epoko | -1300 gxis -1200 |
---|---|
loko | sxtateto cxirkaux la iama urbo ugarit, en okcidenta sirio |
tipo | konsonant-skribo |
signoj | 30 son-literoj |
direkto | de live dekstren kaj de supre infren |
uzo | ugarita lingvo |
la ugarita skribo unikas en tio, ke gxi estas kojneska kaj alfabeta (la pra-persa estis silaba). gxin oni uzis en la urbo ugarit en okcidenta sirio cxirkaux jaro -1300. la lando poste uzis alfabetajn skribojn, idojn de la pra-kanaana.
trovitaj arkivoj nur 20-elcente estas en la ugarita. la cetero estas en la tiama internacia lingvo, la akada. pli abundas vort-listoj, auxguraj kolektoj, sorcxoj, ol eposoj, religiaj himnoj, fabloj, sentencaroj.
en 1930 kaj 1931 decxifris dokumentojn de la nove trovita urbo-ruino la germano hans bauer (1879 gxis ?), kompletigis la francoj edvardo dhorme [dorm] (1881 gxis 1966) kaj karlo virolleaud [virolo] (1879 gxis 1968).
argilaj tabuloj faritaj en ugarit unuafoje montras la modernan abocan ordon en la sekvo 'a b g ktp. cxi tiu naskis la ordon de greka kaj latina abocoj.
ugarita aboco - desegnis l. lo, 1997.
la tekniko de argilaj tabuloj konformas al mezopotamia tradicio. tabulojn oni sekigis. brulegoj en kelkaj okazoj ilin bakis.