skriboj de la mondo / parolskriboj / nasxia skribo, eldono 1a, de 1997-10-15, auxtoras: l. lo, elangligis: jx. vasxe

nasxia skribo

epoko ?
loko junan-provinco en cxinio
tipo vort-skribo
signoj ?
direkto ?
uzo nasxia lingvo

historio

la nasxioj estas popolo parolanta tibeta-birman lingvon. ili vivas en provinco junan (yunnan), en cxinio. ilia lingvo suficxe proksime parencas kun la jia. ambaux nestas en la loloa brancxo de la tibeta-birmaj lingvoj.

simile al jioj, nasxioj havas propra-devenan skribon, per kiu ili notas mitojn, legendojn kaj religiajn rakontojn. la nasxia skribo estas multe pli bildeca ol la jia.

nasxia skribo

signaro

la nasxia skribo ofte nomatas bildo-skribo pro pluraj tialoj. unue gxi vere bildigas objektojn. due kaj pli grave gxi funkcias kiel memor-helpilo, per kies notajxoj pastroj povas rediri mitojn. la nasxiaj notajxoj ne komplete spegulas parolojn. ili realeme bildigas videblajn ajxojn. ekzemple desegno de tigro vere signifas tigron. signoj malpli real-similaj tamen same staras por mondaj aferoj.

nasxia skribo

mankas en notita frazo multaj vortoj, aparte tiuj kiuj signifas nevideblajxojn. ilin la leganta pastro retrovu el parkero. unufoje aperanta signo povas legigxi du- aux tri-foje. iuj signoj helpas en la kompreno de aliaj, sed mem ne legatas.

ortografio

la nasxia skribo tamen iel dependas je la notata lingvo. tio videblas el rebusado, kiu estas uzado de signo kutime notanta iun vorton por noti alian, sam-sonan. ekzemple la vortoj por "mangxajxo" kaj "dormo" ambaux sonas [xa]3, tiel ke la signo de mangxajxo, kiu bildigas poton, ankaux uzigxas por signifi dormon. nur scipovo de la nasxia lingvo igas tion klara.

nasxia skribo

la nasxia skribo ne evitas lingvo-dependon. per rebusado gxi baze ekzempligas la notadon de aparta lingvo. pro tiu eco mi cetere taksas gxin skribo ne tute matura, sed iel simila al la fruaj stadioj de skriboj el la tuta mondo.