skriboj de la mondo / parolskriboj / listo de parol-skriboj, eldono 11a, de 2001-09-15, auxtoras: jx. vasxe

listo de parol-skriboj

nomoj, proksimumaj datoj kaj genealogio de la lauxdire 400o da parol-skriboj uzataj aux uzitaj de homoj.

enhavo: prezento - antikvaj skriboj - orient-aziaj skriboj - centr-amerikaj skriboj - alfabetaj skriboj - hindidaj skriboj - izolitaj skriboj - referencoj

prezento

ekzemplaj noticoj pri skribo

ekzemplaj noticoj.

antikvaj skriboj

en cxi cxapitro skriboj aperintaj antaux -1500 inter irano kaj orienta mediteraneo, kaj iliaj idoj. sumeridaj skriboj ofte estas nomataj sendistinge la kojneska aux kojnoforma skribo. datoj proksimumas: ankoraux en la 1990aj jaroj arkeologiaj trovoj sugestas alterne plifruecon jen de egipta, jen de indusa, jen de sumera skribo.

orient-aziaj skriboj

la cxina estas la plej olda hodiaux uzata skribo.

centr-amerikaj skriboj

proksimume 15 skriboj naskigxis en la amerika kontinento. kelkaj nur unudokumentas.

alfabetaj skriboj

la alfabetaj skriboj havas ne tute klaran originon ie en mez-oriento. ili nomatas cxi tie laux la komencaj literoj de sia aboco: alef, bet. la nunaj vaste uzataj arabidaj, cirilidaj kaj latinidaj skriboj anas en cxi tiu familio.

alfabeta skribo: la hebrea

hebrea skribo - el museu 2000

hindidaj skriboj

laux iuj taksoj pli ol 100 skriboj. la izolita karosxta tre probable inspirigxis el la aramea. eble ankaux la tre fekunda brama, kiu disetendigxis al centra azio kaj precipe al suda hindio kaj sud-orienta azio. la historio de tiuj efikaj silabaj son-skriboj estas manke dokumentita en okcidentaj lingvoj.

gugxarata skribo

gugxarata skribo - el museu 2000

izolitaj skriboj

skriboj inventitaj kun reforma, universalisma, sekretisma aux luda celo, iom simile al plan-lingvoj. ankaux skriboj kun pluraj aux enigmaj fontoj.

fikciaj

libere inventitaj, sen evidenta deveno

sciencaj, fonetikaj