skriboj de la mondo / parolskriboj / slavonaj skriboj, el la ondo de esperanto 1998-1999, auxtoras: s. pokrovskij

slavonaj skriboj

S. Pahxomov petis min komenti gazetan artikolon pri cirilo, metodio kaj la rusa alfabeto. La temo estas ricxa kaj instrua. Precipe se oni komparas tion, kion ni opinias grava en la agado de la Tesalonikaj fratoj (la alfabeto, la Slavona literaturo), kun la prioritatoj de la Mezepoka socio de antaux 1125 jaroj. Diversaj epokoj kaj kulturoj lasis pri tio malsamajn atestojn.

Sergio Pokrovskij

enhavo: atesto slavona - la historia fono - inter Romo kaj Konstantinopolo - kiel pereis la Imperio - la relikvo de sankta Klemento - inter Romo kaj Salcburgo - la veraj patriarkoj - vanajxo, vantajxo, ventajxo - du Slavonaj alfabetoj - argumentoj - duonjarmilon antaux Renesanco - misiistaj alfabetoj - Cirilo la Filozofo - la fabelo kaj la realo - cxu hazarda koincido? - la trilingva herezo - la lingvo de Adamo - el letero de Aristeo - versio Talmuda - la kulturlingvo de la klasika epoko - la kulturlingvo de la "Sovagxa Okcidento" - pilatismo  - pri Slavono - la parencorilatoj - la skribo fenica - la alfabetoj grekaj - la Etruska alfabeto - la alfabeto Latina - kirilico - notoj - referencoj

atesto slavona

Tio estis en la tempo de mihxaelo la imperiestro greka, kaj boriso princo de Bulgario, kaj rastislavo princo de Moravio, kaj kocelo princo de Balatono1, kaj ruriko princo de Novgorodo2, en la jaro de l' mondo 6371a (862a-863a). Tiam rastislavo de moravio, inspirite de Dio, interkonsilinte kun siaj princoj kaj la moravoj, sendis al imperiestro Mihxaelo dirante:

Niaj homoj forjxetis paganismon kaj sekvas la legxon kristanan; sed venis al ni multaj instruistoj italaj, grekaj kaj germanaj, kiuj instruas al ni malsame; dum ni slavoj estas homoj simplaj kaj mankas al ni tia instruisto, kiu en nia lingvo nin gvidu al cxia justo3, por ke ankaux aliaj landoj, vidante tion, imitu nin.

Tial Bona Sinjoro4, bonvolu sendi al ni tian episkopon kaj instruiston, cxar de vi cxien disvastigxas bona legxo.

Auxdinte tion imperiestro Mihxaelo diris al filozofo konstanteno5:

-- Cxu vi auxdas, filozofo, tiun parolon? Neniu krom vi povos fari tion. Jen, mi donas al vi multe da donacoj, iru kun via frato abato Metodio. Cxar vi estas el Tesaloniko, kaj cxiuj tesalonikanoj bone parolas la slavan.

La filozofo respondis:

-- Mi lacigxis, mia korpo estas malsana, sed gxoje mi tien iros, se ili havas skribon en sia lingvo.

La imperiestro diris:

-- Mia patro, kaj mia avo, kaj multaj aliaj esploris tion, sed sensukcese.

-- Kiu do auxdacos skribi parolojn sur akvon6 kaj misfamigxi kiel herezulo? -- diris la filozofo.

-- Se vi volos, Dio donos al vi tion, kiel li donas al cxiuj petantaj sen dubo kaj malfermas al la frapantaj, -- respondis la imperiestro.

Tiam neniu auxdacis malobei Dion aux la imperiestron, laux la diro de sankta apostolo petro: "Dion timu, la regxon honoru" [1Pt 2, 17]. La filozofo foriris kaj laux la malnova kutimo li pregxis kun siaj helpantoj. Kaj baldaux inspiris lin Dio, auxdanta la pregxojn de siaj sklavoj. Li kunmetis literojn kaj skribis la vortojn de la evangelio [Jn 1, 1]:

iskoni bê slovo i slovo bê ot boga i bogì bê slovo ...
Ekgxojis la imperiestro, kaj gloris Dion, kaj sendis la filozofon kaj lian fraton kun multaj donacoj kaj jena letero al Rastislavo:
Dio, kiu volas ke cxiu ekkonu la veron kaj atingu pli altan gradon, vidis vian fidon kaj fervoron; rivelinte skribon por via lingvo, li faris niatempe tion, kio ne plu okazis de post la unuaj tempoj: ke vi estu alkalkulitaj al la grandaj nacioj kiuj gloras Dion en sia lingvo.

Tial ni sendas al vi tiun, al kiu Dio gxin rivelis, viron honorindan kaj pian, klerulon kaj filozofon ...

la historia fono

La jxusan sekcion mi kompilis el tri fontoj Slavonaj [Mhx, VK, VM], verkitaj jam post la morto de la Tesalonikaj fratoj, sed kiam ankoraux vivis iliaj discxiploj (la plej malfrua fonto [Mhx] konstatas: "Cxar ankoraux vivas vidintaj ilin".). Evidente, jam tiam la tempo elstarigis la cxefan kaj forgesigis tion, kion la roluloj mem opiniis plej aktuala kaj grava.

Cxar Rastislavo havis zorgojn multe pli urgxajn ol la filologiaj. Grandan Moravion, unuigitan cx. 830 de princo mojmiro, minacis gxia Okcidenta najbaro.

Antaux 30 jaroj la Franka Regno disfalis. La malpli agxaj nepoj de karolo la granda, ludoviko la germana kaj karolo la kalva, aliancis kontraux sia frato imperiestro lotaro, gajnis la batalon cxe Fonteneto (nun Fontenoy), kaj jxuris eternan dispartigon en Strasburgo (842). Ludoviko la Germana jxuris en la latinida franca antaux la kompanio de Karolo la Kalva; tiu lasta jxuris en la germana antaux la kompanio de ludoviko.

Ludoviko ne sciis ke lia jxuro de strasburgo en la sekva jarcento estos registrita en kroniko, kaj gxi igxos la plej antikva konata teksto en la malnovfranca lingvo.

Cxiel ajn, tiel naskigxis la germana nacio, kaj Ludoviko la Germana igxis la unua regxo de Germanio (de Rejno gxis Elbo; en la teritorio de Germana Demokratia Respubliko vivis slavoj kaj prusoj, ankoraux ne ekstermitaj per germana-pola kristanigo). En 846 li invadis Moravion, forigis Mojmiron kaj surtronigis ties nevon Rastislavo. En 855 Ludoviko ankorauxfoje militiris Moravion, sed fiaskis, kaj Rastislavo rifuzis pagi la tributon.

Nun Ludoviko denove preparis militon Sud-Oriente de sia regno. Li aliancis kun bulgara hxano Boriso, tiel ke Moravion minacis invado kaj de la Okcidento kaj de la Sudo. Laux la logiko de transnajbaraj aliancoj, Rastislavo sercxis helpon de Bizancio, la suda najbaro de Bulgario.

Kaj la helpo venis. Jxus (863-09-03) Bizancio gajnis grandan batalon kontraux emiro umaro de meliteno (Melitënë, nun Malatya [malatja'] en Turkio), kaj sekura en la civilizita Azio, gxi povis iom atenti aferojn en la barbara Euxropo. Per sukcesa kampanjo gxi igis Borison rompi la aliancon kun Ludoviko, kaj akcepti bapton el Bizancio (Boriso estis aligxonta al Romo). En la bapto hxano Boriso ricevis la nomon Mihxaelo -- omagxe al la 24-jara imperiestro mihxaelo la 3a la ebriulo, kiun ni renkontis en la jxusa epizodo.

Tiujare Ludoviko ne invadis Moravion; anstatauxe li disbatis sian filon karlomano de bavario.

inter Romo kaj Konstantinopolo

Tamen la urgxaj zorgoj politikaj ne malebligas intertraktadon kulturan kaj religian, pri kiu sola raportas la fontoj. Kaj impresite de tiuj raportoj kaj de la postaj polemikoj ekleziaj, iuj historiistoj tiel resumas la celojn de la Moravia ambasado:

  1. la cxefa cirkonstanco de la konsiderata afero estis konflikto inter la "pilatisma" Romo7 kaj la pli liberala Konstantinopolo, kaj
  2. Rastislavon interesis la kultura aspekto, klerigo de moravoj en klara lingvo.

Mi citu el tia libro [Is].

La Bizancia eklezio disvastigis kristanismon per metodoj malpli ferocaj ol la Okcidenta.

Gxi ne trudis eklezian imposton (la dekonajxon) sur la popolojn kaj landojn, kvankam akceptis libervolajn donacojn. Gxi ne malhelpis kreon de naciaj skriboj cxe la kristanigitaj nacioj, evoluigon de ilia kulturo, tradukadon de la kultaj libroj kaj ecx de la liturgio. Tiel en la Oriento aperis aux plu ekzistis:

Fakte Moravio kristanigxis jam sub Mojmiro, sed malgraux insistaj demandoj de princoj Moraviaj Romo rifuzis instali tie episkopon. Eklezie gxi estis subordigita al Bavario, kiu ne estis pacema najbaro. En sia letero (864) papo nikolao deziris sukceson al Ludoviko la Germana en lia militiro kontraux Moravio. Tial la raporto pri provo de Rastislavo ricevi episkopon el Nov-Romo estas suficxe versimila; precipe se kompari tion kun la samtempa kaj pli bone dokumentita marcxandado de boriso-mihxaelo de Bulgario, finfine ricevinta eklezian auxtonomion el Konstantinopolo.

Sed Rastislavo pri tio malsukcesis. Cxu Konstantinopolo rigardis instalon de Orienta metropolo en Moravio nerealigebla, cxu pro alia konsidero, sed ankaux gxi ne donis episkopon al Rastislavo. Anstatauxe estis senditaj Konstanteno, pastro sed ne monahxo, kaj lia frato Metodio, monahxo sed ne pastro.

Nur en la jaro 6378a (869a-870a) Metodio igxos cxefepiskopo. Kaj paradokse, instalos lin papo hadriano la 2a de Romo.

Alivorte, la tradicia prezento de la batalo pri la Slavonaj skribo kaj liturgio kiel konflikto inter Romo kaj Konstantinopolo estas nesuficxa. Cxar estis tria partio: La Okcidenta Imperio.

kiel pereis la Imperio

Je 797-08-15 matene imperiestro konstanteno la 6a, jxus renversita de sia patrino la imperiestrino irena, igxis blindigita laux sxia ordono en tiu sama Purpura Cxambro, kie li naskigxis antaux 26 jaroj. De tiam Irena titolis sin imperiestro (Irena, fidela bazileuxso kaj auxtokratoro de la romianoj) kaj regis meme sen edzo aux amanto.

La skandalo estis granda. La papoj de Romo dum pli ol 50 jaroj milde toleris la batalon de la ikonrompistaj imperiestroj kontraux la sanktaj relikvoj, kaj ekskomunikinte ilin pro la herezo tamen plu datis siajn dokumentojn per ilia nomo kaj havis ilian portreton sur siaj moneroj. Sed cxi tiam la papa pacienco elcxerpigxis. Kvankam Irena dum la infanagxo de Konstanteno venkis la ikonrompistojn kaj reunuigis la Eklezion, cxi tiu skandalo estis supermezura. Papo leono la 3a invitis karolon la grandan en Romon kaj tie je la Kristnasko 800-12-25 lin kronis kaj proklamis imperiestro (Auxgusto).

Cetere, oni ne pensu ke la liberajn frankojn sxokis la blindigo. Tio estis rutina politika procedo, ekzemploj pri kiu troveblas ecx inter la roluloj de nia rakonto. Tiel Ludoviko la Germana ordonos blindigi Rastislavon (870), kaj mihxaelo-boriso, sian filon vladimiron, kiu provos reveni al paganismo. Ankaux karolo-n la granda-n ne sxokis la krimo (nek la suspektindaj cirkonstancoj cxe kiuj iam subite mortis la edzo de Irena, imperiestro leono la 4a), kaj li galante sendis al Irena siajn svatantojn; sed ili venis tro malfrue, kiam Irena jam perdis la tronon (802). Sxi finis sian vivon pentofarante en monahxinejo, kaj baldaux la eklezio deklaris sxin sanktulino.

La skandalo konsistis en tio ke Irena estis virino, la unua (kvankam ne lasta) regnestrino Romia. Laux la okcidentanoj la imperiestra trono vakis, cxar gxin ne povis okupi ino.

Tiam oni ankoraux ne pensis pri "restauxro de la Okcidenta Imperio". Laux la antikva pensmaniero, Imperio povis esti nur unu, kvankam de post diokleciano gxi ofte havis plurajn imperiestrojn. Sed gxi estis unu sola sxtato, same kiel Rusio estis unu regno dum la kunregado de petro la granda kaj lia pli agxa frato johano la 5a. La informo el la lerneja historio: "En la jaro 476 falis la Okcidenta Romio" formale estas malgxusta, cxar

  1. tia aparta imperio tiam ne ekzistis, kaj
  2. odoakro abolis ne imperion, sed imperiestron.

Detroniginte romulo auxgustulo-n, li igis la Senaton sendi ambasadon en Konstantinopolon por deklari al imperiestro zenono, ke Italio ne bezonas apartan imperiestron, ke suficxas ke Zenono faru Odoakron patricio kaj komisiu al li administri Italion. Kaj Zenono bonvolis plenumi tiun peton. karolo pretendis sekvi ne Romulo Auxgustulo-n, sed Zenonon, anastazon, justinon, justinianon -- la Nov-Romajn imperiestrojn. La Okcidentaj kronikoj listigas lin tuj post Konstanteno la 6a.

La aparta "Sankta Roma Imperio [de la germana nacio]" aperos jarcenton post la Tesalonikaj fratoj, jam sub la Otonoj (962). Gxuste tiam formale disfalos la Imperio. En la 9a jarcento oni ankoraux konceptis imperion kiel unu tuton, la ekleziaj skismoj ankoraux ne definitivigxis, kaj tio klarigis kial Konstanteno kaj Metodio tiel facile iris en Romon por arangxi siajn konfliktojn kun la germana klerikaro.

la relikvo de sankta Klemento

En decembro 867 la fratoj alportis en Romon du valorajxojn: siajn librojn en Slavono kaj relikvon de sankta klemento, "la tria papo post sankta petro". Tiun relikvon Konstanteno malkovris en Krimeo, je 860-12-30 (aux 861-01-30) dum sia misio en hxazarion. Parton de la skeleto li lasis en Hxersono (poste sankta vladimiro gxin transportos en Kievon), kaj la reston li dum 7 jaroj kunportadis en siaj vojagxoj. Tute seninteresa en Bizancio, gxi faris furoron en Romo. Konstantenon akceptis la plej altrangaj ekleziuloj, komencante per Hadriano la 2a mem, kiu iris ekster la urbon por renkonti la reliquias beati Clementis, bonan auxguron por la jxus (867-12-14) elektita papo.

La romanoj alte aprezis la scion kaj pion de Konstanteno, kaj priskribis lin ne alie ol "viro de apostola vivo", "sagxegulo", "vere mirinda filozofo", "granda homo kaj apostolsegxa instruisto" ktp (vir apostolicae vitae, sapientissimus vir, mirabilis vere philosophus, vir magnus et apostolicae sedis praeceptor).

Cxe tiom estimata homo oni facile toleris lian Slavonan fanaberion. La papo pastrigis Metodion; la slavaj discxiploj de la fratoj igxis diakonoj; kaj la papo ecx okazigis diservon super la Slavonaj tradukoj de la fratoj.

Tiel ili pasigis en Romo du jarojn. Konstanteno estis grave malsana, 50 tagojn antaux sia morto li monahxigxis sub la nomo Cirilo (tial Cirila alfabeto) kaj mortis la 14an de februaro de la jaro 6377a (869a). La episkopo de Velletri raportas, ke lian enterigon akompanis honoroj kutime rezervitaj por la papoj.

Post la morto de konstanteno-cirilo la papo konsekris Metodion cxefepiskopo de Panonio.

inter Romo kaj Salcburgo

La frankoj estis potenca, sed ankaux timinda aliancano por Romo. Karolo kredis sin instalita de Dio, kaj sengxene arangxis ekleziajn aferojn. Ekz-e la dekonajxojn kaj trionon da enspezoj de ankoraux ne kristanigita Panonio (en kiun li inkludis la teritorion de la onta Granda Moravio) li favordonis al la Salcburga cxefepiskopo, igxanta primaso de Germanio. Kompreneble tio malplacxis al Romo.

La veno de la Tesalonikaj fratoj minacis la interesojn de la germana klerikaro kaj prezentis sxancon al Romo. Al la reala forto de la Franka regno Romo povis kontrauxmeti nur "la eternajn rajtojn de la Sankta Segxo":

  1. Panonio, kaj la tuta Ilirio gxis Tesaloniko, apartenas al la Roma patriarkujo. Ties cxefepiskopo [fakte, metropolito] devas rezidi en la antikva Sirmiumo [nun Sremska Mitrovica, 70 km Okcidenten de Beogrado], kies katedron, gloran ankoraux en la pagana Romio, fondis androniko, "apostolo el la sepdekopo".
  2. Por la eterna Eklezia tradicio neniom gravas, ke tiu lando repaganigxis [post la invado de hunoj, kiam la Iliria cxefurbo translokigxis en Tesalonikon, la naskigxurbon de la fratoj; iam inter 424 kaj 426 Sirmiumo ree igxis cxefurbo, sed post la prirabo fare de la avareoj8 en 582 tiu eklezia provinco Ilirio fakte cxesis ekzisti].
  3. La dekreto de Karolo la Granda ke eklezie Panonio estu regata el Salcburgo ne validas, cxar temas pri teritorio de sankta Petro.
  4. Cetere, cxio cxi tio kompreneble "neniel atencas la rajtojn de la glora cxefepiskopujo Salcburga".

Nu, la bavaraj episkopoj malkonsentis. Ili kaptis Metodion kaj jugxis lin en Regensburgo antaux Ludoviko la Germana. Reverentissimus Methoduis archiepiscopus Pannoniensis ecclesie, kaj papa legato misia (ad gentes) igxis "iu greko, nomata Metodio" (quidam Graecus Methodius nomine), konfuzanta la popolon per "nove inventitaj slavaj literoj". Batita kaj kondamnita, Metodio preskaux tri jarojn restis malliberigita en Sxvabio, gxis iel li sukcesis informi al la nova papo johano la 8a pri tiu perforto.

En 873 papa legato petro de ankono igis la germanojn liberigi Metodion, minacante per interdikto. Malvolonte ili obeis; "tamen la jugxon de sankta Petro ili [la jugxintaj episkopoj] ne evitis, kaj 4 el ili mortis" [VM, cxap. 10]. Efektive, kvar bavaraj episkopoj baldaux mortis, komencante per adalvino de salcburgo (873-05-14).

la veraj patriarkoj

La pozicion de Romo pri la principo de "apostola katedro" bone ilustras respondo de nikolao la 1a la sankta la granda al unu el la "demandoj de la bulgaroj" okaze de ilia kristanigxo. (Nur tri papoj havas la epiteton "Granda"; kvankam lia politiko tute fiaskis, nikolao la 1a efektive estis eksterordinare vanta kaj obstina, tio kion la historiistoj nomas "la granda karaktero".)

Boriso demandis, i.a., kiom estas da veraj patriarkoj (veraciter patriarchae), kaj cxu Bulgario povas havi sian?

Nikolao respondis, ke ili estas tri: la Roma, la Aleksandria kaj la Antiohxia. Estas ankoraux du neveraj patriarkoj, la episkopoj de Konstantinopolo kaj Jerusalemo; cxar la verajn patriarkajn katedrojn fondis la cxefapostoloj (principes apostolorum) Petro kaj pauxlo.

Nu, la Konstantinopolan katedron

  1. ne fondis apostolo;
  2. la Nicea koncilio, la plej glora kaj honorinda, gxin ne menciis (Bizanco igxis Konstantinopolo jam poste, 330-05-11);
  3. nenio gxin elstarigas krom la administra rolo -- sed la Eklezio ne atentas administrajxojn.

La Jerusalema katedro havas suficxe auxtoritatan fondinton, kaj la Nicea koncilio gxin menciis -- sed cxion neripareble fusxas administra konsidero: gxi estas menciita sub sia tiama nomo AElia Capitolina.

Kompreneble, se por nikolao la granda ecx la Jerusalema patriarko ne estis vera, tute vana estis la espero de Boriso ricevi sian patriarkon bulgaran. Cetere Nikolao indikis, ke Romo kutime nomumas cxefepiskopon por katedro fondita de apostolo aux por malproksima lando, kiam pro konsiderinda kresko de la popolo kristana tie aperas pluraj episkopoj. Tiu respondo eble estis kroma motivo por Okcidentaj konkeroj bulgaraj.

vanajxo, vantajxo, ventajxo

Krom la libero, Petro de Ankono alportis al Metodio malpermeson servi en Slavono. Tamen revokite en Romon, Metodio sukcesis akiri la plej kompletan aprobon de la Slavona diservo (junio 880):

Ni prave aprobas (jure laudamus) la Slavonan skribon eltrovitan de Cirilo en kiu Dio estas propre lauxdata, kaj ni ordonas (jubemus) ke la glorajxoj kaj faroj de nia Sinjoro estu dirataj en tiu lingvo. Nek kontrauxas al la doktrino kaj kredo servi meson en tiu Slavona lingvo...

Metodio mortis la 3an de aprilo de la jaro 6393a (885a). Tuj post lia morto papo stefano la 5a en sia letero al Moravia "regxo sventopolko" (Zventopolco regi Sclavorum) malpermesis Slavonan diservon:

Kaj la diservojn kaj la sanktajn sakramentojn kaj la solenajn mesojn, kiujn tiu Metodio (idem Methodius) auxdacis (praesumptis) celebri en Slavono, cxesigu... Kaj la obstinulojn kaj la malobeulojn, kiuj insistos kaj kontrauxos post la unua kaj dua admonoj, forpelu el la sino de la eklezio kiel lolsemantojn, kaj, por ke unu fava sxafo ne infektu la tutan gregon, ni ordonas perforte bridi ilin kaj ekzili malproksimen de via lando.

Senditoj de la papo observis plenumon de tiuj instrukcioj. La pli junajn discxiplojn de Metodio konsentis acxeti migraj sklavistoj (kelkajn el ili poste elacxetis sendito de bazilo la makedono en Venecio); la pli agxajn necesis ekzili; ili rifugxis en Bulgario.

La afero de Cirilo kaj Metodio kusxis en ruino. Papoj ripetis malpermeson de Slavona liturgio (Stefano la 5a en 890; johano la 10a en 915). La germana klerikaro venkis.

Post 20 jaroj arnulfo de bavario en alianco kun la venontaj de Oriento hungaroj finfine realigos la dispartigon de Moravio; tiel vanigxos kaj la kristanigo de Panonio, kaj la ekleziaj kvereloj inter Salcburgo kaj Romo. La politikaj konfliktoj, kiuj sxajnis gravaj kaj aktualaj, perdos cxian valoron.

Restos nur nepalpebla bagatelajxo: la Slavona skribo kaj literaturo, pro kiuj solaj ni rememoris tiujn vantajxojn.

Cetere, nun la rado de la historio faris plenan turnon. La ideo de multepatruja Euxropa unio iel proksimas al la Bizancia multelingva imperio, kiun enkorpigis la sanktaj fratoj. En Strasburgo, kie la franca-germana dispartigo estis jxurita, nun kunsidas la Euxropa palamento; la Roma eklezio rezignis pri la meso Latina; papo johano-pauxlo la 2a deklaris sanktajn Cirilon kaj Metodion patronoj de la unuigxanta Euxropo (la encikliko Slavorum apostoli de 1985-06-02).

En Moravio la feston de Cirilo kaj Metodio oni celebris la 5an de marto; papo pio la 9a movis la feston al la 7a de julio. Post la Dua Vatikana Koncilio Romo movis la feston al la 14a de februaro.

Nun tempas ekzameni tiun eternan valoron, esplori cxu vere gxi estis pli dauxrema. La sekva demando: Kiu Cirilo kiun alfabeton kreis?

du Slavonaj alfabetoj

Mirinda afero: cxiuj historiaj fontoj parolas nur pri unu nove inventita Slavona alfabeto, kvankam ni bone scias, ke ili estis du:

  1. Kirilico9, nomita laux sia kreinto Cirilo, kaj
  2. Glagolico, lauxvorte "parolajxo".

La du alfabetoj tre proksimas interne, laux siaj strukturo, ordo kaj la nomoj de la literoj; sed ili tute malsimilas ekstere, laux la aspekto kaj dizajno grafika. Fakte ili havas nur unu komunan signobildon: sx (t.e. sx). La distinga principo estas la rilato al la greka alfabeto: Kirilico estas, maldetale, la mezgreka alfabeto kompletigita por la bezonoj de la slava fonetiko; dum Glagolico sxajnas intence eviti ion ajn similan al la alfabeto greka (aux Latina).

Dum kelka tempo la du alfabetoj kunekzistis paralele en la tuta Slavujo; Glagolicajn grafitiojn oni trovis ecx en Kievo kaj Novgorodo.

Nun regas la opinio ke sankta cirilo elpensis Glagolicon, kiu poste iel proksimigxis al la greka alfabeto, kaj tiel estigxis Kirilico kaj la nunaj alfabetoj Cirilaj. Laux tiu teorio, sankta Cirilo skribis ne tiel [Jn 1, 1]:
kirilico
sed cxi tiel:
glagolico

(Cxu la kontrasto inter cxi tiuj linioj ne pensigas vin pri Esperanto kaj Volapuko?)

argumentoj

La rezonado estas proksimume tia:

  1. La unuan alfabeton kreis Konstanteno-Cirilo.
  2. Glagolico estas pli frua ol Kirilico.
  3. Preskaux cxie Kirilico forpusxis Glagolicon.
  4. Sekve, Konstanteno-Cirilo inventis Glagolicon, kaj jam poste, en Bulgario, okazis la "Preslava reformo" el kiu estigxis Kirilico.

Cxio cxi sxajnas logika kaj solida. La fontoj parolas pri sankta Cirilo kiel pri la inventinto. La lingvajxo de la manuskriptoj Glagolicaj estas pli arkaika ol tiu de la samtempaj skribajxoj Kirilicaj; oni trovas tekstojn Kirilicajn skribitajn super forvisxita teksto Glagolica, neniam inverse. Kaj nur la kroatoj retenis Glagolicon por kultaj tekstoj.

Verdire, krom la kroatoj glagolicajxon uzis ankaux la francaj regxoj: dum sia kronado ili jxuris sur evangeliaro de rejmso, atribuata al sankta hieronimo el stridono, la tradukinto de Vulgato. Nur Petro la Granda dum sia vizito en Francion (1717) unua konstatis (mi imagas, kiom mirigite!), ke la evangeliaro de Rejmso estas en Slavono, skribita parte Glagolice, parte Kirilice.

Cxu ne estas iom stranga ke, fidele konservinte Glagolicon, la kroatoj tamen persiste, almenaux ekde la 12a jarcento, atribuis gxin ne al sankta Cirilo, sed al sankta Hieronimo?

Tio ne estas grava objxeto; sed du aliaj aferoj, neformalaj kaj malfacile pruveblaj, precipe malhelpas min akcepti la regantan teorion.

Unue, nenio en la karaktero kaj biografio de Konstanteno-Cirilo lasas suspekti kontrauxgrekan (aux kontrauxlatinan) tendencon.

Kaj due, la arta stilo de Glagolico sxajnas aparteni al tute alia, pli frua epoko (fakte, gxuste al la epoko de hieronimo el stridono).

Ni konsideru tion iom pli detale.

duonjarmilon antaux Renesanco

Veninte Regxurbon10, Konstanteno komencis studojn cxe la profesoroj. En 3 monatoj li ellernis la tutan gramatikon, trastudis homeron, geometrion kaj dialektikon cxe leono kaj fotio, kaj cxiujn filozofiajn teoriojn, kaj krome retorikon, aritmetikon, astronomion, muzikon kaj cxiujn ceterajn sciojn grekajn. Li ellernis ilin kiel neniu alia, cxar en li la komprenemon plifortigis la diligento, kaj ili sin interhelpis, per kio perfektigxas la sciencoj kaj artoj [VK, cxap. 4].

Konstanteno ne povus trovi pli klerajn instruistojn.

leono la matematikisto tiel famigxis per siaj discxiploj, ke hxalifo mamuno11 sendis al imperiestro teofilo specialan leteron, proponante preskaux tunon da oro pro permeso dum nelonga tempo gastigi Leonon en Bagdado (Teofilo rifuzis). Kvankam liaj verkoj nin ne atingis, tradicio asertas ke li inventis lumtelegrafon kaj uzis literojn en algebro.

Fotio estis la plej brila reprezentanto de tiu parto de la Bizancia intelektularo, kiu volis harmoniigi la rilatojn inter la profana scienco kaj teologio kaj deklaris ke la klasika heredajxo (precipe la filologia) ebligas pli bone kompreni la superan sagxon.

El la verkoj de Fotio unu restas precipe valora fonto por la scienco. Posedanto de granda biblioteko, Fotio faris referajxojn pri la legataj libroj -- religiaj kaj profanaj, paganaj kaj kristanaj. Tiel lia Libromiriado (fakte temas pri 280 verkoj) konservis informojn pri tio, kion enhavis verkoj perditaj -- kaj ecx pri tio, kio mankis en verkoj konservitaj (sed estas ensxovita en la tekstojn kiuj nin atingis).

Cetere, Fotio estis eminenta teologo, en kies verkoj neniu lia kontrauxulo trovis dogman eraron.

Interesan ekzemplon pri la etoso de tiu klerisma rondeto prezentas letero de Fotio al Leono. Leono kritikis la stilon de la Nova Testamento, kaj metis la elokventon de la klasikaj oratoroj super tiun de apostolo Pauxlo; responde Fotio defendis la literaturan valoron de la Bibliaj tekstoj. La opinioj mem ne estas tre originalaj, sed interesaj estas la toleremo kaj la libero de opinioj, kiajn oni ne esperus renkonti en la 9a jarcento -- precipe konsidere ke Leono estis Tesalonika eksmetropolito (li perdis sian katedron post la malvenko de la ikonrompistoj en 843), kaj Fotio estis onta patriarko Nov-Roma.

Unu el la argumentoj de Fotio en lia polemiko kontraux la ikonrompistoj similas la dirotan de Konstanteno-Cirilo. Ikonrompistoj indikis, ke diversnaciaj pentristoj prezentas Kriston tute malsame, kaj sekve tiuj prezentoj senvalidigas unu la aliajn. Fotio respondis, ke ankaux Evangelio ekzistas en diverslingvaj tradukoj, en tute malsamaj literoj kaj sonoj -- etiopaj, hebreaj, hindaj, Latinaj -- sed tio neniom malebligas al ili esti di-inspiritaj.

Cxiel ajn, la citita fragmento el VK pruvas ke nek la discxiplo de Konstanteno gxin verkinta, nek la profesoroj de Konstanteno iel malsxatis "la grekajn sciojn".

misiistaj alfabetoj

La malsimilo inter la literoj grekaj kaj Glagolicaj estas okulfrapa, sed sciencistoj venkis la evidenton kaj trovis iujn subtilajn similajxojn. Ankoraux unu atesto pri tio, ke per suficxe forta strecxo eblas "science" pruvi cxion ajn.

Pli ol la skribon grekan, la dizajno de Glagolico similas la etiopan, aux la eklezian kartvelan, aux la skribon kiun sekvojo elpensis por sia irokeza tribo cxerokio. Kurioza ekzemplo: en 1929, dum alsxtatigo de la kolektoj de akad. n. p. lihxacxov, prof. a. s. orlov erare klasis pergamenan psalmaron etiopan kiel manuskripton Glagolican [Pr, P. 190].

Endas tuj klarigi ke temas nur pri la grafikaj elementoj, neniel pri ilia fonetika valoro. Ekz-e pluraj menciitaj alfabetoj havas krucforman literon; sed en Glagolico gxi signas la vokalon [a], dum en la eklezia kartvela, la konsonanton [k'].

Klare, la sortimento da simplaj grafikaj elementoj estas negranda kaj tial koincidoj en ilia kombinado estas tre probablaj (kion pruvas la cxerokia skribo, kies kreinto nenion sciis pri Glagolico kaj ecx ne scipovis legi la anglan). Tamen kelkaj elektoj evidente estas ideologie motivitaj: en la kartvela alfabeto eklezia la krucforma litero kan estas la unua de la vorto Kriste (Kristo); en Glagolico kruca litero malfermas la alfabeton.

Komencante novan aferon, piulo antaux cxio sin krucosignas. Tiu kutimo gxis nun vivas en la tuta Ortodoksio: per krucosigno komencis sian laboron greka monahxo kiun mi petis kopii por mi skribajxon en la Sankta Tombo en Jerusalemo. De la kruco komencigxas la studo de la skribo Glagolica.

Ankaux aliaj figuroj havas simbolan valoron: cirklo (la eterno -- kaj kp la Zamenhofan Eternulo), triangulo (la Triunuo). Simetriaj kombinoj de tiaj figuroj formas gravajn mallongigojn, ekz-e I~C (tradicia mallongigo por Jesuo) igxas jesua monogramo. Aux ekz-e [Apok 1, 8]

Mi estas eko kaj fino, diras la Sinjoro.

Tre probablas, ke tiaj simbolaj konsideroj, similaj al la ideoj de auxtoroj de aprioraj lingvoprojektoj, influis la kreinton de Glagolico. Tamen ne cxiujn literojn tio koncernas, kaj krome, tio neniel klarigas lian evidentan decidon eviti cxion ajn similan al la alfabetoj greka aux Latina.

Tia tendenco ja ekzistis en la frua kristanisma epoko, kiam estigxis la skriboj stile similaj al Glagolico kaj kiam cxio klasika estis perceptata kiel paganajxo. Tamen post justiniano la 1a la klasika paganismo ne plu estis atentinda rivalo, gxian lokon okupis la herezoj; anstatauxe, kontrauxklasika malamo estas atestita, ekz-e, inter la egiptaj, Siriaj, armenaj monofizitoj. Nu, neniu riprocxis tian herezon al la Tesalonikaj fratoj. Do, cxu troveblas alia spuro kelkcent jarojn pli frue?

Cirilo la Filozofo

Cirilo naskigxis en Kapadokio, Okcidente de Armenio. Fininte siajn studojn en Damasko li venis Aleksandrion.

Foje en la katedralo de la granda patriarko Aleksandria li auxdis vocxon el la altaro, kiu lin vokis:

-- Cirilo!

kaj ordonis al li iri en la landon vastan, "en la naciojn slavajn, alinome bulgarajn", por kredigi ilin kaj instrui al ili la legxon.

Cirilo konsternigxis, cxar li ne sciis, kie situas la lando slava alinome bulgara. Li iris Cipron, sed ankaux tie neniu auxdis pri la slavoj. Post tiu malsukceso li jam estis revenonta Aleksandrion, sed pensis pri profeto jona kaj sxipiris plu, al Kreto, kie li ricevis konsilon iri Tesalonikon.

En Tesaloniko Cirilo vizitis metropoliton johanon kaj informis lin pri sia misio. Johano respondis ke Cirilo estas freneza maljunulo, ke la bulgaroj estas homvoruloj kiuj certe lin formangxos.

En la bazaro Cirilo hazarde auxdis slavan parolon kaj terurigxis. Fine lin helpis miraklo.

Foje, elirinte el kirko post dimancxa diservo, sidigxinte "sur la marmoron, enpensa kaj malgxoja", li subite ekvidis korvon kun ligajxo en la beko. La korvo jxetis la ligajxon al Cirilo sur la baskon, li nombris la ligitajn objektojn; ili estis 32. Cirilo metis ilin cxebrusten, kaj iris al la metropolito por montri al li ilin. Sed la objektoj mirakle malaperis en lia korpo, kaj krome, Cirilo subite mallernis la grekan lingvon.

La metropolito sendis por inviti Cirilon, sed tiu ne komprenis la senditon. Finfine Cirilo igxis malliberigita.

Perdinte la grekan, Cirilo iel ricevis scion de la lingvo kaj skribo slavaj. Informite pri tio, la bulgaroj kun siaj princoj desmiro de moravio kaj radivojo de preslavo siegxis Tesalonikon postulante:

-- Donu al ni la homon kiun Dio al ni sendis!

Post 3 jaroj da siegxo la metropolito liberigis Cirilon kaj transdonis lin al la bulgaroj. Akceptinte Cirilon "kun granda gxojo", la bulgaroj lin kondukis en la urbon Raveno cxe rivero Bregalnico, kaj tie Cirilo instruis al ili la literojn kaj kristanismon.

la fabelo kaj la realo

La jxusa rakonto (La Tesalonika legendo, tesalonika legendo ekz-e en [An]) entenas evidentajn anakronismojn kaj fabelajxojn, sed ankaux tre rekoneblajn historiajn detalojn: la metropolito estas johano la 2a, partoprenanto de 6a Universa Koncilio (681 gxis 682); kaj en 675-678 tri slavaj triboj efektive siegxis Tesalonikon, kion ni scias el verko de la metropolito mem (cetere, gxi ne mencias Cirilon la Kapadokianon).

Tamen la bulgaroj tiam ankoraux ne asimiligxis inter la slavoj, ili ecx ankoraux ne transiris Danubon.

La malhelpemon de la metropolito facile klarigas la deveno de Cirilo. Naskita kaj edukita en regionoj monofizitaj, li probable mem estis monofizito, kaj la ortodoksiano Johano ne povis aprobi herezan mision.

Tiaj malsimpatioj kutime estas reciprokaj kaj etendigxas al cxiaj rilatoj interkulturaj; tio povus klarigi la malakcepton de la greka lingvo, kiun Cirilo "mallernis". Kaj gxuste Glagolicon aux ion similan kreus tia homo, malsxatanta "la preciozan, lispan kaj manieran lingvon grekan" (laux diro de armena auxtoro). Gxuste pro tia malamo kvar jardekojn antauxe Egiptio kaj Palestino tiom facile akceptis la araban konkeron.

Kaj interese, la "mallonga" Vivo de Konstanteno-Cirilo ial speciale mencias ke antaux sia misio en Moravion li trovis cxe Bregalnico baptitajn slavojn.

cxu hazarda koincido?

Dum longa tempo oni vidis en La Tesalonika legendo popolan fabelon pri konstanteno la filozofo. Tamen malgraux la fabelaj detaloj gxi entenas la historian fonon de tute alia epoko. La legendo ne suficxas por pruvi historian ekziston de cirilo la filozofo; sed gxi indikas kiel Glagolico povis estigxi.

Kompreneble gxia herezula deveno ne estus bonvena en la postaj jarcentoj; kaj cxar la tradicio firme ligis kirilicon al Konstanteno-Cirilo, la kroatoj trovis pli respektindan auxtoron en la persono de sia samlandano euxzebio hieronimo sofronio el la dalmata urbo Stridono.

Sxajnas ke Konstanteno-Cirilo estis pli honesta. Li estis discxiplo de Fotio, kiu en sia letero al Boriso-Mihxaelo, iom neatendite por patriarko skribanta al jxusbaptita hxano, indikis ke la herezoj utilas por klarigi la veron, cxar nekontestata vero falsigxas (kp 1Kor 11, 19; la posta historio pruvis, ke la bulgaroj sekvis la konsilon). En la teksto rekonstruita de a. vaillan kiel antauxparolo de Konstanteno-Cirilo al lia traduko de la Skriboj estas nemalsimila deklaro: la tradukinto profitis la tradukojn de herezuloj Siriaj "cxar, kiel diris sankta Cirilo12, ne cxio kion faras miskredantoj estas evitenda kaj forjxetenda".

Eble estas nura hazardo ke Konstanteno monahxigxis sub la nomo Cirilo. Sed eble li tiel omagxis sian antauxulon, kies laboron li uzis por krei Kirilicon?

la trilingva herezo

... Kiam Konstanteno estis en Venecio, kunvenis kontraux lin la Latinaj episkopoj, monahxoj kaj pastroj, kaj levis la trilingvan herezon dirante:

-- Kiel auxdacis vi krei skribon por la slavoj kaj instrui gxin al ili, gxin kiun neniu antauxe inventis: nek apostolo, nek papo; nek gregorio la dialoga13, nek hieronimo, nek auxgusteno? Ni konas nur tri lingvojn, en kiuj Dio per specialaj skriboj estu glorata: la hebrean, la grekan kaj Latinon ... [VK, cxap. 16]

En diversaj epokoj oni prezentis diversajn argumentojn favore al koncernaj "sanktaj lingvoj".

la lingvo de Adamo

"Sur la tuta tero estis nur unu lingvo kaj unu parolmaniero", asertas Biblio [Gen 11, 1]. Kaj baldaux post la Diluvo la homaro volis konstrui por si urbon kaj tie turon, specon de cxiela sxtuparo songxota de jakobo [Gen 28, 12].

Nun nuboskrapaj konstruajxoj estas afero ordinara, sed tiam la ideo tiom sxokis la Eternulon, ke li konfuzis la lingvojn.

Tamen unu familio, la Arpahxsxadidoj, dizertis la publikan laboron. arpahxsxad estis filo de sem, unu el liaj pranepoj ricevis la nomon peleg "cxar dum lia vivo dividigxis la tero" [Gen 10, 25]. El la genealogio [Gen 11, 10-18] kalkuleblas, ke Peleg vivis en la jaroj 102-341 post la Diluvo.

Tial la Arpahxsxadidoj konservis pura kaj nedifektita la pralingvon de adamo kaj noa, la lingvon en kiu la Sankta Skribo estas rivelita. abrahamo estis pra-pra-pra-nepo de Peleg kaj dum la unuaj 140 jaroj de sia vivo povis auxdi la antauxdiluvan lingvon rekte el la busxo de sia praulo Sem, agxanta 460 jarojn kiam abram naskigxis.

Verdire, se la Biblia mito celis ekspliki la devenon de la lingvoj, gxi tamen fiaskis pri la franca, rusa aux Esperanto. Ecx pli malbone, ni ne scias kiuj el la Abrahamidoj konservis pli puran pralingvon: cxu la araboj posteuloj de lia pli agxa filo isxmaelo (la Nobla Korano ja estis rivelita "en la klara araba lingvo"), aux la Izraelidoj posteuloj de isaako? La lingvistoj gxenerale konsentas, ke la klasika araba estas pli arkaika ol la klasika hebrea (kelkaj propraj nomoj Bibliaj konservis finajxojn perditajn de la hebrea, kiujn la masoristoj ne sukcesis tute forredakti).

La nunan lingvopolitikon de la Sinjoro karakterizas la Pentekosta plurlingveco, kies specimenojn regule prezentas Johano-Pauxlo la 2a. Tamen en "la lastaj tempoj" la homaro sendube retrovos "la puran lingvon", kvankam cxe cirkonstancoj infere malesperigaj [Cef 3, 8-9]:

Tial atendu min, diras la Eternulo, gxis mi miatempe levigxos; cxar mi decidis kolekti la naciojn, kunvenigi la regnojn, por elversxi sur ilin mian koleron, la tutan flamon de mia indigno; cxar de la fajro de mia severeco forbrulos la tuta tero. Tiam mi redonos al la popoloj lingvon puran, por ke cxiuj vokadu la nomon de la Eternulo kaj servadu al li unuanime.

el letero de Aristeo

... demetrio el falero, la estro de la regxa biblioteko, ricevadis multe da mono por kolekti, kiom li povis, cxiajn librojn de la mondo por ptolemeo la regxo de Egiptujo, granda librosxatanto. Foje la regxo demandis lin en mia cxeesto:

-- Kiom da libroj jam estas en la biblioteko?

-- Pli ol ducent mil, ho regxo, -- respondis demetrio, -- sed mi esperas baldaux kolekti la reston, tiel ke estos pli ol kvincent mil. Alvorte, mi auxdis, ke la Legxo de la judoj estas kopiinda kaj meritas lokon en via biblioteko.

-- Kio do malhelpas vin arangxi tion? -- demandis la regxo. -- Vi havas ja cxiujn rimedojn.

-- Necesas traduki ilin. Cxar en sia lando la judoj parolas apartan lingvon. Oni ofte konfuzas gxin kun la aramea, sed gxi estas alia.

La regxo komprenis la aferon kaj ordonis prepari leteron al la cxefpastro de la judoj (...) Gxi tekstis jene:

Regxo Ptolemeo salutas cxefpastron eleazaro (...)

Dezirante montri mian aprezon al cxiuj judoj de la mondo kaj de la venontaj generacioj, mi decidis ke via Legxo estu tradukita el via lingvo hebrea en la grekan, por meti tiujn librojn en mian bibliotekon.

Tial vi faros bone se vi elektos po ses maljunulojn el cxiuj triboj viaj, homojn piajn en la vivo kaj spertajn en la Legxo, kapablajn precize gxin traduki.

Mi sendas mian gvardiestron andreo kaj aristeon, homojn tre estimindajn, por prezenti al vi la aferon kaj cent talantojn da argxento (...)

Vi faros al mi komplezon se vi sciigos, kion vi deziras.

Al tio Eleazaro konvene respondis:
Cxefpastro Eleazaro salutas regxon Ptolemeo.

Akceptu miajn bondezirojn por vi, por regxino arsinoa via fratino, kaj por viaj idoj (...)

Ni faros laux via deziro -- kvankam gxi estas nekutima -- cxar vi faris por ni multajn kaj eksterordinarajn favorojn. Antaux la tuta popolo mi elektis po ses maljunulojn el cxiu tribo, kaj mi sendas ilin al vi kun kopio de nia Legxo.

Estus afablajxo, ho justa regxo, se vi ordonos ke post la plenumo de la traduko la homoj estu tuj sekure al ni revenigitaj.

... Tri tagojn post la veno de la sagxuloj Demetrio akompanis ilin en la Nordan distrikton de Faroso. Li logxigis ilin en aparta domo sur la marbordo, izolita kaj trankvila, tre konvena por sciencaj studoj. Tie ili laboris, akordigante siajn tradukojn, kaj cxio interkonsentita estis konvene skribata sub la redakto de Demetrio...

(La regxo ptolemeo filadelfo regis Egiptujon ekde -284 -285; Demetrio el Falero mortis baldaux post -283. La "Letero de Aristeo" estis referencita jam en la -2a jarcento, kaj jozefo flavio resumis gin sur 10 pagxoj en siaj "Antikvajxoj judaj", libro 12, cxap. 2. Post kelkaj jarcentoj Talmudo donis sian version de tiu fabelo en la Rulo 9.)

versio Talmuda

Regxo Ptolemeo kunvenigis 72 maljunulojn. Li lokis ilin en 72 cxambrojn, cxiun aparte, sen diri kial li ilin venigis. Li eniris la cxambron de cxiu kaj diris:

-- Skribu por mi Toraon de mosxe' via majstro.

Dio metis en la koron de cxiu kiel traduki idente al cxiuj ceteraj.

Tiu estis malgxoja tago, kiel klarigas la sagxuloj en Megilat Ta'anit:
Je la 8a de Tebet', kiam Torao igxis tradukita en la grekan sub regxo Ptolemeo, mallumo falis sur la mondon kaj dauxris tri tagojn. Kion tio similis? Leonon enkagxigitan. Antaux ia kaptiteco cxiuj timis gxin kaj fugxis de gxi. Kaj nun cxiuj venis rigardi gxin kaj diris:

-- Kie do estas gxia forto?

la kulturlingvo de la klasika epoko

Cxiel ajn, la greka lingvo posedis di-inspiritajn librojn de la Malnova kaj de la Nova Testamentoj. Tio estis la cxefa merito en la opinio de la kristanoj Mezepokaj, pri kiuj temas en nia eseo.

Evidente, la greka posedis ankaux pli bonkvalitajn kulturajn valorojn sciencajn, filozofiajn, literaturajn, teatrajn ... Nin atingis nur malgranda ono kiun bonvolis konservi la generacioj Mezepokaj.

la kulturlingvo de la "Sovagxa Okcidento"

Sian karieron de kulturlingvo Latino faris jam postmorte, post la barbara konkero.

En la klasika Romio la tuta filozofio kaj scienco estis greklingvaj. Latino havis relative modestan kolekton da bonkvalita poezio, en kelkaj gxenroj kompareblan kun sia helenisma modelo; eminentajn (kvankam tre memcentrajn) verkojn politikajn, jurajn, militajn, satirajn kaj historiajn. La teatron anstatauxis pantomimo kaj cirko. cicerono, lukrecio, seneko provis verki en la gxenro filozofia, sed tiuj verkoj apartenas pli al la Latina filologio ol al originala filozofio. La lingvajxo metafizika restis subevoluinta (proksimume kiel la faka terminaro de Esperanto), kaj ecx grandaj sxatantoj de Latino (ekz-e marko auxrelio) verkis en la greka por esprimi delikatajn pensonuancojn.

Kontrauxekzemplon prezentas la Historio Romia de amiano marcelino: kvankam denaska greklingvano, li tamen preferis verki gxin Latine.

Post la barbara konkero la scio de la greka igxis rara, kaj kun gxi perdigxis la pli granda parto de la kulturo. El cxiuj verkoj de platono, en Latino ekzistis nur Timeo; tial boecio, la lasta romiano, decidis traduki por siaj samlingvanoj la verkojn de Platono kaj aristotelo. Li sukcesis traduki nur kelkajn verkojn logikajn de Aristotelo; verkojn de Platono li ecx ne komencis traduki, kiam teodorihxo ordonis lin ekzekuti14; kaj gxis la 12a jarcento liaj tradukoj restis la plej serioza parto da tio, kion la Okcidento heredis de la antikveco (la "malnova logiko").

Do, restis nemulte, kaj la lingvo mem restis subevoluinta15.

La skolastiko komencigxos de tie, kie interrompigxis la laboro de Boecio. Sed kurioze, la okcidentanoj preferos traduki el alia kulturlingvo (la araba). Du-tri jarcentojn post la epoko, kie estas ankrita nia eseo, la Okcidenta skolastiko levigxos gxis la nivelo de la Bizancia kaj araba; sed dume inter ili estas abismo, kaj mihxaelo la 3a (la imperiestro de la romianoj) responde al la pretendoj de papo Nikolao la 1a de Romo nomos la rigidan kaj malricxan Latinon "lingvo barbara kaj skita".

pilatismo 

Do, en la Oriento estis multe da kulturaj lingvoj, multe da urbegoj kristanaj kaj kvar patriarkoj; en la Okcidento estis nur po unu da ili. Kaj malgraux tiu monopolo la pozicio de Latino estis iom malforta.

Sxajnas ke izidoro de sevilo (m. 636) unua proklamis Latinon "sankta lingvo"; en siaj Etimologioj li pruve citis Evangelion [Jn 19, 19-20]:

Kaj pilato ankaux skribis titolon, kaj surmetis gxin sur la krucon. Kaj estis skribite: Jesuo Nazareta, la regxo de la judoj.

Tiun titolon multaj el la Judoj legis; cxar la loko, kie jesuo estis krucumita, estis proksime de la urbo; kaj gxi estis skribita Hebree kaj Latine kaj Greke.

El tio Romo konkludis, ke nur la tri menciitaj lingvoj konvenas por publike glori Dion. Rezonado sxajne nerefutebla cxar tute eksterlogika: unu fojon iu uzis Latinon en kompanio kun la greka kaj aramea por publike ironii pri Jesuo -- sekve ankaux Latino estas ekskluzive konvena por la celoj liturgiaj.

Tamen Konstanteno-Cirilo trovis respondojn.

Unue, li tre trafe nomis siajn oponantojn pilatanoj16.

Kaj due, li trovis ankaux pli subtilan argumenton, tre dialektike turninte la diron de Pauxlo [1Kor 14, 6-16]:

Sed nun, fratoj, se mi venus al vi, parolante per [nekompreneblaj] lingvoj, kiel mi vin helpus, se mi ne parolus al vi, aux en formo de malkasxado, aux de sciado, aux de profetado, aux de instruado? ... Tiel ankaux vi, se vi per la lango ne donas parolon facile kompreneblan, kiel oni scios, kio estas parolata? cxar en la aeron vi parolus. Eble estas tiom da specoj de vocxoj en la mondo, kaj nenia estas sensignifa. Se do mi ne scios la signifon de la vocxo, mi estos, rilate la parolanton, barbaro, kaj la parolanto estos por mi barbaro. Tiel same ankaux vi ... klopodu, ke vi havu abunde por la edifo de la eklezio ... Alie, se vi benas spirite, kiamaniere tiu, kiu okupas la lokon de la malklerulo, diros Amen cxe via dankesprimo? cxar li ne scias, kion vi diras...

Efektive, Latina (aux greklingva, aux hebrea) meso antaux slavoj estus egale sensenca, kiel Slavona glosolalio antaux korintanoj.

pri Slavono

Laux PIV, Slavono estas "religia lingvo, devenanta el la malnova bulgara, kaj uzata de la rusortodoksaj eklezioj".

Tio estas proksimume tiom (mal)gxusta kiel diri ke "Latino estas religia lingvo, devenanta el Latio, kaj uzata de la romkatolikaj eklezioj" (hm, la PIV-a difino efektive estas proksimume tia!).

Dum almenaux sep jarcentoj Slavono estis la literatura lingvo de la ortodoksiaj slavoj kaj rumanoj. Pro la reganta moro de la epoko gxi estis precipe uzata por la tekstoj religiaj; sed ankaux por verkoj historiaj, beletraj, enciklopediaj. Cxiuj tradukoj estis farataj en Slavonon. Gxi rolis ankaux kiel lingvo diplomatia.

Ekzemple dum kelka tempo post la falo de Konstantinopolo, kiam pri la alilandaj aferoj en la turka registaro responsis bulgaroj, la traktajxoj inter Venecio kaj Istambulo estis skribataj en Slavono.

Estas vera ke Slavono havas multajn trajtojn de la malnovaj bulgara-makedonaj dialektoj. Ekzemple la etimologia [dj] sekvas en Slavono gxuste ilian modelon, kiel videblas el la vorto mejxdu (inter) parenca al la Esperanta mezo (greke mésoc) kaj medio (Latine medius):

Ankaux la verbotempa sistemo de Slavono proksimas tiun de la klasikaj kaj sudslavaj lingvoj (kun aoristo, perfekto kaj imperfekto). En la lingvoj de la Orientaj kaj Okcidentaj slavoj restis nur unu paseo, nuancita per aspektoj.

Tamen serboj kaj bulgaroj opinias ke Slavono estas ege "rusigita". La rusaj skribistoj ankoraux sentis diferencojn perditajn de la bulgara (ekz-e inter signoj kaj la strukturo de la novrusa estas pli influita de Slavono ol ekzemple la moderna bulgara aux ia ajn alia lingvo slava.

La lasta trajto estas frapa kontrauxekzemplo por la Stalina tezo pri nevariema "baza leksiko":

En la leksiko cxefas la baza leksiko kun la radikaj vortoj kiel la kerno. Gxi estas malpli vasta ol la leksiko kaj vivas tre longe, dum jarcentoj, kaj prezentas per si la fundamenton por derivado de novaj vortoj. (Stalin I. Marksismo kaj lingvoscienco. Jekaterinburg: Sezonoj, 1992. - P.20).

Cxar en la rusa slavonigxis prepozicioj (kiel la supre menciita mejxdu), personaj pronomoj (tebe, t.e. "al ci", anstatauxis la orientslavan tobe), sufiksoj (Slavona visjasxcxij, pendanta anstataux prarusa visjacxij, kiu lasta ricevis la sencon penda) ktp.

Do, Slavono estis lingvo internacia kaj tamen suficxe proksima al cxiuj tiamaj lingvoj slavaj. La skribajxoj trovitaj en Novgorodo la Granda pruvas ke skribi povis urbanoj el cxiaj sociaj tavoloj. Kaj efektan kontraston prezentas franca dokumento (1063) kun subskribo de anna jaroslavidino signoj (t.e. Anna regxino), kiun cxirkauxas krucajxoj de senkleraj francaj nobeloj.

subskribo de ana jaroslavidino

Restas tamen la demando, kial tiu gxenerala klero ne alportis siajn fruktojn, kompareblajn (ekzemple) al tiuj de la araba kulturo. Cxu pro la mongola invado? Cxu pro troa kristanigo?

la parencorilatoj

Supozeble oni rimarkis ke iuj literoj rusaj kaj grekaj tre similas literojn Latinajn, ke iuj similas kaj grafike kaj sone (A, E, K, M, O, T), dum aliaj similas nur ekstere (C, H, P).

Kial? Iam okazas ke nevo estas ege pli agxa ol onklo. Gxuste tia estas la rilato inter Kirilico kaj la Latina alfabeto: Kirilico devenas rekte el la greka kaj hebrea, dum inter la Latina kaj la greka ni trovas la etruskan, kiu iom konfuzis la literojn. Hodiaux mi konsideros tiujn rilatojn, precipe la literojn grafike similajn.

Oni scias ke la grekan skribon elpensis fenica regxido kadmo, sendite por sercxi sian fratinon euxropo, forrabitan de zeuxso. Tial antauxe necesas ekzameni la skribon fenican.

la skribo fenica

La fenica skribo estas fokuso en kiu konvergxas la tradicioj pli fruaj (ekde la egipta) kaj el kiu fontas la postaj skriboj Mediteraneaj, de la hebrea gxis la Latina kaj Slavona.

La fenicoj parolis sxemidan lingvon kaj en sia skribo havis nur konsonantajn signojn. La nomojn kaj la ordon de tiuj signoj konservis la alfabeto greka.

alfabetoj fenica kaj greka: tabelo

Vokalojn la fenicoj ankoraux ne povis izoli; fojfoje ili signis vokalon per "simila" konsonanto: la sonon [i] per J, la sonojn [o] kaj [u] per W, ktp. Tian sistemon gxis nun uzas la hebrea.

Por kelkaj literoj oni povas konjekti pri ilia piktograma deveno. Ekz-e resx efektive similas kapon sur la kolo; mem (mem), same kiel la egipta nut (rivero) similas akvajn ondojn aux meandrojn de rivero (kaj tion konservas nia M).

Alia interesa trajto estas uzo de "diakritiloj" jam en la plej malnova alfabeto. La litero hxet [hx] estas farita el la litero he [h] per aldono de vertikala streko cxe la literfino (t.e. maldekstre). La alspira tet [th] estas farita per encirkligo de [X] [t]. Kaj N estas duonigita similsona M.

la alfabetoj grekaj

La egiptoj malkovris la silabojn; la fenicoj malkovris la konsonantojn; kaj la grekoj malkovris la lastan cxefelementon de evoluinta alfabeto: la vokalojn. De tiam la alfabetoj variis nur forme, ne principe.

Krome, la grekoj sxangxis la skribodirekton: anstataux skribi de dekstre maldekstren, kiel la egiptoj kaj sxemidoj, ili ial, post iom da hezito, decidis skribi de maldekstre dekstren, kaj heredigis tion al cxiuj skriboj Euxropaj.

Sxangxinte la skribodirekton, la grekoj lauxe turnis la literojn: gimel igxis gamohe igxis Ekaf igxis Kmem igxis muresx igxis P ktp.

La sonon [w], kiun ankoraux havis iuj Homeraj versoj, la klasika greka perdis. Tamen la koncerna litero (F, "digamo") restis en la Okcident-grekaj alfabetoj en la rolo de cifero 6. Kaj poste la grekoj repruntis la literon vaux, en la formo ipsilono, por signi [u], kaj lokis gxin post la lastan fenican literon T (pli malfrue la greka [u] sxangxigxis al [y]).

Siajn vokalojn la grekoj faris el la fenicaj konsonantoj superfluaj por la greka lingvo: alef, ajin. La delikata lingvosento de la Ioniaj grekoj scipovis distingi la longajn vokalojn disde la mallongaj, kaj ili enkondukis specialajn literojn por la longaj: omegon por la longa o, kaj eton por la longa e. Tiel la litero heta igxis eto (Heto). En la jaro -403a la atenanoj akceptis tiun Miletan sistemon, kiu poste disvastigxis tra la tuta Grekujo. Sed kelkaj periferiaj triboj Okcidentaj konservis por tiu litero la malnovan sonvaloron [h].

Kaj fine, la grekoj ekuzis specialajn markojn por la akcentoj kaj tonoj.

Cipo kun
Hermesa kapo
el la -1a jarcento
cipo greka

la Etruska alfabeto

Neniu scias, de kie Italion venis la enigma gento etruska; tamen ie ili pruntis la arkaikan alfabeton pragrekan. La etruskoj skribis de dekstre:

alfabeto etruska

t.e. respektive

K3FXUTS2RQSxPOS1NMLK2IQHZVEDK1BA

La etruskoj perdis la sxemidajn liternomojn (alfo, beto...), kaj unuecigis ilin per aldono de [e] al konsonantoj (a, be...). Supozeble [l], [m], [n] povis formi silabon, do havis solsonan nomon, kiel la vokaloj. La gentoj por kiuj [l], [m], [n] estis nur konsonantoj perceptis tiujn nomojn kiel [el], [em], [en].

La etruskoj ne distingis konsonantojn vocxajn disde senvocxaj, ili havis kvar specojn de [k] kaj almenaux tri siblantojn.

Evidente, la fonetika sistemo esprimata de tiu alfabeto estis fremda al la hindeuxropaj lingvoj Italiaj. Tamen gxuste tiu alfabeto igxis bazo por la Latina.

tombosxtono etruska Tombosxtono
kun skribo
en la lingvo etruska

la alfabeto Latina

La romanoj tamen sxangxis la skribodirekton, laux la greka modo, kaj forigis iujn el la literoj kiujn ili ne bezonis. Tiel estigxis 20-litera alfabeto Latina:

ABCDEFHIKLMNOPQRSTVX

En gxi la litero C estas misformita gamo gamo, aux turnita etruska gimel); la literon pepe, kies krurojn la grekoj egaligis (pi), la romanoj turnis kaj fermis: P; kaj por distingi gxin de la turnita etruska r, ili aldonis al cxi-lasta streketon: R.

Tamen tiu alfabeto restis tre malkonvena al la bezonoj de la lingvo Latina. Ekz-e C en Latino signis kaj [g], kaj [k], tial la nomoj Gajus, Gnaeus estis skribataj CAIVS, CNAEVS. T.e. la alfabeto retenis 3 signojn por [k] C, K, Q, kaj neniom por [g]. Nur en la jaro -312a la censisto apio klauxdo enkondukis diakritajxon: C kun trastreko = G, kaj metis gxin en la lokon de la etruska Z (etruska z), kiun Latino ne uzis (poste Z reaperis fine de la alfabeto por transskribi pruntajxojn el la greka). Tial Cicerono (De natura deorum 2, 37, 93) nombras 21 literojn.

La litero F komence signis [w], same kiel la greka digamo. Nu, la klasika Latino uzis V por la sonoj [u], [ux], [w] (la Cezara raporto veni vidi vici fakte sonis kiel [weni widi wiki]), sed gxi bezonis ankaux literon por la para sono senvocxa. Tian sonon havis la angla (kaj gxi konservigxis en dialektoj); ortografie gxi estis esprimata per wh (ekz-e en what, which, why). Nu, Latino uzis tian saman kombinon: FH. Do, F cxiam aperis akompanate de H, kaj cxar tia H estis klare redunda, oni reduktis la kombinon FH gxis nura F. Tiel iama vaux igxis signo por [f].

Post Cicerono la Latina alfabeto ricevis la grekajn Y kaj Z, kaj tiel gxi eniris Mezepokon 23-litera. Evidente, gxi restis malpli adaptita al sia lingvo ol la greka.

Dum Mezepoko la ejraj skribistoj komencis distingi inter I kaj J (kiuj antauxe estis samsignifaj grafikaj variajxoj de I); kaj simile aperis la distingado inter U kaj V. Antauxe la cxefformo estis V, kiun oni legis [v] en la pozicioj intervokalaj, kaj [u] inter konsonantoj. Ekz-e AVE = ave; AVGVSTVS = augustus. Fojfoje tio estis ne tuj evidenta (VVVLA = uvula), fojfoje tio estigis erarojn (EVANGELIUM / evangelium, fakte devus esti eu-angelio). Postrestajxojn de tiu difekto zorge flegas la angla tradicio, en kiu la fina e de la vortoj love, leave ktp servas por averti la leganton ke temas pri v (t.e. lov, leav), ne pri u (ke oni ne legu lou, leau).

Fine, post la enkonduko de W (kiun la angla, flegante la malnovan konfuzon, nomas "duobla U") formigxis la 26-litera novlatina alfabeto:

ABCDEFHIJKLMNOPQRSTUVXYZ

Kurioze, en tiu alfabeto kvin literoj devenas el vaux F, U, V, W, Y.

kirilico

La plej malnovaj skribajxoj slavlingvaj estis faritaj per literoj Latinaj kaj grekaj. Kiel diras monahxo hxrabro,

Post kiam la slavoj baptigxis, ili provis skribi la slavan parolon per la grekaj kaj Latinaj literoj, sen adapto. Sed kiel eblas klare skribi per la grekaj literoj , aux , aux  aux aliajn similajn vortojn?
Efektive, en la Bizancia epoko la mezgreka perdis la sonon [b], kiun anstatauxis [v]; tial Kirilico reenkondukis por [b] la literon kirilica b, konservante por [v] la (mez)grekan cxefformon kirilica v. La Latina alfabeto cxi tie ne havis problemon, sed ankaux gxi malhavis literojn por mallonga o (mallongega o), jx [jx], naza e (naza e) ktp. Entute Hxrabro nombras 14 tiajn kromliterojn.

Tiel Kirilico disponigis suficxe plenan literaron por esprimi preskaux cxiujn sonojn de tiama Slavono. Mankis nur aparta litero por distingi inter [i] kaj [j], kvankam estis du literoj, I kaj kirilica i, sendistinge uzataj por ajna el tiuj du sonoj.

I estis samdevena kiel la Latina I; kaj  estas la greka eta eta, samdevena kiel la Latina H (h). En la mezgreka lingvo la "longa e" igxis [i], kaj en Slavono kirilica i igxis la preferata litero por [i]; simila sxangxo okazis pri la angla ee, kiun nun oni volonte uzas por prezenti la sonon [i] en la cxinaj nomoj Lee, Mee ktp.

En sia fonetika rolo tiuj du i-literoj estis redundaj, kaj por la slavaj lingvoj same senbezonaj estis signoj; tamen ili estis uzataj por signi ciferojn en maniero konforma kun la kultura mondolingvo (la greka). Krome, cxar la intervorta spaceto ne estis praktiko gxenerale akceptita, oni uzis, ekz-e, la omegon omego vortkomence kaj O mezvorte, por tiel marki vortolimon; pro la sama motivo, sxparante multekostan pergamenon, la angla gxis nun markas la vortofinon per y (kp fly -- flies).

Tri literojn, mankantajn en la alfabetoj greka kaj Latina, Kirilico cxerpis el la hebrea:kirilica c [c] kaj kirilica cx [cx] devenas el cade, kirilica sx [sx] devenas el sxin.

evangeliaro Ostromira (kirilice) La evangeliaro de ostromirdatigxas je 1056-1057.
Tiam monahxo gregoro
kopiis gxin
de pli antikva manuskripto
por Novgoroda
administranto ostromiro.

En la posta evoluo Slavono kaj aliaj slavaj lingvoj sxangxis sian fonetikan sistemon, kio kauxzis alfabetajn reformojn. Sed tio estas aparta temo.

notoj

1. i Kocelâ kìnâza blatíníska. Mi modernigis la loknomon Blatno por la oportuno de la moderna leganto; la hungaroj venos kaj konkeros Panonion en 905. Sed ecx en la hungara formo Balatono rekoneblas la rusa Bolotnoje (la marcxa) -- ekz-e tiel nomigxas urbeto apud Novosibirsko. Kocelo estis princo ekde 861.

2. Mencio pri Ruriko en la originalo de Hxrabro [Mhx] kompreneble malestis, sed rusaj kopiistoj gxin ensxovis, kaj mi volonte gxin retenas. Efektive, laux la kronikoj Ruriko venis Novgorodon en la 6370a jaro.

3. justo: ijxe ny ispravi vsâku pravdu. Ne maleblas ke temas pri la Romiaj legxoj; sed pli probablas ke la pia auxtoro de [VM] kompilis Jn 16, 13 kaj Mt 3:15.

4. Bona Sinjoro: titolo de Bizancia imperiestro ártioc despótëc.

5. filozofo Konstanteno: pli gxuste estus traduki: "profesoro Konstanteno", cxar tio simple indikas, ke Konstanteno instruis teologion en la Akademio Magnauxra. Sed tiam la Okcidenta tradicio universitata ankoraux ne ekzistis, kaj tia traduko sxajnus anakronisma.

6. i kto mojxetí na vodu besêdu pisati i iereticxísko ime sebê obrêsti. Gramatike klara, tiu frazo estas malfacile rilatigebla al la situacio. Ofta interpreto: sen skribo la afero estos vanajxo (la greka en údati gráfein "skribi sur akvon", signifas "vane klopodi"). Alia senco: ne fiksitajn skribe predikojn oni facile misinterpretos kiel herezojn. Cxiel ajn, la auxtoro de [VK] volis atribui al la imperiestro aprobon de Slavona skribo.

7. Pri "pilatismo", aux "la trilingva herezo" mi parolos poste.

8. avareoj: Latine avares, avari mislego de la mezgreka Abar; memnome probable estis apar kp la malnovrusan wbìrê. La formon "avareo" uzis jouko lindstedt (Literatura Foiro, 1996, 2).

9. Kirilico: Tiel mi nomas la Slavonan alfabeton  kontraste al pli gxenerala termino literoj Cirilaj, kiu kovras ankaux la modernan rusan alfabeton civilan.

10. Regxurbo: unu el pluraj nomoj de Konstantinopolo, la cxefa en Slavono  laux la greka Basilis Polis.

11. abd-allah al-mamun, filo de harun ar-rasxid kaj hxalifo (813-833) estis klerulo kaj granda mecenato de sciencoj. Cxe lia kortego verkis mia granda sampatrujano muhamado la hxorezmano; la alnomo de tiu lasta (al-hxorezmi), misformita per latinigo, plu vivas en la scienca termino algoritmo, kaj la komenca vorto al-gxabr el la titolo de lia traktajxo (cetere, dedicxita al Mamuno) igxis nomo de algebro.

12. Tiu sankta Cirilo estas ankoraux unu, jam tria Cirilo en nia rakonto. Temas pri Aleksandria patriarko (412-444).

13. Gregorio la Dialoga: papo de Romo sankta gregorio la granda (590 gxis 604), auxtoro de 4 "Dialogoj" pri Italiaj miraklofarintoj.

14. En la jaro 524/525; tiel Teodorihxo perdis sian reputacion de klera monarko, kaj papo gregorio la granda mencias en siaj Dialogoj ke kamparano vidis la animon de la regxo jxetata en krateron de vulkano.

15. Ekz-e por la Aristotela termino ousia, centra en la kristologiaj disputoj, la ekleziaj patroj Latinaj ne trovis pli bonan tradukon ol substantia; nur en skolastiko, pli ol mil jarojn post Aristotelo, establigxis pli adekvata termino essentia (esenco). Sed la Latina Kredo jam eternigis la mistradukon substantia, kaj iuj historiistoj ortodoksiaj opinias ke gxuste pro tiu konfuzo la okcidentanoj miskomprenis la Kredon kaj tial ensxovis sian filioque, cxefan dogman pretekston por la Skismo.

Tiun mistradukon Latino heredigis al Esperanto. Kvankam en siaj Eseoj (Ni kaj Gxi. - La Laguna: Stafeto, 1972. - p. 188) gaston waringhien indikis ke la gxusta traduko estus "samesenca", tamen PIV ial havas (sub substanco):

en la romkatolika dogmo la Filo estas samsubstanca kiel la Patro
-- nu, speciale Roma cxi tie estas nur la (mis)termino, kiu sxajnas implici ke la du personoj estas samsxtofaj.

(La termino Slavona: jedonosusxcxnyj, do samesenca. Samradika nocio speciale romkatolika estus la barbar-Latina transsubstantiatio.)

16. Cxu hazarda koincido ke en La majstro kaj Margarita la majstro estas akuzata pri "fi-pilatismo"?

referencoj

[Is] Istrin V.A. 1100 let slavânskoj azbuki. - Moskva: Nauka, 1988.

[Mhx] Monahxo Hxrabro. Pri la literoj. (Cxernorizec Hxrabìr. O pismenehxì. - Sofio, 1980. - p. 113-143.)

La vivo de Konstanteno // Slovaka antologio. -- Bratislavo, 1980. - p. 24-28. (Grandaj fragmentoj, tamen evidente tradukitaj ne el originalo. La originalo samkie [VM], p. 89-109.)

La vivo de Metodio. (Originalo en Kliment Ohxridski. Sìbrani sìcxineniâ. Sofio, 1973. - vol. 3. p. 185-192.)

[Pr] Prohxorov G.M. Glagolica sredi missionerskihx azbuk // Tr. Otd. dr.-rus. lit. - vol. 45. - SPb: Nauka, 1992. - p.178-199.

[An] Angelov B. Solunskata legenda // Iz starata bìlgarska, ruska i sìrbska literatura. - vol. 2. - Sofia, 1967. - p.63-66.

El La Ondo de Esperanto, 1998: 12, 1999: 1,2,3,4. Se vi deziras publikigi tiun cxi tekston, bonvolu unue skribi al la redakcio.