epoko | 0 gxis 1600 (kaj gxis nun plu et-skale) |
---|---|
loko | norda sirio, orienten laux la silka vojo gxis cxinio, nuntempe rande de sirio, turkio kaj irako kaj en kelkaj orient-hindiaj, euxropaj, usonaj, auxtraliaj komunumoj |
tipo | konsonant-skribo |
signoj | 22 konsonantaj literoj plus vokalaj krom-signoj |
direkto | de live dekstren kaj de supre infren (notado ankaux okazas de infre supren kun posta turno dekstren por legado) |
uzo | siria dialekto de la aramea lingvo, okaze araba lingvo |
siria skribo, estrangela stilo - el fiszel 1990.
en edeso (nuntempa urfa en turkio) en la 0aj jaroj ekuzigxis aparta formo de la armaeaj lingvo kaj skribo nomataj siriaj. urfa cxef-urbis en la tiama eta regxlando osroeno kaj igxis grava centro de mez-orienta kristanismo. la siria traduko de la biblio el la 200aj jaroj, laux-nome la pesxito, la kunaj komentoj kaj religiaj verkoj disvastigis la skribon orienten.
la siria restas loke praktikata far etaj komunumoj kaj studatas de biblio-sciencistoj.
siria aboco (konsonantoj), estrangela stilo - per tiparo "spedessa", grando 32, far jimmy adair, 1998.
nomoj de la konsonantaj literoj laux cherpillod 1989, 1: olaf bet gomal dolat he vav zajin hxet t.et jud kof lomad mim nun semkat `e pe code quf risx sxin tav.
la formoj de dolat kaj risx tro inter-similis. oni frue solvis tion per punkto infre de dolat kaj punkto supre de risx. tio ekis tradicion de kromsignoj.
klarigas healy 1990:
en senvokala teksto normale ne eblas distingi unu-nombron disde mult-nombron -- krom per supozo -- cxar la difero sonas nur vokale. tial marke pri mult-nombro oni ekuzis du-punkton sub o-vortoj kaj okaze sub verboj. aliaj kromsignaj punktoj helpis pri personaj a-vortoj, pri is-tempo kaj participo, cxar ankaux en tiuj okazoj diferencoj nure vokalas.vera solvo postulis inventon de vokal-nota sistemo. tia sistemo kadukigis la antauxajn krom-signojn krom koncerne d kaj r, kaj krom markado de eksploda aux respektive frota prononco de b g d k p t (kiel en la hebrea).
(...) oriente prosperis ekde la 300aj aux 400aj jaroj uzo de krom-signaj punktoj unuopaj aux duopaj, supraj aux infraj. ili notis la vokalon post la krom-signata konsonanto. la konsonantoj w j kaj ' aliflanke notis respektive [u:] aux [o:], [i:] aux [e:], [a:] aux [e:]. la tuto kovris grandan nuancaron de vokaloj. sxajnas ke gxi inspiris la hebrean vokal-sistemon.
okcidente aperis sistemo, kiun laux tradicio auxtoris jakobo el edeso (cx. 640 gxis 708), de kiu eroj de gramatikaj verkoj postrestas. tiu sistemo komunigxis cxirkaux 700. la grekaj literoj alfa, epsilon, eta, omikron kaj la greka duliterajxo omikron-ipsilon respektive notis [a] [e] [i] [o] [u]. ili skribigxis tre ete super aux sub la vokal-antauxa konsonanto. ne suficxis tio por cxiuj vokal-distingoj, pro kio pluraj krom-signaj punktoj plu restis en uzo.
siria skribo, serta stilo - el fiszel 1990.
literoj volonte ligigxas, sed la diversaj formoj de cxiu litero restas pli konstantaj ol ekzemple en la araba skribo.
en la 400aj jaroj la siria komencis tradicion de arta skribo kaj ornamado de manoskriptoj, kiu antaux-figuras la postan arab-skriban floradon. pluraj skribo-stiloj prosperis lige kun kristanaj eklezioj kaj plu uzatas.
nunaj eldonajxoj uzas la sertan stilon, kelkiam ankaux la estrangelan.