epoko | 1700 gxis 1800 |
---|---|
loko | okcidenta euxropo |
karakterizoj | mapa uzo de la pagxo, priskribo cxefe de pied-movoj |
uzo | barokaj dancoj precipe paraj: alemando, bureo, kuranto, gxigo, menueto, sarabando, ktp. |
raoul-auger feuillet [raul-ojxe
feje] (1659 aux 1660 gxis 1710) pli diligentis ol la danco-majstro de la franca
regxo luizo 14a. li unua kunlabore
kun alia majstro dezais [deze]
plenumis la komision krei danco-skribon per publikigo en 1700 de sia verko
koregrafio alinome arto priskribi dancon per literoj figuroj kaj klarigaj
signoj (chorégraphie ou l'art de décrire la dance
par caracteres figures et signes démonstratifs
).
lia metodo diskonigxis inter 1706 kaj 1767 per tradukoj kaj adaptoj en la angla, germana, itala, hispana kaj portugala lingvoj kaj per tri represoj en la franca.
en la deira loko sur la pagxo aperas signoj de la dancontoj.
viro turnita al supro | ino turnita al dekstro |
ekzistas 5 gxustaj pied-metoj, en kiuj pied-pintoj direktigxas nepre al ekstero. la 1a kaj 3a pied-metoj tauxgas kiel danco-komencaj.
1a gxusta meto cirkloj signas la kalkanojn. |
|
2a gxusta meto |
|
3a gxusta meto la pintoj nepre direktigxas eksteren, do la dekstra piedo antauxas. |
|
4a gxusta meto | |
5a gxusta meto
|
kontraste al la cirklo de sen-mova pied-meto kalkanon indikas cxi tie nigra disketo.
rekta pasxo de dekstra gambo | |
rekta aldekstra pasxo | |
|
kvarona turnigxo al dekstro |
kirla pasxo antauxen |
krom-signoj indikas pasx-nuancojn. la tabelo montras nur etan specimenaron.
fleksa pasxo: genuo fleksigxas |
strecxa pasxo: genuo restas etendita |
||
salta pasxo | kapriolo: salto kun interbato de gamboj |
||
glita pasxo: la plando glitas sur la grundo |
kombinita pasxo fleksa-kapriola |
||
alpiedpinta salto | sur-kalkana glito |
tiuj kaj aliaj krom-signoj aplikigxas eventuale ankaux al pied-metoj. en tiu okazo la fleksado, saltado aux alia okazas surloke.
cxiu pagxo funkcias mape. signoj vicigxas laux la efektiva vojo de dancantoj sur la grundo, krom se oni riskas super-meton de pluraj pasoj en sama loko. supre de la pagxo notatas la muziko al kiu la dancado respondas. sekva-pagxe la dancantoj deiras de la loko, kie ili haltis en la antauxa.
la supro de la pagxo prezentas la flankon, de kie spektas la plej alt-ranga cxe-estanto, eventuale la regxo. al tiu direktigxas la figuroj, la ekaj kaj finaj klin-salutoj.
la sekva ekzemplo montras la tri pagxojn de la danco sarabando de ise.
(alklaku por pli granda bildo) |