skriboj de la mondo / parolskriboj / hxitana skribo, eldono 1a, de 1997-10-20, auxtoras: l. lo, elangligis: jx. vasxe

hxitana skribo

epoko 900 gxis 1200
loko mancxurio
tipo vort-silaba skribo
signoj cxirkaux po 400 en cxiu el la du formoj de la skribo
direkto de supre infren (kaj de dekstre liven?)
uzo hxitana lingvo

historio

la hxitana regno (916 gxis 1125), laux cxinaj dokumentoj liao regno, regis pliparton de mancxurio. gxia popolo parolis altajan lingvon, versxajne el la mongola sub-grupo. por noti sian lingvon la hxitanoj fakte uzis paralele du diversajn skribojn.

la unua, kiun cxinaj dokumentoj nomis granda skribo, aperis cxirkaux 920. la dua, nesurprize nomata eta skribo, estas lauxraporte verko de la hxitana klerulo diela el cxirkaux 925 inspire el la ujgura skribo. sxajne la du sistemoj neniom havas komunajn signojn, kaj ankaux iliaj kombinoj kaj arangxoj suficxe malsimilas.

la hxitana sxtato kolapsis en 1125. ambaux skriboj uzigxis plu gxis en 1191. la hxitana skribo fine parte enfluis en la gxurcxenan skribon.

hxitana granda skribo

signaro

literoj de la granda skribo vicigxis de supre malsupren kun egalaj distancoj. tiu sistemo konsistas pliparte el vort-signoj. iujn signojn oni prenis aux rekte aux kun modifetoj el la cxina skribo. aliaj ne havas videblan rilaton al cxinajxoj, ili do supozeble libere inventigxis.

cxar de la eta skribo postrestis pli da dokumentoj, gxia strukturo estas pli bone konata. oni elkribris 370 diversajn signojn vortajn, silabajn, eble ecx unu-sonajn. la hxitana lingvo, kiel altaja, enhavis multajn plur-silabajn vortojn (kontraste al cxina unu-silabismo). sekve vortoj ofte notigxas per pli ol unu litero.

hxitana eta skribo, simplaj signoj

ortografio

kontraste al la konstantaj spacoj inter literoj de la granda skribo, la eta skribo uzas pli komplikajn arangxojn.

kunmetitaj literoj konsistas el horizontalaj liter-paroj, unu paron super alia. eventuala plusa signo (se la nombro de eroj ne paras) staras centre malsupre. kelkfoje malfacilan silabon prezentas sinsekvo de silab-literoj, el kiuj la unua indikas ekan sonon, la duan mezan sono, la tria finan sonon.

vort-litero okaze uzigxas kun silaba valoro. (tiu metodo, lauxnome rebusa, aperas en tutmondaj skriboj.) ekzemple la vorto signifanta kvin sonas [tau], kaj leporo sonas [taula]. la notajxo por [taula] entenas la vort-literon de kvin [tau] plus du literoj (eble origine silabaj) por [l] kaj [a].

hxitana eta skribo, kunmetajxoj

en transskriboj de kunmetajxoj punktoj indikas limojn inter unuopaj literoj. (la transskribo cxi tie ne konformas al ipa.)