epoko | 1949 gxis nun |
---|---|
loko | gvineo, malio, senegalo, burkino, gambio, eburbordo |
tipo | fonem-skribo |
signoj | origine 27 fonemaj literoj, kelkdek pliaj por noti diversajn lingvojn, 10 ciferoj |
direkto | de dekstre liven |
uzo | mandinka, malinka, bambara, gxula |
nko
(lauxsignife n ko
mi diras) estas la originala
nomo de skribo inventita en jaro 1949a de sulejman kante en kankan en gvineo.
celo lia estis demonstri ke afrikaj lingvoj, aparte la mandinka (proksima al la bambara), noteblas per skribo. li volis ankaux klerigi la popolon pri islamo tradukante la koranon en la mandinkan lingvon. kaj tria intenco estis konservi la tradician sciaron, ebligante ecx al ne vizitintoj de lernejoj noti en la propra lingvo.
la nkoa skribo dis-kreskas. gxin scipovantaj homoj probable nun nombras plurajn 10000ojn.
cxef-signoj notas sonojn kaj nombrojn.
vokalajn nazecon, tonojn kaj longojn indikas krom-signoj.
la originala sistemo spegulis la mandinkan lingvon. aldonoj baldaux okazis adapte al aliaj lingvoj. cxi-sube sekvas parto de la plusaj signoj.
nko-on influis latinida skribo, kiel videblas en kelkaj signo-formoj, iom arabida skribo, kiel spureblas per aboca ordo kaj leg-direkto de dekstre liven.
la ekzemploj estis faritaj per nkoa tiparo kiun la auxtoro estas desegnanta.