epoko | 1443 gxis nun |
---|---|
loko | koreio |
tipo | fonema skribo kun silabaj kunmetoj |
signoj | 24 bazaj signoj, 14 konsonantaj plus 10 vokalaj (antikve 17 konsonantaj, 11 vokalaj), plus 16 konsonantaj kaj 11 vokalaj kunmetoj, sume 61 fonemaj signoj silab-fare kunmeteblaj, plus modernaj ciferoj, interpunkcio, kelkaj cxinaj literoj |
direkto | de live dekstren kaj de supre infren, antikve kaj ankoraux okaze de supre infren kaj de dekstre liven |
uzo | korea lingvo |
la korea skribo aperis en 1443. gxin mendis regxo segxong
(sejong
) (1397 gxis 1450), gxin faris kleruloj de la regxa instituto
jib-hyeon-jeon
. la novan skribon klarigas la verko klerigi la popolon per gxusta son-notado (hun-min-jeong-eum
)
eldonita en 1446. la nomon de la sistemo oni ofte transskribas hangul
.
la korea skribo celas facile lerneblan kaj uzeblan sistemon, kontraste al la gxis-tiama uzo de cxinaj skribo kaj lingvo. gxi fidele spegulu la prononcon de la korea lingvo. nobeloj kaj administro longe ignoris la novajxon kaj persiste uzis la cxinan.
La sona signaro konsistas el:
ankaux uzigxas:
la formoj de kelkaj son-signoj inter-respondas. blovaj eksplodaj konsonantoj (ekzemple [kh]) havas la formon de simplaj eksplodaj konsonantoj (responde [k] fakte prononcata simile al [g]) plus horizontala streko. simile pri j-diftongoj kaj respondaj vokaloj.
aboca ordo parte konformas al son-klasoj. duoblaj konsonantoj havas saman rangon kiel unuopaj. vokalaj ligaturoj sekvas la respektivajn vokalojn: a, a+i, ja, ja+i kaj tiel plu.
nomoj de vokaloj estas iliaj prononcoj. nomoj de konsonantoj pli-malpli konformas
al la skemo xi@x
, en kiu x estas la konsonanto kaj
@ notas la neuxtralan vokalon sxva. ekzemple pi@p,
ni@n. tamen oni elparolas si@t, ne si@s,
ktp.
son-signoj kunmetigxas en la spacon de vertikala ortangulo. unu kunmeto notas unu silabon. teorie eblas cxirkaux 10 000 diversaj silabaj kunmetoj.
tiu du-sxtupa sistemo igas la vorton "litero" neklara. literoj estas la bazaj signoj se per "litero" oni celas signon kun propra valoro. sed literoj estas ankaux la silabaj kunmetoj se per "litero" oni celas memstaran unuon en skriba linio.
laux sia formo la vokalo staras aux dekstre (ekzemple [a]), aux horizontale-meze (ekzemple [o]). foresto de silab-eka konsonanto notigxas per cirklo, kiu silab-fine notas la velaran nazan sonon.
konsonantaj ligaturoj nuntempe estas ortografia balasto. en ilia loko prononco konservas nur unu sonon. ekzemple rk prononcatas [k].
vokalaj ligaturoj foje havas antauxvideblan valoron (u+i prononcatas [wi]), foje ne (a+i prononcatas kiel aperta e).
iuj vortoj pruntitaj el la cxina lingvo notigxas per cxinaj literoj. depost 1980 tiu kutimo eksmodigxas, homoj notas pli kaj pli per pure koreaj son-signoj.
latin-litera transskribado okazas laux pluraj sistemoj (ofte ecx sen sistemo). post la transskribo de maccune-reischauer nun oficiale validas en suda koreio tiu de la eduka ministrejo.
oni strekas unuopajn signojn de supre infren kaj de live dekstren. flua skribo ofte ligas unustreke la tuton de silaba litero.
ilojn kaj stilojn de la cxina skribo oni adaptis al la korea. peniko longe rolis kiel normala strekilo. gxi plu estas kaligrafia ilo.