skriboj de la mondo / parolskriboj / orient-ibera skribo, eldono 1a, de 1999-10-03, auxtoras: jx. vasxe

orient-ibera skribo

epoko -400 aux pli antikve gxis 0
loko de orienta hispanio (valencio kaj katalunio) gxis eta parto de sud-okcidenta francio
tipo silab-skribo parte ankaux fonema
signoj 5 vokalaj literoj, 8 konsonantaj, 15 silabaj, 1 interpunkcio
direkto de live dekstren kaj de supre infren
uzo ibera lingvo, iber-kelta lingvo, nombrado

 

iberio estas la antikva latina nomo de hispanio kaj portugalio. laux gxi oni nomas cxi tiun skribon.

historio

la orient-ibera skribo uzigxis en orienta hispanio en epoko de fenica kaj greka influo kaj gxis en la romia regado, kiu grade kovris la landon de -200 gxis 0. supozeble gxi parencas kun la sud-ibera kaj estas ido de la sud-okcident-ibera. prae la iberaj skriboj inspirigxis de la fenica. silabismon ili eble depruntis de pli antikvaj, nekonataj skriboj.

orient-ibera skribo, silabaj literoj

orientibera skribo, silabaj literoj - per tiparo "celtiber", grando 18, el tipararkivo de coron, 1996.

la orient-ibera skribo notas precipe la iberan lingvon. (tiu izolita lingvo notigxis okaze ankaux per adaptita greka kaj per la sud-ibera). la orient-ibera skribo notas ankaux la iber-keltan lingvon, de kelta familio, en la interna provinco kastilio sude de rivero ebro. probable gxi notas aliajn forgesitajn lingvojn en mallongaj, sen-interpretaj gravurajxoj.

restas proksimume 1500 notajxoj en la orient-ibera skribo. ili stampas vazojn kaj objektojn per nomo de posedanto. ili komentas tombojn. ili markas monerojn. ili aperas kiel leteroj aux kontoj en malmultaj pli longaj tekstoj.

uzantoj probable estis komercistoj, kiuj peradis inter fenicaj aux grekaj negocistoj kaj lokaj popoloj.

decxifro

en 1922 far la hispano manuel gómez-moreno (1870 gxis 1970).

signaro

la suda kaj la orienta iberaj skriboj unike miksas fonemismon kaj silabismon. kontinuajn konsonantojn l m n r s kaj similajn ili notas per apartaj literoj. tiuj efektive facile prononceblas sen vokala apogo. male eksplodaj konsonantoj k t p aperas nur en silabaj literoj kun sekva vokalo. sole-starajn vokalojn notas propraj literoj.

orient-ibera skribo, vokalaj kaj konsonantaj literoj

orientibera skribo, kosonantaj kaj vokalaj literoj - per tiparo "celtiber", grando 18, el tipararkivo de coron, 1996.

iuj nordaj dokumentoj distingas la silabajn signojn de vocxaj disde senvocxaj eksplodaj konsonantoj. ili do ne same desegnas gi kaj ki, di kaj ti, bi kaj pi kaj la ceterajn.

kelkaj literoj uzigxis ankaux nombre.

aboca ordo ne konatas.

aspekto

restas gravurajxoj sur sxtonoj kaj grafitoj sur pireneaj klifoj. sur amforoj kaj aliaj vazoj pentritaj literoj. ekde -300 moneroj. restas ankaux plumbaj lamenoj (proksimume 5 cm altajn 10 cm largxajn) kun pli longaj gravuritaj tekstoj.

literoj plejofte aspektas ne formale. sama litero aperas en suficxe diversaj formoj laux la dokumentoj.

referencoj