitioj kaj bastonetoj notas en neformala lingvo pri cxiutago: listoj de personoj, de varoj, kontraktoj, negocaj aux privataj leteroj. grafitioj atestas pri popola scipovo de skribo. tamen la uzo de "li" aux "sxi" pri la sendanto de letero supozigas, ke skribistoj oficis en ilia redaktado.

decxifro

en 1841 la germanoj vilhelmo gesenius (1786 gxis 1842) kaj e. rödiger divenis du-trione la valorojn de la son-literoj, sin helpante per malnovaj arabaj dokumentoj.

en 1970 la jordaniano mahmu:d al-ghul kun kolegoj iniciatis decxifron de la sur bastonetoj nove retrovita flua stilo.

sud-arabia aboco

sudarabia aboco - desegnis l. lo, 1997.

signaro

cxiuj alfabetaj skriboj, idoj de la pra-kanaana aux de parenca, havas komunan abocon kun ordo a b g ktp kaj liter-nomoj alef bet gimel aux simila. konservigxis la nomoj ofte, kaj la ordo preskaux cxie (krom en hindio kaj orient-azio). la sud-arabia liter-ordo tute alias. gxi ekas per h l. tiu sud-arabia ordo tamen aperas en dokumentoj el ugarit (sirie) el la -1200aj. en la sama urbo ugarit trovigxis ankaux abocoj laux abg-ordo! el tio oni konkludis, ke la alfabetaj skriboj komence uzis du abocajn ordojn. iun el ili heredis cxiuj plu vivantaj alfabetaj skriboj, la alia konservigxis nur en la sud-arabia, kaj en gxia plu viva ido etiopa.

sud-arabiaj nombroj

sudarabiaj nombroj.

gxis en la 0aj jaroj kelkaj konsonantaj literoj de la sud-arabia uzigxis por indiki nombrojn laux mallongiga principo (litero kiu komencas nombro-nomon simbolas rekte la nombron). pluse funkciis du apartaj literoj kaj unu klas-signo krampe cxirkaux la nombroj. poste oni kutime notis nombrojn plene laux prononco.

ofte vertikalo uzatas interpunkcie inter vortoj.

ortografio

la sud-arabia ortografio ne notas duoblajn konsonantojn. gxi okaze notas vokalojn [i:] [a:] [u:] vort-fine per j h w.

aspekto

gravuritaj literoj volonte simetrias. ili altas proksimume trioble la largxon. antikvaj formoj kaj cxiuepokaj grafitoj iom hirtas kun malsamaj altoj kaj ne-paralelaj strekoj. dum regxo karib'i:l (cxirkaux -700) gravuro atingas ian klasikecon kun simplaj, geometriaj formoj el rektaj strekoj. en la postaj jarcentoj anguloj dampigxas favore al pli kurba stilo. ekde la 300aj jaroj aperas serifoj kaj pli da ornamemo.

monogramoj ofte kunplektas la literojn de regx- aux di-nomoj.

retrovitaj grifeloj supozigas ke vaks-tabuloj uzigxis. sed la sola post-restinta surfaco de flua stilo konsistas el lignaj bastonetoj faritaj el brancxetoj aux el palmo-tigoj. ili diametras maksimume 3 cm kaj longas gxis 30 cm. oni engravuris la signojn.

kutima skrib-direkto estas de dekstre liven. antikve uzigxis iom la inversa direkto. oftete literoj sinuas de dekstre liven kaj de live dektren alterne. en tiu okazo la formo de literoj turnigxas cxirkaux vertikala akso.

referencoj