epoko | 400aj kaj 500aj jaroj, eble iom transe |
---|---|
loko | suda irlando precipe, suda kimrio, man-insulo, skotlando, okcidenta anglio |
tipo | fonem-skribo |
signoj | 20, poste 25 fonemaj literoj |
direkto | plejofte de supre infren, okaze de live dekstren |
uzo | old-irlanda lingvo, ne komprenata pikta lingvo |
la originala nomo en irlanda lingvo tekstas ogham kaj proksimume prononcatas [ojam] aux [om].
la ogama skribo uzigxis en la 400aj kaj 500aj jaroj euxrope en la britaj insuloj, kien la latina skribo jam atingis pro kristana influo, kaj kie ankaux la runa skribo proksimis. irlando sxajnas la devena insulo.
oni notis ogame sur ligno, sed hodiaux restas nur 370o da sxtonaj surskriboj precipe en suda irlando. tiuj gravurajxoj entenas aux tombajn tekstojn laux sxablono ianomulo filo de tianomulo, aux land-limajn markojn. oni scias nenion pri not- kaj leg-kapablaj homoj.
kelkaj notoj flanke de latin-literaj manoskriptoj el la 1300aj pruvas, ke oni plu komprenis ogamon en mezepoko. plej malnove en la libro de ballymote, ankaux en la libro de leinster, libro de lismore, kaj aliaj.
ankaux paralelaj tekstoj ogamaj-runaj aux ogamaj-latinaj certigis, ke scipovo pri ogamo neniam vere perdigxis.
en la ogama aboco cxiu litero havas nomon de arbo kun responda komenca sono. ekzemple beth estas la nomo de la litero sonanta kiel [b], kaj signifas ankaux betulon. la probabla vico por la 20 bazaj literoj estas: betulo, sorpo, frakseno, alno, saliko, kratago, kverko, ilekso, avelo, pomo, vito, hedero, fragmito, prunelo, sambuko, abio, uliko, kaluno, trem-poplo, taksuso.
la aboco konsistas el 5-literaj serioj probable oportunaj por auxguraj aux magiaj uzoj. la valoroj de la unua 5opo varias, foje b l f s n, foje b l n f s. al la klasika 20-litera aboco malfrue plusigxis nova 5-litera serio. cxi tiu ne tre stabile prezentas jen nove aperintajn diftongojn de la old-irlanda lingvo, jen konsonantojn de paralelaj latinaj tekstoj.
en latinida transskribo ng klare indikas velaran naz-sonon, q cxie uzatas sen prononca klarigo.
literoj de la ogama skribo aspektas kiel grupetoj de 1 gxis 5 paralelaj streketoj. ili ortas aux oblikvas dekstre, live, aux trae de vertikala streko. en monumentoj, egxo de la sxtono rolas kiel akso. la formoj de la lasta liter-serio ne kongruas kun la aliaj.
kvankam normala linio vertikalas, sxtona egxo foje oportunigis alian meton. iuj gravurajxoj arkas supren kaj malsupren, aliaj horizontalas de live dekstren.
la vokalojn foje prezentas punktoj sur la akso anstataux tra-strekoj. ofte linion limas angula sag-pinta formo (<).