skriboj de la mondo / parolskriboj / fenica skribo, eldono 1a, de 1999-10-19, auxtoras: jx. vasxe

fenica skribo

epoko -1200aj gxis 200aj jaroj
loko libano, sirio, bordoj de mediteranea maro aparte en nord-afriko
tipo konsonant-skribo
signoj 22 son-literoj, plus prae 1 interpunkcio
direkto de dekstre liven kaj de supre infren
uzo fenica, pra-hebrea, moaba, aramea lingvoj kaj okaze aliaj

historio

fenica skribo, biblosa stilo

fenica skribo, biblosa stilo, cxirkaux -1000 - per tiparo phoinike, grando 18, far paolo agostini, 1998.

unuaj dokumentoj de la fenica skribo estas sag-pintoj el la -1200aj jaroj. ili notas la fenican lingvon de la popolo tiam vivanta cxe la libana mediteranea bordo. la nombro de trovajxoj tre malsamas laux urboj kaj epokoj: bibloso postlasis tekstojn el cxirkaux -1000, cidono precipe el la persa regado (proksimume -500 gxis -300), arwad pli malfruajn, tiro entute malmulton.

famas la biblosa sarkofago de ahiram retrovita en jaro 1923a far la franco pierre montet [pjer mõte] (1885 gxis ?). oni longe konsideris gxin plej antikva fenica skribajxo, el la 1200aj, sed gxi povus esti el la -1000aj.

ekde -900 la intensa fenica komercado disvastigas la sam-noman skribon cxirkaux la mediteranea maro. spuroj restas en insuloj malto, sicilio kaj sardinio, ankaux en egiptio. poste en nord-italio, sud-hispanio, kaj pliope en la cxefa fenica kolonio, kartago en tunizio (ties kulturo estas nomata punika). kun tiu penetro en okcidenton la lingvo kaj la formoj de la skribo evoluis.

decxifro

en 1758 far la franca abato johano-jakobo barthelemy [bartelemi] (1716 gxis 1795). li sukcesis dank'al greka-fenica gravurajxo el insulo malto. li disponis ankaux grek-fenicajn monerojn.

signaro

la fenica skribo probable estas ido de la pra-kanaana. pri gxi oni do rakontas la samon, nome ke

ekzemple la 1a litero bildigis bov-kapon (kun pintoj supre). gxia nomo signifis bovon. gxia sono estis la eka sono de la vorto bovo.

oni retrovis kelkajn abocojn. literajn nomojn oni nur supozas laux la hebreaj kaj arabaj.

la vort-disiga punkto uzigxis prae. klasike oni notis kontinue, sed ofte ankaux kun ioma intervorta spaco, aux kun ligoj inter literoj de sama vorto.

ortografio

la lasta, tianoma nov-punika stilo notis vokalojn per duon-konsonantaj literoj. pli antikve tio okazis nur en notado de fremdaj nomoj.

aspekto

restas precipe gravurajxoj sur sxtonoj. tamen la fenica skribo notigxis ankaux inke sur papiro kaj vaz-pecoj en pli flua stilo, de kiu nur kelkaj eroj konservigxis. tiu stilo iompostiome influis la aspekton de literoj en solidaj dokumentoj.

fenica skribo, nov-punika stilo

fenica skribo, novpunika stilo - el fiszel 1990.

pri antikvaj stiloj ne klaras, cxu diferencoj sxuldigxas al tempa evoluo aux lokaj variajxoj. ekde -500 aperas la klasika stilo kun pli altaj kaj angulaj formoj. la punika stilo uzata en la kartaga regno distingigxas per longaj malsupraj stangoj. post la malapero de tiu regno, cxirkaux 0, plu vivas en nord-afriko kaj sardinio la nov-punika stilo. gxiaj ne tre stabilaj formoj probable montras lokajn statojn de flua stilo.