epoko | -3200 gxis 400 |
---|---|
loko | egiptio |
tipo | vort-konsonanta skribo |
signoj | cx. 700 komunaj, cx. 6000 entute, el kiuj 100-o povas roli klas-litere |
direkto | principe ajna, en administraj dokumentoj ofte de dekstre liven kaj de supre infren |
uzo | antikva egipta lingvo |
la egipta skribo rangas inter la pli antikvaj en la mondo. diverse de la samepoka sumera, gxi fontas ne el ekonomiaj, sed el religiaj kaj historiismaj bezonoj. plej fruaj ekzemploj de gxi notas per signo-grupetoj nomojn de regxoj kaj provincoj.
iu el tiuj fruaj dokumentoj estas la fama sxmink-tabulo de narmer. narmer regxis en tre frua epoko, spit'al kio li ne aperas en tiaj listoj de egiptaj regxoj kia la regxo-listo de torino verkita dum la regxado de seti 1a (cx. -1291 gxis cx. -1279). li tamen jam regis unuecan egiption cxirkaux -3000, cxar en la bildoj de la tabulo li surhavas ambaux kronojn de norda kaj suda egiptio. multaj egiptologoj identigas lin kun meneso (cx. -3000) unua regxo de unueca egiptio. aliaj pensas, ke li sam-epokas kun regxoj skorpio kaj kaa: (ambaux iam inter -3000 kaj -2780).
praa egipta skribo, nomo de regxo narmer |
du literoj kune faras la nomon de tiu frua regxo. ilin cxirkauxas ia kadro
(lauxnome serehx
). tiu kadro, same kiel la posta kartusxo, distingas
regxo-nomojn. la supro de la nomo figuras siluro-fisxon, la malsupra cxizilon.
en la antikva egipta lingvo siluro sonas [n'r], cxizilo sonas [mr]. kune ili
legigxu [n'rmr]. tion ni vokalizas [narmer]. sed ni verdire ne scias, kiaj
vokaloj vestis la konsonantojn.
la lasta egipta skribajxo datumas la 400ajn jarojn. sam-epoke jam funkciadis kiel ordinara egipta skribo la kopta, ido de la greka kun kelkaj demotikaj literoj kompletige.
en 1822 far la franco johan-francisko champollion [sxãpoljõ] (1790 gxis 1832). li laboris super la teksto de la sxtono de rasxîd (alinome sxtono de rosetta) el -196 nun konservata en la brita muzeo, londone. gxi enhavas paralelan tekston grekan, egiptan en bilda stilo kaj egiptan en nebilda stilo. lin helpis scipovo de la egiptida kopta lingvo.
la egipta skribo similas la samepokan sumeran kaj la cxinan en tio, ke gxi kombinas plurajn klasojn de signoj:
sama litero funkcias alterne en iu aux alia klaso, ekzemple okulo povas ankaux simple signifi okulon. tio tamen ne okazas laux bontrovo, sed laux ortografiaj kutimoj.
ni ne scias, kiuj vokaloj sonis inter la notitaj konsonantoj. por oportunigo (post konstato ke tro densaj konsonantajxoj kauxzas stumblojn en la fluo de prelego) arhxeologoj interkonsentis pri norma, arbitra enmeto de vokaloj en la pra-egiptajn vortojn. ili sxovas [e] inter konsonant-parojn. la sonojn notatajn per 3 kaj renversita apostrofo (probable similaj al hebreaj alef kaj ajin) ili prononcas kiel [a]. ial tiu maniero komencis propran vivon, kaj suficxe multaj homoj iluzias al si, ke egiptaj vortoj vere prononcigxis tiel.
ekzemple regxo [r'mss] de la 19a regno egipta (cx. -1293 gxis cx. -1190) nuntempe konatas kiel ramseso la 2a (cx. -1279 gxis cx. -1213). tamen la probable gxusta eldiro de lia nomo sonis [riamesesa] se gxuste notite en akadaj dokumentoj de oficiala korespondo mezopotamia-egipta.
egiptologoj kutime distingas tri stilojn.
krom per aspekto de signoj, la bilda kaj duonbilda stiloj tute paralelas. ili ambaux same antikvas, el cxirkaux -3000. kelkaj signoj de la nebilda stilo po respondas al pluraj literoj de la bilda aux duonbilda. la paralelo inter la lasta stilo kaj la du aliaj do malpli firmas.
la duonbilda stilo jam aperas sur pot-pecoj el la regxado de kaa: (iam inter -3000 kaj -2780). ankaux kelkaj ekzemploj el la regxadoj de aha (iam inter -3000 kaj -2780) kaj den (iam inter -3000 kaj -2780) el la 1a regno egipta (cx. -3000 gxis cx. -2780). pli ampleksaj dokumentoj el la 4a regno egipta (cx. -2561 gxis cx. -2450).
praa egipta skribo live du vaznotajxoj el epoko de regxo kaa: dekstre du vaznotajxoj el epoko de regxo aha |
dum tio ke la bilda stilo forme stabilis, la duonbilda igxis pli kaj pli flua. en gxi multigxis ligaturoj. la bildo montras paralelan tekston el cxirkaux -1200.
egipta skribo sama frazo supre en bilda stilo, malsupre en duonbilda stilo |
videblas iom da similo inter la unua kaj la dua linio. tamen vi probable rimarkis ankaux, ke iuj grupoj de bildo-stilaj signoj igxas kontinuaj formoj duonbilde. ofte uzatajn liter-seriojn oni desegnadis unuforme, simile kiel okazis al a kaj e en ligaturo æ.
la plej flua formo de duonbilda stilo fine evoluis al la nebilda, kiu ne plu similas al la bilda. ekde -600 la duonbilda stilo, antauxe preferata por papira notado, uzigxis plu nur en religiaj dokumentoj. la nebilda igxis la normala stilo de kontado, notado, literaturo ktp.
la lasta ilustro montras nebildan stilon el la dokumento el -196 kiu ebligis la decxifron de la egipta skribo. gxi neniom similas al la bildaj literoj. gxiaj formoj igxis tiom fluaj ke gxi verdire pli sugestas parencecon kun la arameidaj skriboj tiuepoke uzataj en mez-oriento.
egipta skribo flua stilo el la sxtono de rosetta |